La jaro 2009 estis Centjara Jubileo de Astura Esperanta Asocio, fondita la 4an de junio de 1909. Tiu esperantista grupo estis la unua en la Asturia regiono kaj de tiam la E-movado, kvankam ne forta, ĉiam havis ian ĉeeston kaj funkciadon en nia urbo.
Rememorante la daton de la komenciĝo esperantismo ĉe ni, ĝuste la 4an de junio ĉi-jare, ni sendis, per ret-poŝto, mesaĝon al multenombraj geesperantistoj kaj esperantistaj asocioj en la tuta mondo salutante ilin kaj komunikante al ili nian centjariĝon samtempe ke ni instigis ilin pludaŭri en la porEsperanta aktivado. La mesaĝo havis sonan akompanon de la himno "La Espero". Por vidi (kaj aŭdi) tiun mesaĝon, oni musklaku ĉi tie.
En monato aŭgusto estis publikigita la 84a numero de la revuo HELECO, la presorgano de nia E-asocio. Ĝi estas speciale dediĉi ta al la jarcenta historio de la Esperanta movado en nia urbo kaj en Asturio. Ĉi tiu numero de la revuo, kiun oni povas vidi en nia ret-paĝo, estas eksterordinare granda: ĝi havas 100 paĝojn, kaj preskaŭ 90 pro cento el ili estas dediĉitaj al tiu historio.
Kiel modesta celebrado de nia Centjaro, nia Asocio planis esperantistan akton kiu konsistis en renkontiĝo de la gesamideanoj de nia regiono por transdoni al ili la menciitan numeron de la revuo. La renkontiĝo okazis la 29an de aŭgusto; ĝi estis vespermanĝo en bela kampara loko ne malproksime de la urbo Gijón. Tiutage la bieno de iu esperantisto de nia Asocio fariĝis Esperantujo aŭ Esperantio.
La foto-raporto de ĉi tiu ret-paĝo montras diversajn momentojn de la agrabla, frata renkontiĝo de la geesperantistoj de Gijó kaj Aviles. Malfeliĉe, pro la dato, en feria monato, kaj aliaj kialoj, ne ĉiuj povis partopreni en tiu akto. Antaŭ la vespermanĝo, la Prezidanto de Astura esperanta Asocio, Carlos Enrique Carleos Artime, faris paroladeton. Jen ĝia teksto:
Geamikoj, gesinjoroj: Ni dankas vin pro veni celebri kun ni la unuan jarcenton de Astura Esperanta Asocio. Ni memoru ankaŭ pri tiuj samideanoj kiuj akompanis nin en multaj karaj okazoj, sed ne povas esti hodiaŭ inter ni.
Laŭ la homa temposkalo, unu jarcento povas esti longa aŭ mallonga periodo. Laŭ la lingva historio, ĝi estas nur momento, kaj tial, ni konsideru nian karan Esperanton ankoraŭ kreskanta kreitaĵo, kiu maturiĝas kune kun ni mem.
Nun estas malfacila tempo por Esperanto. Ne por la esperantistoj mem, ĉar jam malproksimas la danĝeraj tempoj de Hitlero, Stalino kaj aliaj tiranoj. Nun estas malfacila tempo por Esperanto ĉar plej multaj homoj opinias ke jam ekzistas internacia lingvo kun plena rajto: la angla. Vi jam bone konas la aferon kaj la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de ambaŭ solvoj de la lingva problemo; do, mi ne daŭrigu pri tio.
Sed kvankam iuj opinias ke la historio jam atingis sian finon, inter la esperantistoj ankoraŭ daŭras la idealoj de paco, neŭtraleco kaj respekto al ĉiu homo kaj ĉies kulturo. Nia komunumo ankoraŭ konservas valorajn proprajn trajtojn: Don Harlow pensas ke la kvanto de esperantistoj restas kaj plu restos proksimume konstanta; Jorge Camacho opinias ke Esperanto ebligas vere altkvalitan komunikadon, malkiel la naciaj lingvoj...
Kiel ajn estas via motivo por uzi aŭ pledi Esperanton, ni kune ĝoju ĉi tiun centjariĝon kiel daŭron de humana idealo. Por aliaj cent jaroj de Esperantismo en Asturujo,
DANKON AL ĈIUJ!

Sekve oni transdonis al la ĉeestantoj la ekzemplerojn de la revuo. Tiam ne estis la momento eklegi ĝin, sed ĉiuj povis trafoliumi ĝin kaj rigardi la abundajn fotografaĵojn kiuj akompanas la tekston. La jarcenta historio kiun tiu revuo-numero rakontas plenas je bildoj, ĉefe fotoj, kaj grandparto el ili apartenas al la lastaj periodoj, t.e. al epoko kiun travivis multaj el la ĉeestantoj, kiuj povis sin senti, iamaniere, protagonistoj de la historio rakontata de tiu bulteno.
La cetero estis la vespermanĝado en la amikeca etoso de la esperantistaj kunvenoj. Tial ke la bona vetero de la sezono permesis tion, la manĝado okazis ekstere, kun la tipe bela pejzaĝo de la astura kamparo.
Modesta E-rondo kia nia AEA ne povas organizi pli brilan celebradon, sed tio ne multe gravas. Plej grava estas tio ke post unu jarcento, post pli ol unu jarcento se ni kalkuli ekde la jaro 1887, la tutmonda esperantista movado ankoraŭ ne atigis sian celon, t.e. ke Esperanto estu la universala ilo de interkomunikado. Nia ambicio ne estas ke Astura Esperanta Asocio sukcesu posedi multenombran membraron. Nia plej kara deziro estas ke la Internacia Lingvo Esperanto, kun ni aŭ sen ni, plenumu la rolon por kiu ĝi estis kreita. Ke la jaro 2109 vidu ne nia duan Centjaron sed la normalan uzadon de Esperato mondskale.
Tiel estu!

Fot-raporto de la prelego. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Filmetoj de la parolado de Carlos E. Carleos. Musklaku sur ĉiu film-startilo por vidigi la koncernan film-pecon.