|
- Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj.
Venu, ho venu vi al Betlehem'!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
-
Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Tamen naskita el la virgulin';
Dio en vero, Die generita:
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
-
Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
kantu la aŭloj de ĉielo mem:
“Gloro al Dio en supera alto!”
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
-
Ame ni danku al la Dia Bebo,
Kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
|