hispanlingva
versio

verkis: Faustino Castaño

La Komunista Manifesto enportas ian mobiliz-kapablon kiu transcendas la epokon kiam ĝi estis verkita. Tiu dokumento de Marks kaj Engels, preter la variebleco de la kapitalismo kiun ĝi denoncas kaj de la fiaskoj de la revolucioj kiujn ĝi inspiris, konstituas stimulon pri liberiĝo kiu hantas en la mondo, ateston pri la granda espero je realiĝo de la ĉiama revo pri pli justa kaj frateca mondo. Revo senĉese rekomenciĝanta.
La studo pri ĝia pluvalideco en la nuna historia etapo postulas difini kiujn partojn siaj daŭre aplikeblas al nia nuntempa socio kaj kiujn partojn jam ne plu alĝustiĝas al ĝi aŭ kiujn prognozojn ne plenumiĝis. Evidentas ke la Manifesto enhavas asertojn kiujn oni ne povas subskribi en nia tempo. Ekzemple, Marks ne ĝuste taksis la naciajn aspektojn de la proletara afero, kaj trotaksis la eblecon je proletara revolucio en Germanio.
Sed la pluvalideco de la Manifesto estas rimarkinda se ni atentas pri la bazaj ideoj kiujn ĝi komunikas. Oni prikonsideru, ekzemple, tiun aserton ke la historio de ĉiu socio ĝis nia epoko estas la historio de la klasbatalo. Marks ne malkovris la sociajn klasojn nek la klasbatalon; tiuj konceptoj regule aperas en la verkaro de la ĉefaj francaj historiistoj de la komenciĝo de la 19a jarcento. La klasbatalo okazadas tra la historio kaj la historiistoj konstatas tion. Marks sukcesis kompreni ke la ekzistado de malsamaj sociaj klasoj kun kontraŭdiraj interesoj ludis en la socioj ian esencan rolon, de motoro de la historio, kiu ne estis sufiĉe pristudita antaŭe. Marks konstatis ke la burĝa socio moderna, naskiĝinta el la postrestaĵoj de la antikva feŭdalismo, ne superis la antaŭajn klas-kontraŭdirojn. Ĝi estigis novajn klasojn, novajn subpremad-kondiĉojn, novajn batalformojn. Tamen oni ne povas diri ke ĝi simpligis la klas-kontraŭdirojn. La moderna socio estas, je la komenciĝo de la tria jarmilo kaj meze de tutmondiĝad-procezo, tre malsimila ol tiu konita de Marks kaj Engels. Ĝi ne malpliiĝis al nur du grandaj klasoj kiuj rekte interfrontiĝadas, sed plikomplikiĝis. La nuna socio estas dividita laŭ diversaj sociaj tavoloj kun strukturoj pli kaj pli komplikaj kaj kies interrilatoj estas pli komplikaj ol simpla kontraŭfrontiĝo. Okazis grandaj sociologiaj ŝanĝoj, rezultintaj el egaj teknologiaj transformiĝoj, kiuj efikis sur la kondiĉoj de la produktado kaj de la ekonomio ĝenerale.
Li sufiĉe pravas, tamen, en sia priskribo de la prosperado de la burĝaro, pri kiu li diras ke estas rezulto de longa procezo de disvolviĝo de serio da revolucioj okazintaj en la produktad-maniero kaj la interŝanĝad-sistemo, samkiel sia aserto de tio ke, esence, la moderna regantaro ne estas pli ol komitato kiu demarŝas la aferojn de la super-reganta klaso. Kaj tio estas tiele kvankam la burĝklaso, kiu sukcesis konkeri per granda penbatalado la politikan povon ekskluzivan en la moderna ŝtato, ne ĉiam efektivigas ĝin rekte. La meĥanismoj de sia hegemonio estas nuntempe sufiĉe komplikaj.
La aŭtoroj de la Manifesto konstatis ke la burĝaro ludis en la historio ian enorman transformigan rolon; ĝi solvis la personan dignon en la ŝanĝ-valoro kaj anstataŭigis la antikvajn rajtojn per unusola senmaska libereco: la libera ŝanĝo. Anstataŭ la ekspluatado submaske de religiaj aŭ politikaj iluzioj ĝi metis la ekspluatadon malfermitan, rektan, krudan. Ĝi salajrigis la kuraciston, la juĝiston, la scienciston... Ĝi deprenis de la familiaj interrilatoj la vualon de sentimentalismo, farante el ili simplan monrilaton. Marks kaj Engels evidentigis tiele la rolon de la mono en la homaj interrilatoj en la burĝa socio. Nia socio restas tiele priskribita kaj denoncita: la malfacilecon de la homaj interrilatoj kiujn ĝi generas, la mankon de idealoj kiun ĝi originas, la konkurencon celante monon kaj profiton.
Cetere, Marks reliefigas la meriton de la burĝklaso, kiu pruvis ke la homa aktivado kapablas krei vidindaĵojn tre malsimilaj ol la egiptaj piramidoj, la romiaj akveduktoj kaj la gotikaj katedraloj. Ekde la epoko de marks tiaj vidindaĵoj pliiĝis. La homo alvenis al la luno, konas la televidon kaj la aŭtomobilon, superregas la atomon, kreis la informadikon kaj la aŭtomatigitajn fabrikojn, tutan mondon kiun Marks ne povis imagi. Sed ĝi ankaŭ amasigis dekmilionojn da personoj en urboj sen animo nek beleco, lasante centmilionojn da homoj en stato de malriĉeco tiel tragika, almenaŭ, kiel la laboristoj de la 19a jarcento. Kampoj de la ne-disvolvigita mondo, urboj kun multenombraj kabanaĉoj... tia estas nia mondo komence de la 21a jarcento. La Manifesto esprimas la koleron de cent-milionoj da homoj antaŭ ilia subhoma situacio kaj ilia espero pri pli bona mondo.
Konvenas al nia epoko ankaŭ la bildo de Marks pri la senĉesa ĥaoso de la burĝa produktado, la persistado de la malstabileco. Li ne pravas kiam asertas ke la naciaj limoj kaj ecoj rezultus neeblaj, sed li pravas dirante ke la burĝaro ĵetas en la civilizacion eĉ la plej sovaĝajn naciojn... Ĝi devigas ciujn naciojn adopti la burĝan produktad-manieron, igas ilin burĝaj nacioj. Ĝi kreas mondon laŭ sia bildo.
Sed li ne pravis pensante ke la burĝa socio troviĝis rande de sia disfalo. Ĝi akreditis pli grandan rezistkapablon kaj adaptiĝeblecon ol li supozis. La antaŭvido de Marks pri la evoluo de la mezaj socitavoloj, kiuj falus en la proletaron, estas prava nur se oni asignas al la termino "proletaro" ampleksan signifon koncernante ĉiujn salajrulojn, ne nur la manlaboristojn. La laborkondiĉoj, kiujn priskribas la Manifesto, ne estas la nuntempaj, dank' al la bataloj de la laboristoj inspiritaj en la propra Manifesto, kaj ankaŭ pro la teknologia progresado.
Marks asertis ke el ĉiuj sociaj klasoj starantaj antaŭ la burĝaro, nur la proletaro konstituas klason vere revolucian. Ankaŭ tio veras nur se en "proletaro" enestas ĉiuj salajruloj kaj ne nur la industriaj laboristoj. Marks notis ke al la proletoj mankas propraĵo kaj ke la rilatoj kun iliaj familioj ne similas al ties de la burĝa familio. Tio ne veras nuntempe. Certe la salajruloj ne posedas la produktad-rimedojn sed ili havas iajn propraĵojn. La rilatoj kun iliaj familioj ja similas al ties de la burĝklaso. Kaj krome la proletaro ne estis plene senigita de sia nacia karaktero kiel Marks prognozis. Li diris ke la leĝoj, la moralo kaj la religio estas burĝaj antaŭjuĝoj kiuj kovras aliajn burĝajn interesojn, sed la leĝoj, la moralo kaj la religio pruvis ke ankaŭ ili povas esti iloj por faligi la burĝajn interesojn.
Tamen, aliaj asertoj de Marks kaj Engels estas pli ĝustaj hodiaŭ ol en la epoko kiam ili estis formulitaj. Kiam Marks verkis ke la proletara movado estas la aŭtonoma movado de la plimulto favore al la plimulto, li antaŭvidis la estontecon kaj tre ampleksigis la limojn de la proletaro. Same kiam li deklaris ke por ekzisti kaj superregi, la burĝklaso bezonas ion esencan: la akumuladon de la riĉaĵo en la manoj de la privataj personoj, la formadon kaj plikreskiĝadon de la kapitalo; la kondiĉo de la kapitalo estas la salajrulo.
Laŭ Marks, la burĝaro produktas ĉefe siajn proprajn entombigistojn. Ĝia malaperado kaj la venko de la proletaro estas same neeviteblaj. Tiu ĉi, kvazaŭ mesia profetaĵo, estas valida se oni konsideras ĝin kiel formulado de plenumenda tasko, iu celo por kiu oni devos batali, iu atingebla venko, kaj ne kiel iu kredaĵo pri historia determinismo. La historio ne estas apriore skribita; ĉiuj eblecoj estas malfermitaj kaj la estonteco estos la rezulto de la homa laborado kaj penado. La jarcento kaj la jarmilo kiuj komenciĝas estos la tempa scenejo de la interfrontiĝo de la fortoj kiuj volas persistigi la ekspluatadon kaj tiuj kiuj volas konstrui novan mondon detruante la socian kaj ekonomian ordon tia kia ĝi estas nuntempe.
Prave la superregantaj klasoj tremas antaŭ la minaco de revolucio far de la kreskiĝanta amaso de la subpremitoj, ekspluatatoj kaj marĝenitoj de la mondo. La proletaro havas antaŭ si konkereblan mondon. La fantomo de la utopio kaj de la komunismo daŭre hantas en Eŭropo kaj la mondo. Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu vin!.