Bebo Dia, tamen nia

Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime. : Cefanja 3.9


    1.      Bebo Dia,
           Tamen nia,
      En staltrogo kuŝas ĝi.
           Dormas ĉio,
           Sed sen scio,
      Ke tutmonde regas li.
           Jen noeloj
           De anĝeloj,
           Al homaro
           Savdeklaro!
      Pacon portas li al ni.


    2.      Paŝtistaro
           Al ŝafaro
      Gardis ĝis matena hor'.
           Jen vizio,
           Bena scio;
      Inter homoj Difavor'.
           Ni kun ĝojo
           Sen alojo
           Laŭdu kore
           Kaj fervore,
      Ĉar alvenis la Sinjor'.