|
-
La lumo venis al la mond', haleluja,
Loĝas nun en nia rond', haleluja.
Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
-
Atestis pri la lum' Johan', haleluja,
La rebril' de Dia am', haleluja.
Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
-
Jam blovas Dia amo-vent', haleluja,
En la kor' al kred' kaj pent'. Haleluja.
Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
-
De la Mosea leĝ-instru', haleluja,
Liberigis nin Jesu'. Haleluja.
Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
-
Lumig' Kreinta, vivo-vort', haleluja,
Gvido por pied' kaj kor'. Haleluja.
Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
|