La esperantista festo de la jaro 2006 en Asturio okazis la 17an de decembro. Ĉi-foje organizis ĝin la E-Grupo de Gijón, ASTURA ESPERANTO-ASOCIO. Sed la programo de la celebrado ne okazis en tiu urbo, sed en Candás. Candás estas apudmara urbeto kiu troviĝas, proksimume, mezdistance el Gijón kaj Avilés, la du esperantistaj centroj de Asturio. Pasintan jaron la komuna festado okazis en Avilés, organizita de la tiea E-Grupo ANTAŬEN. Pri ties okazado estas informo en alia subpaĝo de ĉi tiu nia interreta blogo.
La unua ero de nia programo estis meso en Esperanto en la preĝejo de Candás. Oficis tiun diservon, tute en Esperanto, la jezuito Jesús Ángel Fernández. Sekve estas fotoj de tiu de celebrado.
Por grandigi la fotografaĵojn, surklaku sur la koncernaj bildetoj.


Candás estas urbo sufiĉe bela por ĝin viziti kaj vidi turisme, sed en la sezono kiam okazas la Zamenhofa tago la vetero en Asturio ne estas tre agrabla: pluvas, malvarmas... La subaj fotoj estis faritaj je la eliro el la preĝejo, kie estis okazinte la meso, kaj survoje al la restoracio kie estis okazonta nia bankedo.


La ceteraj fotografaĵoj estis faritaj en la restoracio kie poste okazis la bankedo de la geesperantistoj. Tie ni pasigis la ceterajn horojn de la vespero en agrabla etoso kaj amikeca renkontiĝo.
Post la manĝado daŭris la amuza kunrestado kaj okazis ankaŭ deklamado fare de iuj el niaj gesamideanoj. Speciale grava estis la interveno de iu membro el la E-grupo de Avilés kiu raportis al ni pri iu grava prilingva fakto de nia regiono, kiun multaj el ni ne estis konintaj antaŭe. Temas pri la ekzistado de iu antikva lingvo, kiu ankoraŭ konserviĝas en nia regiono sed sen rilato kun la regiona BABLE-lingvo.Tiu aparta lingvo, nomata BRON naskiĝis dum Mezepoko kaj estis uzata, dum multaj jarcentoj, de la kaldron-riparistoj kaj aliaj similiaj metiistoj kiuj laboradis transvagante la Kastilian teritorion. Tiu samideano iome deklamis en tiu lingvo, BRON, kaj ni povis konstati ke ĝi estas kroma latin-devena lingvaĵo kiu, tial, iamaniere parencas al nia ESPERANTO.
Tiuj, kiuj deziras pli ekkoni pri la lingvo BRON, povas konsulti jenajn retpaĝojn:
http://servus.christusrex.org/www1/pater/JPN-bron.html
http://www.verbolog.com/80asturi.htm
http://www.mrbit.es/miranda/dbron.htm