Aŭdu! kantas anĝel-ĥor'

Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime. : Cefanja 3.9

    1. Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
      "Nun naskiĝis la Sinjor'!
      Pro kompat' pekulojn Di'
      Repacigas nun kun Si!"
      Homoj tra la tuta tero,
      Resonigu tra l' etero
      L' anĝel-kanton pri la ven'
      De la Beb' en Betlehem'!
          Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
          "Nun naskiĝis la Sinjor'!"

    2. Krist', eterne la Sinjor',
      Adorata en la glor',
      Je la horo de destin'
      Ido de la Virgulin';
      Karne vualita Li
      Estas homiĝinta Di',
      Inter ni kun sava cel'
      Venis Li, Emanuel'.
          Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
          "Nun naskiĝis la Sinjor'!"

    3. Li, ĉiela Princ' de Pac',
      Li, la suno de justec'
      Grace donas al l' anim'
      Lumon, vivon, preter lim'.
      Venis Li de Sia trono,
      Ke ne devu morti homo,
      Sed ke li naskiĝu por
      Vivo en eterna glor'.
          Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
          "Nun naskiĝis la Sinjor'!"