Ĉi-jare la esperantista festo de la E-grupoj de Asturio okazis en Gijón dimanĉe la 14an de decembro. Organizis ĝin nia E-rondo, ASTURA ESPERANTO-ASOCIO. Rimarkendas ke ĉi-foje la ĉeestantaro estis malpli granda ol kutime. Speciale perceptebla estis la foresto de samideano Juan Manzano Bartolomé, ĉiama partoprenanto en niaj renkontiĝoj; li forpasis antaŭ iomete pli ol unu monato.
Sed estis aliaj forestoj tiel de gasamideanoj el Gijón kiel de Avilés. Verŝajne la kialo de tiel malgranda partoprenantaro en tiu esperantista akto estis la vetero kiun ni suferas aŭ ĝuas de antaŭ kelkaj semajnoj: pluvo, pluvego, hajlo, malvarmo, frosto... Fakte, tiuj kiuj kuraĝis adresiĝi, je la antaŭakordita horo, al la loko de la renkontiĝo (en la strato Esperanto), tuj devis celi ŝirmejon en tie proksiman kafodrinkejon. En tiu loko estis faritaj la ĉi-subaj fotoj.
Por grandigi ĉiu fotografaĵo, musklaku sur la koncerna bildo.


Tie la ĉeestantaj membroj de la du asturaj Esperanto-grupoj pritaksis la eblecon ke ĉi tiu festo, en la sekvaj jaroj, okazu ne vintre, kiel kutime, sed en iu el la someraj monatoj, kiam la veteraj kondiĉoj estas pli favoraj.
Poste ĉiuj adresiĝis al la restoracio elektita por la bankedo, kiu troviĝas proksime al la strato Esperanto, kaj nomiĝas Parrilla Muńó. Vidu la ĉi-subajn fotojn:

La ceteraj fotografaĵoj estis faritaj en la restoracio post la bankedo. Tie regis la eksterordinare bona etoso de la esperantistaj renkontiĝoj.
En kelkaj el tiuj fotoj aperas iu esperantista flago. Eble vekas konfuzon la fakto ke la nomo de E-grupo kiu aperas sur tiu flago estas neniu el la nomoj de la du asturaj esperantistaj grupoj tie kunvenantaj. Oni devas klarigi ke la Esperantista Grupo Jovellanos al kiu apartenis tiu flago estis, inter la jaroj 1958 al 1977 la organizaĵo en kiu enkadriĝis le geesperantistoj de Gijón. Dum tiu periodo la grupo estis gvidata unue de Alberto Menéndez kaj poste de Santiago Mulas. Tial ke tiu grupo reakiris poste la nomon de ASTURA ESPERANTA ASOCIO, kun kiu estis fondita en la jaro 1909, ĉi lasta asocio heredis la membraron, la simbolojn kaj la havaĵojn de la Esperantista Grupo Jovellanos.
La renkontiĝo finiĝis post fari al la esperantistoj de Gijón komunikadon pri la funkciado de nia E-grupo. Interalie oni informis ke en la ejo de la asocio estos ĉiulunde kaj ĉiumerkrede, post la 18 horo, ebleco kunveni kaj renkontiĝi por aferoj rilate al la celoj de la esperantista asocio.