ABIO VI, ABIO VI

Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime. : Cefanja 3.9

    1. Abio vi, abio vi, kun foliar' fidela!
      Abio vi, abio vi kun foliar' fidela!
           Vi verdas ne nur en somer'
           Sed eĉ dum vintra neĝveter'
      Abio vi, abio vi kun foliar' fidela!

    2. Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
      Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
           Ho, kiom ofte ĝojis mi
           En la kristnaska bril' de vi!
      Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.

    3. Abio vi, abio vi instruon donas bonan:
      Abio vi, abio vi instruon donas bonan:
           Espero kaj la konstantec'
           Konservas forton de junec'.
      Abio vi, abio vi instruon donas bonan: