Ĉiujare la geesperantistoj havas feston en dato proksima al la 15a de decembro, datreveno de la naskiĝo de Dro. Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo. Kutime, ni nomas tiun feston "Zamenhofa Tago". En Asturio, nuntempe, estas Esperanto-grupoj en la urboj Gijón kaj Avilés. La geesperantistoj de ambaŭ urboj kuniĝas por tiu festado. Pasintan jaron la komuna festado okazis en nia urbo, Gijón, kaj en la jaro 2005, dimanĉe, la 18an de decembro, la membroj de ASTURA ESPERANTO ASOCIO kaj ties de la Esperanto-Grupo ANTAŬEN, de Avilés, kunvenis en ĉi-tiu urbo dum la Zamenhofa Tago.
Temante pri tiu ĉi festo, oni devas noti ke la kutimo aŭ la propra evoluo de la afero igis ke la celebrado fariĝis interna, intima, ne-publika. Kaj rezultas tiele eĉ se la esperantistoj organizas publikajn aktojn, en publikaj stratoj aŭ placoj, antaŭ priEsperantaj monumentoj aŭ strat-tabuloj kun la nomo de Zamenhof aŭ de Esperanto, kia estis nia kazo (vidu la subajn fotografaĵojn).
Ĝenerale, la laboro de la geesperantistoj estas publika, adresita al la publiko, kaj tiel devas esti ĉar la celo de nia Movado estas diskonigi la Internacian Lingvon inter la monda loĝantaro kiu ankoaŭ ne konas ĝin. Tiu propaganda laboro, ĝenerale, ne alportas grandan plaĉon al la homoj kiuj devas disvolvi sian aktivismon meze de socio tute ne preta ricevi tiun mesaĝon. Tial ni bezonas, de tempo al tempo, sperti kaj ĝui la solidarecon kaj fratecon de la gesamideanoj kiuj alfrontas saman situacion. Kiel oni diras, estas necese "ŝarĝi la pilojn" por plu rezisti en la malagrabla laboro. En la laboro paca ni ne laciĝas, kiel prokramas la esperantista himno, sed kiel homaj estaĵoj, ne mekanikaj aĵoj, ni bezonas kuraĝigon, kaj tiun kuraĝiĝon ni devas trovi en ni mem, en nia E-rondoj. Tial, ni, la geesperantistoj, la plej universalismaj inter la homaro, bezonas unu fojon en la jaro agi kaj konduti sektisme en la sino de kolektivo konstituita de homoj kiuj sentas kaj spertas saman frustracion dum nia afero ankoraŭ ne iras "per flugiloj de facila vento" kaj ne "rapide kreskas la afero".

Por grandigi la fotografaĵojn, surklaku sur la koncernaj bildetoj.