Kiu kuros al Etulo
Kun kristnaska pastoral',
Al Jesuo, Kristo nia,
Kiu kuŝas en la stal'?
Ho paŝtistoj, venu ĉiuj,
Ludu viajn muzikilojn,
Kantu gaje al Sinjor'.
Ankaŭ ni tuj vin postiros
Kun kolendo, pia kant',
Kaj jubilos al Etulo,
Al veninta la Savant'.
En mizera stal' naskita
Ploras Li en trogo lita.
Lin konsolu nia ĉant'.
Kaj pro tio sonu ĉie
Gaja kanto tra la ter',
Ke sendita venis tien
Nia Di-Imanuel'.
Ni, Lin varme salutante,
Kun anĝeloj laŭdu kante:
Glor' al Dio en ĉiel'.