Ĝoju vi, Ciona gent'

Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime. : Cefanja 3.9

    1. Ĝoju vi, Ciona gent',
      Vi, Filin' Jerusalem'!
      Jen alvenas via Reĝ'.
      Lia nomo: Princ' de Pac'.
      Ĝoju vi, Ciona gent',
      Vi, Filin' Jerusalem'.

    2. Hosiana, Davidid'!
      Vi la ben' de l' Di-popol'.
      Vian regnon fondu nun.
      Hosiana en la alt'!
      Hosiana, Davidid'!
      Vi la ben' de l' Di-popol'.

    3. Hosiana, Davidid'!
      Salutatu, milda Reĝ'
      Sur eterna paca tron',
      Fil' de l' Patro, Fil' de Di'!
      Hosiana, Davidid'!
      Salutatu, milda Reĝ'!