Faustino Castaño

Krom la origina signifo, kiun la termino "sindromo" havas en la tereno de medicino, ĝi ankaŭ estas ofte uzata por aludi al fenomenoj, kiuj karakterizas ian situacion. Ekzemple, la esprimo "Stokholma Sindromo" estis elpensita por rilati al psikologia reago en kiu la viktimo de kidnapo kontraŭ sia volo evoluigas kunkulpan rilaton kaj fortan afekcian ligon kun sia kidnapinto. Ĝuste ĉi-sence ni uzas la esprimon "Nikodema Sindromo" por difini la psikologian tendencon alpreni, senkonscie kaj senkritike, kulturajn valorojn ĝenerale, kaj ĉefe religiajn valorojn, el la medio en kiu oni vivas kaj estas edukata.

La Evangelio, (Johano, 3:1-12), rakontas la renkontiĝon kun Jesuo de pia fariseo, al kiu rezultis malfacile venki la mensajn skemojn de la kultura kaj religia medio en kiu li estis edukita. Verŝajne li ne estis la sola tiaspeca kazo, kiun Jesuo renkontis dum la disvastigado de sia mesaĝo, kaj la evangeliisto volis resumi kaj simboli per ĝi ĉiujn similajn kazojn. La konkludo al kiu Jesuo alvenis, pri la “Nikodema kazo”, estas, ke oni devas “naskiĝi denove”, tio estas, ke por alpreni la liberigan mesaĝon, kiun Jesuo alportis, necesas venki la mensajn skemojn kiuj estas rezulto de la edukiĝ-procezo.

Ni prikonsideru, ekzemple, la naturan manieron laŭ kiu ni lernas la gepatran lingvon, la lingvon parolatan en la medio, en kiu ni estis edukataj, kaj kiom malfacile rezultas lerni duan lingvon. Nu, la sama afero okazas por la tuta cetera kultura heredaĵo de la socia medio, en kiu ni formiĝas: valoroj aŭ principoj, ekonomia sistemo, vivmanieroj, prikondut-normoj, moralaj kriterioj, sociaj kutimoj, religiaj krederoj kaj praktikoj...

La kazo de la Nikodemo de la Evangelio estis tiu de la ĝenerala tipo de la judoj de la epoko. Li estis edukita en socia, politika kaj religia medio bazita sur la Leĝo de Moseo. Jesuo akceptis tiun religian kadron sed volis liberigi ĝin el la talmudisma kazuistiko, tio kion li nomis "la gisto de la fariseoj kaj sadukeoj". Lia diro, kiu esprimas la spiriton de la instruo kiun li volis transdoni, estis ke "la sabato estis farita por la homo kaj ne la homo por la sabato". Verdire, tio estas revolucia mesaĝo; ĝi renversas la tutan organizitan socian sistemon. Ĝi signifas ke la religio, la leĝoj, la politika aŭtoritato... havas sencon nur se ili servas por la bono de la homoj.

Pro la maniero laŭ kiu la socio estas organizita, kaj ne nur en la epoko de Jesuo, ĉiu ĉi tiu kultura heredaĵo (valoroj, moralaj kriterioj, religia sistemo, ktp.) estas organizita laŭ la interesoj de la regantaj potencoj en la socio, tio estas, la personoj estas edukataj, jam de ilia frua aĝo, por ke ili alprenu tiun kulturan kadron kaj konsideru ĝin kiel la plej naturan aferon en la mondo. Se la sistemo estas minacata de revoluciaj ideoj, kiuj celas radikale ŝanĝi la mondon, la dominantaj potencoj sin turnas al la dresita personaro favore al siaj interesoj. La homamaso, kiu kriis al Pilato postulante la liberigon de Barabaso kaj la kondamnon de Jesuo la Nazaretano, konsistis grandparte el malfeliĉaj nikodemoj, kiuj estis sincere konvinkitaj ke kontraŭ la Sinedrio kaj la pastraro de la Templo de Jerusalemo ne povas pravi ia simpla laiko kia tiu Jesuo, kiu venis el sensignifa vilaĝo kia Nazareto, el kiu oni tiam diradis ke nenio bona povas veni el tiu loko, vidu Johano, 1:45-50.

La religio, kiu principe respondas al homa bezono rilati al la transcendenco, al tio, kion ni nomas Dio, estas uzata de la dominantoj de ĉiuj epokoj por mensiigi, favore al siaj propraj interesoj, la submetitojn kaj eksproprietitojn. Same okazas kun la politikaj sistemoj, kiuj principe havas la necesan kaj dignan funkcion organizi la kunvivadon de homaj grupoj. Tial, ĉiu sistemo de dominado klopodas kontroli kaj la politikajn gvidantojn kaj la religiajn pastrarojn. Estas nedignaj politikaj kaj religiaj gvidantoj tiuj kiuj konsentas servi kiel lakeoj de la posedantoj de la ekonomia povo, la veraj mastroj de la socio.

Tiuj politikaj kaj religiaj liderecoj, kion Jesuo nomis "la regnoj de ĉi tiu mondo", falis en la tenton de Satano pri potenco kaj dominado, kiun Jesuo rifuzis. Jesuo instigas nin “naskiĝi denove”, liberigi nin de la gisto de la “doktoroj” kiuj laboras por la dominanta sistemo, la ideologia aparato de la sistemo, kiu mensigas nin akcepti ĝin tia, kia ĝi estas. La sindromo de Nikodemo, la emo ne pridubi tion, kio estis enpenetrita en nian menson, igas nin nekapablaj entrepreni la taskon, kiun Jesuo asignas al siaj sekvantoj, la konstruadon de la Regno de Dio kaj ĉi ties justeco.

Ĉi tio ade okazis ekde la epoko de Jesuo ĝis nun. Oni supozas, ke la homoj, kiuj sentis sin alvokataj de Jesuo kaj alprenis la mision sekvi kaj imiti lin, estas dediĉataj al lia liberiga projekto, la konstruado de tiu Regno malsama ol tiuj de ĉi tiu mondo. Do ni devas demandi nin, kio rezultis, post du jarmiloj, el tiu transformigcela alvoko. La historio de tiuj 20 jarcentoj montras al ni ke la kristanaj eklezioj forlasis la liberigan programon de la Mesio Jesuo por iom post iom fali en religiecon centritan sur kultado, preĝado...

Pri la frua kristana komunumo en Jerusalemo, la libro de la Agoj de la Apostoloj rakontas al ni ke: ...ĉiuj kredantoj kunvenis kaj havis ĉiujn aferojn komunaj. Ili vendis siajn havaĵojn kaj bienojn, kaj disdonis ilin al ĉiuj, al ĉiu laŭ ties bezono... ...La amaso de la kredantoj estis unukora kaj unuanima. Neniu asertis esti sia propra io ajn kion ili posedis, sed ĉio estis komuna al ili. Kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo, kaj abunda graco estis sur ili ĉiuj. Ne estis do senhavulo inter ili, ĉar ĉiuj, kiuj posedis teron aŭ domojn, vendis ilin, alportis la prezon de la vendado kaj metis ĝin antaŭ la piedojn de la apostoloj. Kaj ĝi estis disdonita al ĉiu laŭ sia bezono.

Ankoraŭ en la kvara jarcento, episkopo kia Ambrozio de Milano skribis:

Ĉar la naturo malavare oferas ĉion por ĉiuj komune. Dio ordonis ke ĉio estu produktita por provizi manĝaĵon por ĉiuj komune; lia plano estis, ke la tero estu kvazaŭ la komuna posedo de ni ĉiuj. La Naturo produktis komunajn rajtojn, do estas la uzurpa avideco tio kio establis privatajn rajtojn.

Sed en la kristana religia medio, iom post iom kaj senĉese oni akceptis kaj defendis sistemojn de regado bazitajn sur la merkato kaj privata proprieto kun ĉiuj troigoj kaj malegaleco kiujn ili generas. Nia Eklezio dediĉis sin persekuti kaj kondamni ĉiujn internajn kaj eksterajn movadojn kiuj pretendis reakiri la spiriton de la evangelia mesaĝo. Ĝi estas plene dediĉita al fabrikado de nikodemoj; la instruo, kiun ĝi donas ŝajnas celi disvastigi la ideon ke Jesuo venis en la mondon por ke ni multe preĝu. Jesuo ĝuste taksis tion, kio signifas la preĝo en la rilato de homo kun la Patro, sed la sola preĝo kiun li instruis al siaj disĉiplo, estis la "Patro Nia", kaj li faris tion nur kiam ili petis al li: "instruu nin preĝi" ( Luko 11:1-4), kaj krome ĝi estas komunuma preĝo: “Patro nia ”, tre malproksime de la individuisma spirito kiu instigas al “intima kaj individua” preĝado pledata de multaj nunaj predikistoj. Jesuo instruis, ke la rilato, kiun Dio volas kun la homoj pasas tra la frata rilato de homoj inter si: ami ĉiujn, amikojn kaj malamikojn, kiel fratojn, pardoni ofendojn, rezigni perfortojn, beni tiujn, kiuj nin malbenas, preĝi por tiu, kiuj nin persekutas, kunhavigi tion kio ni estas kaj kion ni havas kun tiuj kiuj nin bezonas... Resume, lia misio ne havis kiel ĉefa celo stimuli preĝojn kaj devotecon sed amon kaj servon al aliaj. Li konceptis sian mision kiel la plenumon de la profetaĵoj kiuj anoncis liberigan Mesion por la subpremataj senhavuloj.

Ĉi tion forgesas kaj volas igi nin forgesi la iniciatintoj de preĝaj kultoj kiel la inkviziciisto Domingo de Guzmán, iniciatinto de la devoteco de la "Sankta Rozario", aŭ Ignacio Larrañaga, iniciatinto de "preĝ-laborejoj", aŭ la organizantoj de dumnoktaj aŭ senĉesaj adoradoj. Estas tempo, ke iu ajn en la Eklezio kuraĝu diri, ke ĉi tiuj homoj estas simplaj nikodemoj kiuj gvidas aliajn nikodemojn aŭ, kiel Jesuo diris: "blinduloj, kiuj gvidas aliajn blindulojn". Jesuo ne sentas solecon en iu tabernaklo esperante ke oni tie akompanu lin tie per preĝoj. Tie, kie li volas esti akompanata kaj ricevi solidarecon estas ĉe la premitoj kaj senhavuloj, ekzemple en la Cañada Real, kie al la malfacilaĵoj kaj senigoj, kiujn oni tie estis suferante aldoniĝis, antaŭ du jaroj, la ĉesigo de la elektro-provizo far homoj, kiuj laŭŝajne multe preĝas.

Ĉi tiu forlasita personaro, kaj aliaj similaj en aliaj partoj de la lando, kaj multaj milionoj da homoj en ampleksaj zonoj en la planedo, estas la rabita kaj vundita viro, kiun prezentas la parabolo de la Bona Samariano. Jesuo pli favore taksis la solidarecon de la samariano ol la devotecon de la pastro kaj la Levido kiuj venis preĝi en la Templon kaj preterpasis lasante la vunditon flanken. Se ni fokusiĝas al devoteco kaj kultoj forlasante la viktimojn de la sistemo kaj faras nenion por ŝanĝi ĉi tiun sistemon, tio signifas, ke ni nenion komprenis el la Evangelio kaj ke ni daŭre restas, kiel Nikodemo, enkaptitaj en la distordita religia tradicio de nia maljusta socio. Se ni volas esti veraj sekvantoj de Jesuo Nazaretano, ni devas klopodi superi la mensajn skemojn kiuj devigas nin respekti tion kio estas socie establita, venki la sindromon de Nikodemo, tio, kion Jesuo nomis "naskiĝi denove" .