Julio Anguita. Frente Cívico | Julio Anguita. Civitaneca Fronto |
La experiencia diaria nos demuestra que, independientemente de la adscripción ideológica, política, sindical o profesional de cada uno y de cada una, somos mayoría quienes coincidimos en señalar y comentar una serie de evidencias que el sentido común más a ras de tierra no tiene por menos que reconocer como verdaderas e indiscutibles. A título de apretado resumen veamos algunas de ellas: |
La ĉiutaga sperto montras al ni ke, sendepende de la ideologia, politika, sindikata aŭ profesia aparteno de ĉiu el ni, plimultas tiuj ni, kiu koincidas indiki kaj komenti serion da certecoj kiujn la plej baza prudento nepre agnoskas kiel veraj kaj nediskuteblaj. Resum-maniere ni vidu iujn el ili: |
1. Somos mayoría quienes empezamos a vislumbrar que esta situación no tiene remedio con las medidas que -con la excusa de la UE y los mercados- el poder económico-financiero está imponiendo. La deuda de las familias, la banca, las empresas y el Estado (con sus tres administraciones) es la siguiente: |
1e. Plimultas tiuj ni, kiuj komencas vidi ke ĉi tiu situacio ne solveblas per la disponoj kiuj -kun la preteksto de la Eŭropa Unio kaj la merkato- estas altrudante la ekonomi-financa povo. La ŝuldo de la familioj, la bankoj, la entreprenoj kaj la ŝtato (kun ĝiaj tri administracioj) estas jena: |
Deuda del Estado ……………………….… 600.000 millones de euros |
Ŝtata ŝuldo ………………..……………….… 600.000 milionoj da eŭroj |
Esta cantidad es impagable y lo es porque debido a la política de recortes y reformas del mercado laboral añadidas a la crisis, han producido una depresión que no da señales de acabar; muy al contrario, parece que va a continuar sin saber hasta cuando. Y a pesar de ello cada día hay una subasta de títulos, bonos y pagarés a creciente interés y con una prima de riesgo disparada, el Estado interviene y nacionaliza las pérdidas de los bancos quebrados con la confesada intención de devolverlos al sector privado una vez saneados. |
Ĉi tiu monsumo estas nepagebla kaj estas tiele ĉar la politiko de reduktoj kaj reformoj de la labor-merkato aldonitaj al la krizo, okazigis ian depresion kies fino ne antaŭvideblas; male, ŝajnas ke ĝi daŭros senfine. Kaj spit’ al tio ĉiutage estas aŭkcio de valorpaperoj, obligacioj kaj biloj laŭ kreskanta interezo kaj kun troa risko-premio, la ŝtato intervenas kaj naciigas la perdojn de la bankrotitaj bankoj kun la eksplicita intenco redoni ilin al la privata sektoro post ties stabiliĝo. |
La ayuda de la UE a los bancos está avalada por el Estado y en consecuencia éste asume, como garante último, la devolución del préstamo. Los recortes a las condiciones de vida de la ciudadanía continúan en una clara transgresión, no sólo de la solemne Declaración de DDHH de la ONU sino -incluso- de los Títulos Preliminar y VII de la vigente Constitución Española. No hace un año todavía la Constitución ha sido modificada en su artículo 135 a fin de que la deuda tenga preferencia de pago sobre cualquier otro gasto público. El llamado Estado de Derecho ya no es tal. Paralelo al Estado y sus administraciones, existe otro que informa el impulso de la acción política; un doble Estado formado por mafias, redes clientelares, intereses espurios, grupos de presión y alguna que otra alcantarilla. La situación es todavía susceptible de empeorar si no se ataja esta política. |
La helpo de la Eŭropa Unio al la bankoj estas avalita de la ŝtato kaj sekve ĉi tiu transprenas, kiel fina garantianto, la redonon de la prunto. La reduktoj en la vivkondiĉoj de la civitanaro daŭras en klara malobeo, ne nur de la solena Deklaro de la Homaj Rajtoj de la UNO sed -eĉ- de la Prepara kaj 7a Ĉapitroj de la valida Hispana Konstitucio. Antaŭ malpli ol unu jaro la Konstitucio estis modifita en ties 135a artiklo cele ke la ŝuldo havu pag-prioritaton rilate al ĉiu ajn publika elspezo. La tiel nomata Jur-Ŝtato jam ne plu estas tia. Paralela al la ŝtato kaj ĉi ties administracioj, ekzistas alia kiu markas la impulson de la politika agado; ia duobla ŝtato konstituita far mafioj, patroneco-retoj, ne-leĝaj interesoj, prem-grupoj kaj ia ajn kloako. La situacio povos ankoraŭ plu malboniĝi se oni ne metas finon al ĉi tiu politiko. |
2. Somos mayoría quienes padecemos en nuestra propia situación, en la del entorno familiar, en la del vecinal o en el de nuestras amistades, el problema lacerante del paro, la precariedad, o las mil y una formas de degradar el ejercicio del trabajo. Y si a la cifra millonaria de parados y mal contratados le añadimos la evidencia de que los poderes públicos sólo plantean escapistas fórmulas consistentes en esperar una –cada vez más hipotética– recuperación que traiga “el crecimiento y la creación de empleo”, tendremos el cuadro de una situación sin esperanza, sin proyecto y sin calendario alguno. Así el discurso oficial (que es el del Gobierno pero también el de otros) alaba la flexibilidad en los despidos, la ruptura de los convenios o la trata de casi esclavos como una medida necesaria para crear empleo. |
2e. Plimultas tiuj ni, kiuj suferas en nia propra situacio, en ties de la familia medio, aŭ de la najbaroj aŭ geamikoj, la troakran problemon de la senlaboreco, la labora nesekureco, aŭ iu ajn el la multaj manieroj degradi la labor-ekzercadon. Kaj se al la grandnombro da senlaboruloj kaj miskontraktitaj laboristoj ni aldonas la evidencon ke la publikaj povoj prikonsideras nur senkonsistajn formulojn atendante ian –tute neverŝajnan– restariĝon kiu alportu “kreskadon kaj kreadon de laborpostenoj”, ni havus la bildon de senespera situacio, sen projekto kaj sen ia ajn limdato. Tiele la oficiala doktrino (de la regantaro sed ankaŭ de aliaj) laŭdas la flekseblecon en la ekslaborigado, la rompon de la laboraj interakordoj aŭ la komercadon de prekaŭ-sklavoj kiel necesaj rimedoj por krei labor-postenojn. |
De la misma manera se afirma que los recortes en sanidad ayudan a una mejor asistencia sanitaria y los recortes en educación producen una mayor calidad de la misma. Y en resumen, el discurso del absurdo, del cinismo y del aventurerismo conceptual y lingüístico que ha raptado a la razón, la lógica y hasta el más llano sentido común. Pero lo que constituye el mayor agravio para los que en estas circunstancias todavía tienen un puesto de trabajo, es oír como el mismo no es un derecho constitucional sino un privilegio. |
Sammaniere oni asertas ke la reduktoj en la sanec-servo helpas plibonigi la prisanecan zorgadon kaj la reduktoj en la eduk-sistemo alportas pli grandan kvaliton de tiu servo. Resume, la doktrino de la absurdeco, de la cinikismo kaj de la koncepta kaj lingva aventurismo kiu sekvestris la racion, la logikon kaj eĉ la plej bazan komunan senson. Sed tio kio plej ofendas tiuj, kiuj en ĉi tiuj cirkonstancoj konservas ankoraŭ sian labor-postenon, estas aŭdi ke ĝi ne estas iu konstitucia rajto sed iu privilegio. |
3. Somos mayoría quienes padecemos en nuestras carnes -o en las de infinidad de familias- la pérdida de horizonte, de futuro y de expectativas para la juventud española. Hace años el Consejo Superior de Investigaciones Científicas le encargó a James Petras, sociólogo norteamericano y catedrático de varias universidades estadounidenses, la elaboración de un estudio sobre las perspectivas de trabajo para los jóvenes de España. Petras entregó el trabajo en 1996, le pagaron y archivaron los estudios encargados. En aquellos documentos, que hoy están al alcance de cualquiera que quiera entrar en la red, el profesor Petras lanzaba el aviso de que ya estábamos ante las primeras generaciones que iban a vivir peor que sus padres. |
3e. Plimultas tiuj ni, kiuj suferas en nia karno –aŭ en ties de multenombraj familioj– la perdon de horizonto, de estonteco kaj de perspektivoj por la hispana junularo. Antaŭ kelkajn jarojn la Plejsupera Konsilantaro pri Scienc-Esploroj mendis al James Petras, usona sociologo kaj profesoro de kelkaj usonaj universitatoj, la ellaboradon de iu studo pri la labor-perspektivoj por la hispanaj gejunuloj. Petras transdonis la laboraĵon en 1996, oni pagis al li kaj oni arkivis la menditan studon. En tiu dokumento, kiun hodiaŭ povas vidi ĉiu ajn kiu volus konsulti tra Interreto, la Profesoro Petras avertis ke ni estis jam antaŭ la unuaj generacioj kiuj havos viv-kondiĉojn malpli bonajn ol siaj gepatroj. |
¿Qué se hizo para evitar este drama? ¿Han reparado algunos “patriotas” en que cuando la juventud de un país sólo tiene como horizonte la emigración (para titulados) o la prolongación sine die de la tutela familiar, ese país deja de existir? ¿Qué padre o madre no estarían dispuestos, junto con sus hijos, a hacer algo efectivo para evitar este holocausto generacional? |
Kion oni faris por eviti ĉi tiun dramon? Ĉu rimarkis iuj “patriotoj” ke kiam la junularo de iu lando havas kiel horizonto nur la elmigrado (por la kvalifikitoj) aŭ la senperspektiva pludaŭro de la gepatra protekto, tiu lando ĉesas ekzisti? Kiu patro aŭ patrino ne estus preta, kune kun sia idaro, fari ion efikan por eviti ĉi tiun generacian holokaŭston? |
4. Somos mayoría quienes presenciamos con asombro y escándalo que la corrupción se ha transformado en el hábitat cotidiano de nuestra existencia. Una corrupción que atraviesa los tres Poderes del Estado y llega hasta las más altas magistraturas del mismo. Financiaciones irregulares, negocios más que turbios, sobornos, tráfico de influencias, despilfarro del dinero público en obras faraónicas e inservibles, compra de material bélico, impagable y también inservible para los fines que se le atribuyen, sueldos de escándalo, trato de favor desde los poderes públicos a delincuentes convictos, desviación o paralización de la acción de la Justicia sobre presuntos delincuentes, uso torticero de los caudales públicos en beneficio de operaciones clientelares, etc. etc. etc. |
4e. Plimultas tiuj ni, kiuj stupore kaj skandaliĝe vidas ke la korupteco fariĝis la ĉiutaga vivmedio de nia ekzistado. Iu korupteco kurante tra la tri branĉoj de la ŝtat-povo kaj atingas ilian plej altan pinton. Eksterregula financado, negocoj sufiĉe putraj, subaĉetado, influo-negocado, disipado de publika mono en bombastaj kaj senutilaj laboraĵoj, aĉeto de milita materialo, napagebla kaj ankaŭ senutila por la celo al kiu ĝi estas destinita, ridindecaj salajroj, favora trakto de la aŭtoritatoj al klar-kulpaj deliktuloj, devojigo aŭ paralizigo de la agado de la Justico favore al probablaj deliktuloj, misuzado de publikaj fondusoj por la profito de patronecaj operacioj, ktp. ktp. |
Pero la mayor de las corrupciones estriba en la concepción que se ha ido abriendo paso como consecuencia de estos desmanes: para una parte de la población el dinero público no es de nadie sino de quien se atreve a dilapidarlo, robarlo o malversarlo. El escándalo mayor no son sólo los delitos económicos en sí mismos sino también la indiferencia generalizada, la tolerancia social, la complicidad anímica con que son recibidos. A lo más, un chiste, una broma o un comentario jocoso. |
Sed la plej granda korupteco enestas en la konceptado kiu estis aperinta kiel rezulto de ĉi tiuj ekscesoj: por parto el la loĝantaro la publika mono apartenas nur al tiuj kiuj kuraĝas disipi ĝin, rabi aŭ malversacii ĝin. La plej granda skandalo estas ne nur la ekonomiaj deliktoj en si mem sed ankaŭ la ĝenerala indiferenteco, socia toleremo, anima kompliceco kun kiu ili estas ricevataj. Kiel multe, iu humuraĵo, iu ŝerco aŭ iu amuza komento. |
5. Somos mayoría quienes vivimos en una auténtica inversión de valores sociales. La economía basada en la creación de mercancías, bienes y servicios, la laboriosidad, la ética cívica, el rigor en los conceptos y palabras, el uso productivo del ahorro ciudadano, el respeto al ámbito legal en la contratación, remuneración y previsión de futuro de los asalariados, ha sido sustituido por la economía del pelotazo, el negocio fácil, el tente mientras cobro, los contratos basura, la segregación laboral según el sexo y la situación de embarazo en el caso de las mujeres, la amenaza de despido como herramienta omnipresente en las relaciones laborales, las promesas de inversiones fáciles y lucrativas que han desembocado en estafas hechas a los ahorros de capas populares y medias; y en general toda una amplia gama de contravalores basados en el individualismo, el consumismo y un hedonismo cutre. |
5e. Plimultas tiuj ni, kiuj travivas veran renversiĝon de la sociaj valoroj. La ekonomio bazita sur la produktado de varoj kaj servoj; la laboremo, la civitaneca etiko, la rigoro de la konceptoj kaj la vortoj, la produktig-cela uzo de la ŝparaĵoj, la respekto al la leĝa kadro en la kontraktado, pagado kaj antaŭzorgo pri la estonteco de la salajruloj, estis anstataŭitaj per la ekonomio de la rapida pliriĉiĝo, la ne-serioza negocado, la ne-fidinda labor-plenumo, la labora miskontraktado, la labora segregacio laŭ la sekso kaj la gravedeco en la kazo de inoj, la minaco pri ekslaborigo kiel ĉieestanta ilo en la labor-rilatoj, la promesoj pri facilaj kaj profitdonaj investoj kiuj rezultis esti trompoj por la ŝparaĵoj de la malaltaj kaj mezaj soci-klasoj; kaj ĝenerale tuta serio da kontraŭvaloroj bazitaj sur la individuismo, la konsumismo kaj iu aĉa hedonismo. |
La filosofía basada en el negocio fácil, rápido y de alta rentabilidad se ha constituido en la médula de informes y programas económicos de la “modernidad y las altas finanzas”. Ha llegado a la Universidad y presidido sus reformas y adaptaciones al mercado y su cuerno de la abundancia; ha subvertido los valores de estudio, esfuerzo, tesón y dedicación inherentes a la actividad educativa; una actividad en la que lo importante son los gráficos, las estadísticas y el panel sobre el que se desarrollan las mentiras que obvian situaciones familiares, profesionales de los docentes y del sistema educativo en general. En la mentalidad media de alumnos y familias se ha instalado el conformismo evidenciado en la pregunta ¿estudiar para qué? |
La filozofio bazita sur la facila, rapida kaj altrentuma negocado konstituiĝis la kerno de ekonomikaj informoj kaj programoj de la “moderneco kaj la altaj financoj”. Ĝi alvenis al la Universitato kaj ĉi ties reformojn kaj adaptiĝojn, al la merkato kaj ĉi ties abundo-korno; ĝi renversigis la valorojn de studo, penlaboro, persisto kaj plendediĉo propraj de la eduk-agado; iu agado en kiu tio kio gravas estas la grafikaĵoj, la statistikoj kaj la panelo sur kiu disvolviĝas la mensogoj kiuj ignoras situaciojn familiajn, profesiajn de la instrua personalo kaj de la eduk-sistemo ĝenerale. En la meza menso de la gelernantoj kaj ties familioj instaliĝis la konformismo evidentigita en la demando: studi, kiucele? |
6. Somos mayoría quienes comprobamos cada día cómo la Constitución, los textos legales y demás documentos internacionales de obligado cumplimiento son vulnerados, incumplidos, marginados y falsificados en su aplicación. La Política, instrumento y ejercicio de servir a la mayoría social ha devenido (con contadas excepciones) en una eterna campaña electoral en la que promesas, propuestas y proyectos son olvidados con la misma ligereza, frivolidad y descaro con que fueron hechos en los tiempos anteriores a la cita con las urnas. De ser un campo donde hay una confrontación de programas, ideas, valores y ejercicio consecuente del ejemplo, la Política ha devenido en la pugna por ser protagonista en el escenario de las instituciones pero sin cambiar la obra que se representa; es un relevo en el cuadro de actores sin que jamás cambie el libreto. Y cuando se les interpela por este combate amañado, la respuesta es decepcionante: son los mercados, las finanzas, la UE, la comunidad internacional, etc. Las preguntas surgen espontáneas ¿Por qué hay elecciones entonces? ¿Elegimos a un poder democrático o solamente a un zascandil correveidile? |
6e. Plimultas tiuj ni, kiuj ĉiutage konstatas ke la Konstitucio, la leĝaj tekstoj kaj ceteraj internaciaj dokumentoj plenumdevigaj estas malobeataj, ne-plenumataj, marĝenataj kaj falsigataj en ties aplikado. La Politiko, ilo kaj ekzerco serve de la socia plimulto fariĝis (kun tre malmultaj esceptoj) iu senfina balotkampanjo en kiu la promesoj, proponoj kaj projektoj estas forgesataj kun la sama malseriozeco, frivoleco kaj cinikeco kun kiuj ili estis faritaj antaŭ la balotado. Anstataŭ esti iu tereno kie ekzistas interfrontiĝo de programoj, ideoj, valoroj kaj konsekvenca ekzercado de la ekzemplo-dono, la Politiko fariĝis lukto por esti protagonisto en la scenejo de la institucioj sed ne-ŝanĝante la priludatan scenaron; temas pri anstataŭo en la listo de gaektoroj neniam ŝanĝante la scenar-tekston. Kaj kiam oni interpelacias ilin pri tiu falsa luktado, la respondo estas elreviganta: estas la merkatoj, la financoj, la Eŭropa Unio, la internacia komunumo, ktp. La demando aperas spontane: tiel do, kial la balotadoj? Ĉu ni elektas iun demokratian povon aŭ nur iun sencerban pavaĉon? |
La Democracia es traicionada en nombre de ella misma. El que todavía conste en el artículo 1.2 de la Constitución que la soberanía nacional reside en el pueblo español es un hiriente sarcasmo. Si tomamos como referencia el texto constitucional vigente, caeremos en la cuenta de que vivimos un Estado de Excepción económico, social, político y ético. Ante nosotros se está desarrollando un Golpe de Estado incruento y a cámara lenta. Esta situación que acabo de describir someramente es desagradable, pero desde luego es real y como tal la siente la mayoría. Otra cosa es cómo reacciona esa mayoría. A ella me dirijo para manifestarle algunas de las conclusiones a las que he llegado tras haber meditado sobre estos momentos concretos: |
La Demokratio estas perfidata nome de si mem. La fakto ke ankoraŭ la artiklo 1.2 de la Konstitucio tekstas ke la landa suvereneco kuŝas en la hispana popolo estas ofenda sarkasmo. Se ni prenas kiel referaĵo la validan konstitucian tekston, ni konstatos ke ni vivas en iu Escepta Ŝtato de ekonomia, socia, politika kaj etika vidpunktoj. Antaŭ ni estas disvolviĝante sensanga kaj lanta-mova Ŝtat-Renversiĝo. Ĉi tiu situacio kiun mi ĵus priskribis supraĵe estas malagrabla, sed, jes ja, ĝi estas reala kaj tiele estas perceptata de la plimulto. Alia temo estas la maniero kiel reagas tiu plimulto. Al ĉi tiu mi adresiĝas por manifesti iujn el la konkludojn al kiuj mi alvenis post tramediti ĉi tiujn konkretajn prikonsiderojn: |
1. No hay fuerza política alguna que en solitario y en el ámbito específico y único de su actividad, sea capaz de asumir la tarea de poner fin a esta situación y además proponga una propuesta alternativa en el marco del derecho y la Constitución. La experiencia de los últimos años nos lo muestra. Y no la hay porque algunas ya han gobernado en balde y otras carecen del respaldo necesario para ello. |
1a. Ekzistas neniu ajn politika forto kiu solece kaj en la specifa kaj sola tereno de sia agado, kapablus alpreni la taskon meti finon al ĉi tiu situacio kaj krome formulus alternativan proponon en la kadro de la rajto kaj la Konstitucio. La sperto de la lastaj jaroj montras tion al ni. Kaj ne ekzistas tia ĉar iuj el tiuj jam regadis senutile kaj al aliaj mankas la necesan apogon por tion fari. |
2. No hay fuerza sindical que sea capaz de representar a este inmenso colectivo que constituye la mayoría. |
2a. Ekzistas neniu sindikata forto kiu kapablus reprezenti ĉi tiun enorman kolektivon kiu konstituas la plimulton. |
3. No existe ningún economista o colectivo de ellos que a palo seco y con sus ecuaciones, estadísticas y teorías, sea capaz, desde la pizarra, de plantear una salida viable y en positivo a este desconcierto. |
3a. Ekzistas neniu ekonomikisto aŭ kolektivo el ili kiu tuje kaj kun siaj ekvacioj, statistikoj kaj teorioj, kapablus, ekde la skrib-tabulo, formuli efektivigeblan kaj pozitivan eliron en ĉi tiu konfuzo |
4. Estas afirmaciones las hago desde mi convicción de que las fuerzas políticas y sindicales son necesarias, cumplen un rol, aglutinan ideologías (yo mismo milito en el PCE e IU) pero en este momento y en virtud de un proceso histórico que comenzó en la Transición, están ante una tarea que les desborda. |
4a. Ĉi tiujn asertojn mi faras ekde mia konvinko ke la politikaj kaj sindikataj fortoj estas necesaj, ili plenumas iun rolon, ili aglutinas ideologiojn (mi mem estas membro de la Komunista Partio de Hispanio kaj de Unuigita Maldekstro) sed nuntempe kaj rezulte de iu historia procezo komenciĝinta en la Transicio, ili troviĝas antaŭ iu tasko kiu pretersuperas ilin. |
5. Las consecuencias son obvias: sólo un Frente Cívico, una mayoría ciudadana organizada en torno a soluciones concretas es capaz de crear la fuerza necesaria para colocarla en la balanza del poder en contraposición a otros poderes económicos, y sociales que siendo muy minoritarios, detentan en exclusiva el ejercicio del Poder. |
5a. La sekvoj estas evidentaj: nur iu Civitaneca Fronto, iu civitana plimulto organizita ĉirkaŭ konkretaj solvoj kapablas krei la necesan forton por meti ĝin en la pesil-tason de la povo kontraŭmetita al aliaj povoj ekonomiaj kaj sociaj kiuj, estante tre minoritataj, posedas senkontraŭstare la ekzercadon de la Povo. |
¿En que situación está la mayoría social? |
En kiu situacio troviĝas la socia plimulto? |
La mayoría no tiene más homogeneidad que su condición de dominada ayer, hoy y si no lo remediamos, mañana también. Pero apenas hay algo más que la haga consciente de que es mayoría y puede ejercerla. En ella hay colectivos y personas que luchan como pueden contra esta situación; y lo hacen desde distintos supuestos, compromisos y proyectos de futuro. En esta mayoría viven multitud de personas que limitan su participación cívica a cada acontecimiento electoral y poco más allá. Pero además hay un número amplio de indiferentes a cualquier proyecto de acción cívica y que con resignación consciente o tácita asumen como inevitable los que les ocurre; No faltan tampoco quienes asumen con conciencia de culpa el discurso del poder económico y político que generalizando plantea que “hemos vivido por encima de nuestras posibilidades”. Es la aceptación del discurso del dominante por parte del dominado. Es la represión perfecta: la víctima hace suyos el discurso y los valores del victimario. |
La plimulto ne posedas plian homogenecon ol ĝia kondiĉo de subpremigita hieraŭ, hodiaŭ kaj se ni ne metos solvon, ankaŭ morgaŭ. Sed apenaŭ estas ion pli ol igu ĝin konscia ke ĝi estas plimulto kaj povas ekzerci tiele. En ĝi estas kolektivoj kaj personoj kiuj batalas kiel eble kontraŭ ĉi tiu situacio; kaj tion faras ili ekde malsamaj pozicioj, kompromisoj kaj projektoj por la estonteco. En ĉi tiu plimulto vivas multege da personoj kiuj limigas sian civitanecan partoprenon al ĉiu pribalota evento kaj malmulte pli. Sed krome estas ampleksa nombro da indiferentaj al ĉiu ajn projekto de civitaneca agado kaj kun konscia aŭ ne-konscia rezignacio suferas kiel neevitebla tion kio okazas al ili; Ne mankas ankaŭ tiuj kiuj alprenas konscie la kulpon de la doktrino de la ekonomia kaj politika povo kiu ĝenerale asertas ke “ni estis vivintaj super niaj eblecoj”. Estas la akceptado de la doktrino de la superregantoj fare de la subpremitoj. Estas la perfekta subpremado: la viktimo alprenas la doktrinon kaj la valorojn de la mortiganto. |
En esta situación de resignación cultivada por el poder, de carencia de futuro y de anomia generalizada me dirijo a la mayoría, en mi exclusivo nombre, desde mi libertad y desde la convicción de que, si ahora no se lucha, nuestros hijos y nietos no tendrán futuro, ni país, ni tampoco se tendrán a ellos mismos. |
En ĉi tiu situacio de rezignacio kultivita far la povo, de manko de estonteco kaj de ĝenerala atonio mi adresiĝas al la plimulto, nur mianome, ekde mia libereco kaj ekde la konvinko ke, se oni ne batalas nun, niaj gefiloj kaj genepoj havos neniun estontecon, nek landon, kaj ili ankaŭ ne havos sin mem. |
En consecuencia, hago una Convocatoria. |
Do, mi faras Kunvokadon. |
¿A quién? |
Al kiuj? |
¿Para qué? |
Kiucele? |
¿Cómo? |
Kiel? |
¿Qué tipo de cemento social, qué tipo de propuesta, qué tipo de ideario es capaz de producir en los integrantes, dispersos y aislados de la mayoría, la asunción del nosotros, la mayoría? La respuesta es obvia: un Programa, una propuesta concreta, un objetivo, en principio cercano y necesario. Especifico las características que le atribuyo al mismo: |
Kia tipo je socia betono, kia tipo je propono, kia tipo je idearo kapablas krei en la membroj, disigitaj kaj izolitaj de la plimulto, la alprenon de la ni, la plimulto? La respondo estas evidenta: iu Programo, iu konkreta propono, iu celo, principe proksima kaj necesa. Mi precizigas la ecojn kiujn mi atribuas al ĝi: |
1. Concreto, inmediato, acorde con las necesidades más perentorias y urgentes de los más desfavorecidos de la mayoría. |
1e. Konkreta, tuja, akorde kun la plej urĝaj necesoj de la plej malfavoratoj de la plimulto. |
2. Aplicable de inmediato como garantía, prenda y estímulo de la alianza que se pretende. |
2e. Tuj aplikebla kiel garantio, pruvo kaj stimulo de la celata alianco. |
3. Perfectamente factible, desarrollable y legal por inspirarse en el texto constitucional vigente. Ruego a los lectores que mediten un momento sobre los contenidos de los Títulos Preliminar y II de la vigente Constitución. El inicio de un programa debe insertarse en la legalidad vigente; el futuro ya irá produciendo sus contradicciones. Por otra parte, el programa debe ser capaz de generar la fuerza social que democráticamente lo haga cumplir. |
3e. Tute realigebla, disvolvigebla kaj laŭleĝa pro ĝia inspiro en la valida konstitucia teksto. Mi petas al la legantoj mediti pri la enhavo de la Prepara kaj 2a Ĉapitroj de la valida Konstitucio. La komenco de iu programo devas enkadriĝi en la valida leĝeco; la estonteco jam aperigos siajn kontraŭdirojn. Aliflanke, la programo devas esti kapabla generi la socian forton kiu demokratie igos ĝin plenumi. |
4. Un programa en el que cada medida, por simple que parezca, lleve en su formulación la exigencia de un paso siguiente, de una propuesta inmediatamente posterior, que permite su realización. |
4e. Iu programo en kiu ĉiu dispono, eĉ se simpl-ŝajna, portu en ĝia formuliĝo la postulon de iu sekva paŝo, de iu propono tuj posta, kiu permesas ĝian realigadon. |
5. Un programa que por su lógica interna hace imprescindibles los apoyos mayoritarios y la formación de conciencia colectiva tanto para su defensa como para su implantación. |
5e. Iu programo kiu pro ĝia interna logiko igas nepraj la plimultan helpon kaj la formadon de kolektiva konscienco kaj por ties defendo kaj por ties enkonduko. |
6. Elaborado colectivamente. El autor de estas líneas tiene una amplia experiencia de cómo esto es posible si los que más puedan aportar son conscientes de que la velocidad de un convoy es la de su último elemento. |
6e. Kolektive ellaborita. La aŭtoro de ĉi teksto tre spertas pri kiel ĉi tio eblas se tiuj kiuj pli povas alporti konscias pri tio ke la rapideco de iu konvojo estas tiu de ties lasta elemento. |
7. La elaboración colectiva consigue, en un determinado nivel de su desarrollo, ir ganando en complejidad, accesibilidad, interés y participación. |
7e. La kolektiva ellaborado atingas, en difinita nivelo de ĝia disvolviĝo, pliboniĝon pri komplekseco, alirebleco, intereso kaj partopreno. |
8. Que con el tiempo y/o la coyuntura, termine siendo una Alternativa fundamentada, pueda superar el marco actual de relaciones, equilibrios e incluso forma de Estado. |
8e. Ke laŭ la pasado de la tempo kaj/aŭ la cirkonstancoj, fariĝu iu Fundamenta Alternativo, povu superi la nunan kadron de interrilatoj, ekvilibroj kaj eĉ la formo je ŝtato. |
9. Un programa que por su incidencia en la actualidad, atraiga inmediatamente los apoyos necesarios no sólo para su elaboración sino para una movilización ciudadana consecuente, seria, decisiva y decisoria. |
9e. Iu programo kiu por ĝia efiko sur la realo, tuj altiru la necesan apogon ne nur por ĝia ellaborado sed por iu konsekvenca, serioza, decid-pova kaj decidiga civitana movilizado. |
10. Si en cada localidad, personas, colectivos y grupos se unen a los demás para elaborar conjuntamente, convocar a la ciudadanía, movilizar, salir a la opinión pública y en general crear una estructura reticular, la mayoría comenzará el proceso de su toma de conciencia. |
10e. Se en ĉiu loĝ-loko, personoj, kolektivoj kaj grupoj unuiĝas al la ceteraj por kune ellabori, kunvoki la civitanaron, mobilizi, prezentiĝi al la publika opinio kaj ĝenerale krei iun retan strukturon, la plimulto komencos la procezon de sia ekkonsciiĝo. |
11. En todo el proceso hay que prevenir que nos asalte el mal de nuestros tiempos: la prisa. Este proyecto
–si quiere construirse con musculatura y solidez- debe rehuir la tentación de cotizar permanentemente en la bolsa mediática.
El arranque de los trabajos será en muchos casos súbito y arrollador; sin embargo hay que saber moderar el tiempo.
La Política, la consolidación de proyectos sociales con peso e influencia, no pueden ser flor de dos telediarios;
el silencio y la discreción programados ayudan a crecer. Tiempo, constancia, voluntad y conciencia de lo que se quiere son,
incluso en esta época de novedades permanentes, la única garantía de proyectos serios. |
11e. Dum la tuta procezo oni devas antaŭzorgi ne trafu nin la malbono de nia epoko: la urĝo.
Ĉi tiu projekto –se oni pretendas ĝin konstrui firma kaj solideca– devas eviti la tenton kotizi senĉese en la burso de la inform-medioj.
La starto de la laboro estos en multaj kazoj subita kaj ne-rezistebla; tamen oni devas scii moderi la tempon. La Politiko, la firmiĝo de sociaj
projektoj gravaj kaj influaj, devas ne esti temo de ciutaga publika informado; la programitaj silento kaj diskreteco helpas en la kreskado.
Tempo, persistemo, volo kaj konscio pri tio kion oni celas estas, eĉ en ĉi tiu epoko de senĉesaj novaĵoj, la sola garantio
de seriozaj projektoj. |
Cuestiones de estructura organizativa. |
Temoj de priorganiza strukturo. |
1. Creo que la organización por incipiente que sea debe atenerse a una estructura geográfica de comarcas,
provincias, comunidades y Estado español. |
1a. Mi pensas ke la organizado, eĉ se komencanta, devas alpreni geografian strukturon de municipoj, provincoj,
regionoj kaj la hispana ŝtato. |
El Referente
Como es sabido, en Sabadell me ofrecí como referente para este proyecto. Quiero que mis palabras queden nítidas y en
consecuencia eviten interpretaciones sesgadas y basadas en hipótesis hijas de la falta de claridad. |
La Referaĵo.
Kiel sciate, en Sabadell mi oferis min kiel referaĵo por ĉi tiu projekto. Mi volas ke miaj vortoj restu klaraj kaj sekve evitu
miskomprenojn kaj interpretojn bazitajn sur hipotezoj rezulte de manko de precizeco. |
Nota.- El presente listado de propuestas no tiene otro objetivo que servir de materia concreta para el inicio del debate y la elaboración a llevar a los otros y en su momento a la opinión pública. Cuando se redactó se tuvieron presentes las características que sobre el Programa he escrito antes. Insisto que sólo es un material para comenzar. |
Noto.- La sekva listo de proponoj pretendas nur utili kiel konkreta materialo por la komenco de la debato kaj ellaborado por esti prezentata siamomente al la publika opinio. Kiam ĝi estis redaktita oni prikonsideris la karakteraĵojn kiuj pri la Programo mi pritemis antaŭe. Mi insistas pri tio ke temas nur pri materialo por la komenco. |
1. Salario Mínimo Interprofesional (SMI) de 1.000 euros al mes. Esta cantidad es exactamente el 72% de la media de los seis
países de la UE que lo tienen más alto: Lŭemburgo (1610 euros), Irlanda (1.462 euros), Holanda (1.357 euros), Bélgica
(1336 euros), Francia (1321 euros), Gran Bretaña (1.148 euros). |
1a. Minimuma Interprofesia Salajro de 1.000 eŭroj monate. Ĉi tiu kvanto estas ĝuste la 72% de la averaĝo
de los ses landoj de la Eŭropa Unio kiuj havas ĝin pli alta: Luksemburgo (1610 eŭroj), Irlando (1.462 eŭroj), Nederlando
(1.357 eŭroj), Belgio (1336 eŭroj), Francio (1321 eŭroj), GrandBritio (1.148 eŭroj). |