José María Castillo naskiĝis en la jaro 1929 en Puebla de Don Fadrique (Granado-Hispanio). Li estas Jezuito kaj Doktoro pri Teologio, aŭtoro de multaj priteologiaj verkoj. Dum kelkaj jaroj li estis profesoro en la Fakultato pri Teologio de Granado kaj krome li estis invitita profesoro en la Pontifika Gregoria Universitato de Romo, en la Pontifika Universitato de Comillas (Madrido) kaj en la Centr-Amerika Universitato José Simeón Cañas (Salvadoro).
Li poziciiĝas tre kritike rilate al la eklezia hierarkio. Rezulte de tio, en la jaro 1988 oni punis lin kaj aliajn similajn teologiistojn kiel Juan Antonio Estrada. Al Castillo, konkrete, oni retiris la eklezian permeson kiel priteologiaj instruisto en la Universitato de Granado. La nuna Kongregacio de la Sankta Ofico por la Doktrino de la Fido (iama Inkvizicio) prikonsideris ke la kriterioj de Castillo estas ne kongrueblaj kun la Eklezia instruado. Tamen José María Castillo akceptas la dogmojn, sed li ne rezignas pridiskuti ne-dogmajn aferojn.
Li estas vicprezidanto de la Asocio de geteologiistoj Johano la 23a. Nuntempe li dediĉiĝas al la kunordigado, organizado kaj realigado de priteologiaj konferencoj, prelegoj, kursoj, kongresoj, k.s. en tuta Hispanio kaj LatinAmeriko. Sekve ni priskribas iujn el siaj priteologiaj kaj prisociologiaj pozicioj kaj opinioj.

PRI LA MONO KAJ LA EKLEZIO. Li konstatas ke la Eklezio realigas permonan spekuladon, falante en tiun misfaron kiu, laŭ la tradicia eklezia terminaro, nomiĝis uzuro. Tio konstituas skandalon por multaj personoj kaj altiras la rifuzon de multaj aliaj, vekas la suspekton kaj malkonfidon de ampleksaj soci-tavoloj, kiuj decidas ne kontribui per mono al la ekleziaj institucioj timante ke ĝi estus destinita al la spekulado anstataŭ al la senhavuloj. Li pensas ke la mono devus esti dediĉata al la solvado de la monda malsato anstataŭ investi ĝin en financajn aferojn. Li deklaras ke en la Katolika Eklezio ekzistas duoblan moralon: iu tro strikta moralo en kio koncernas al la Sesa Di-ordono, kaj alia moralo tre malpeza en ĉio rilate al la mono.

PRI LA RELIGIA INSTRUADO EN LA PUBLIKAJ LERNEJOJ. Li asertas ke la interakordoj de Hispanio kaj la Sankta Seĝo (Vatikan-urba Ŝtato) estas kontraŭ-konstituciaj ĉar per ili oni koncesias privilegiojn al la Eklezio kiaj la kontraktado de instruistoj kaj ties ekslaborigo laŭ la volo de la eklezia gvidantaro, tamen estas la hispana ŝtato kiu efektivigas la koncernan pagadon. Li pensas ke ĉiuj religioj, la religia fakto, estas sufiĉe grava fenomeno, de historia kaj kultura vidpunkto, por ke la gelernantoj konu ĝin. Sed alia afero estas endoktrinigi kaj projekcii la moralan enhavon de iu konkreta religia konfesio al la personoj, kaj tio devas esti financata de ĉiu religio. Laŭ li, la Eklezio sin sentas nekapabla instrui sian doktrinon aŭ efektivigi sian katekizadon al la geinfanoj. Tial ĝi volas ke la laika ŝtato instruu en la privataj kaj publikaj lernejoj tion kion la propra Eklezio ne kapablas instrui.

REFORMOJ KIUJN DEVUS FARI LA EKLEZIO. Li opinias ke la Eklezio ne akceptas la laikajn kaj demokratiajn realaĵojn kun la ekzistado de plurismo ĝuata de gentoj el diversaj kredoj kaj kulturoj, kiel faras la progresintaj socioj.
Interalie, oni devus povi ordeni kiel pastroj edziĝintajn personojn, ĉu viroj aŭ virinoj.
Ankaŭ, oni devus meti finon al la leĝo pri fraŭleco de la religiuloj.
Li konsideras ke oni devus atingi pli grandan partoprenon de la kredantoj en la regado de la Eklezio.

PRI LA SITUACIO DE LA EKLEZIO EN HISPANIO. Li diras ke kvankam ŝajnas ke la hispana Eklezio ĝuas grandan povon, tamen ĝi multe feblas. Ĝi ne kapablas memfinanciĝi kaj tial ĉiujare ricevas el la ŝtato (do el ĉiuj hispanaj gecivitanoj) pli da mono ol dum la frankisma diktaturo.
Ĉi tiu Eklezio ne kapablas konvinki la popolon agadi laŭ la moralaj kriterioj kiujn ĝi konsideras necesaj. Tial ĝi pretendas ke la publika povo devigu la loĝantaron, pere de leĝoj kaj punoj, subteni la modelon pri familio, geedziĝo (heteroseksa), seksa diskriminado... kiujn la hierarkio konsideras oni devas altrudi al nia socio.
La Katolika Eklezio ĉiam estis klare politik-dekstrema. Kaj ene de la institucio oni favoris grupojn kiaj Opus Dei kaj similaj, dum la progresemaj kolektivoj apertaj al la moderneco estas ignorataj, marĝenataj kaj metataj en ĉiutipajn malfacilaĵojn. La Eklezio ankoraŭ punas teologiistojn, cenzuras librojn, malbenas bazajn movadojn kiaj Ni estas Eklezio, kondamnas ideojn kaj valorojn kiel la liberigado de la virinoj, alternativaj seksec-formoj, leĝigo de la eksedzeco... Ĝi ankaŭ rifuzas iujn sciecajn esplorojn eĉ kurac-celajn.
La Eklezio havas integrismajn poziciojn kvankam ĝi preferas difini ilin kiel "neadaptiĝo". Fakte, ĝi sin oponas al la socia evoluado kaj timas preskaŭ ĉiujn novaĵojn.
La Eklezio timas la sekularigadon kaj la mor-sensualiĝon.

SEKVOJ DE LA REAKCIA POZICIIĜO DE LA EKLEZIO. Laŭ lia vidpunkto, la sekvoj de la Eklezia teniĝo, je landa kaj tutmonda skalo, estas:
Distanciĝo el la Eklezio de multegaj el ties membroj en la tuta mondo. Intensiĝo de la fenomeno de la ekzistado de multaj katolikaj kredantoj kiuj vivadas sian religian vivon marĝene de la institucio.
Krome multaj miloj da gereligiuloj, tiel el la sekulara klerikaro kiel el la religiaj ordenoj, senfrokiĝis, forlasis la pastrecon kaj/aŭ la monaĥejojn.
La episkopoj okazigis rompiĝon en la Eklezio pro sia klara politika poziciiĝo favore al iu parto el la eklezianoj kaj margenigo de la ceteraj kristanoj. La episkopoj jam ne plu estas rekonataj kiel gvidantoj kaj majstroj de multaj gecivitanoj kiuj sincere serĉas Jesuon. Krome, en Hispanio, la komunikad-medioj de la Episkopa Konsilantaro estas agentoj de socia streĉigo, anstataŭ kontribui al la paca intercivitana kunvivado.

NE-DOGMAJ AFEROJ. Estas necesa la dialogado de la kristanismo kun aliaj religioj, pri la maniero kompreni la ĉeeston de la dieco, la transcendeco, la supernatureco en la homo, en la vivo.

ETIKAJ AFEROJ. Pri tiu ĉi temo li prezentas la demandon ĉu vere oni devas ne uzi kondomon por eviti pli grandajn malbonaĵojn. Aŭ ĉu la masturbo estas peko kaj oni devas ĝin kondamni. Ĉio ĉi influas sur la vivo de la personoj kaj ne estas dogmaj aferoj.


VERKOJ

La libroj de José María Castillo estis verkitaj en la hispana lingvo. Ĉi tie oni prezentas la liston en Esperanto. Musklakante sur ĉiu titolo oni aliras al subpaĝo kie estas esperantlingva recenzo pri la koncerna verko.

Kristana preĝo kaj ekzisto (1969)
Kien iras la klerikaro? (1971)
Teologio de la Eklezio - Unua parto (1974)
La Eklezio de JesuKristo (1974)
La kristana perceptado laŭ Sankta Paŭlo (1975)
La kristana alternativo (1975)
De la ambigueco al la kompromiso (1977)
Teologio de la Eklezio - Dua parto (1981)
La kristana perceptado (1981)
La sekvado de Jesuo (1983)
Eŭkaristio kaj vivo, hodiaŭ (1986)
Teologio kaj instruo (1986)
La oficoj en la Eklezio (1987)
La Eklezio kaj la Profetoj (1989)
Teologio por komunumoj (1990)
La Evangelio de Jesuo (1995)
* La Eklezio kaj la Evangelio (1995)
La Eklezio, komunumo kaj liberigo (1995)
Kiamaniere esti kristano (1995)
Malriĉuloj kaj teologio. Kio restas el la Teologio de la Liberigo? (1997)
La projekto de Jesuo (1998)
Aŭskulti tion, kion diras la malriĉuloj al la Eklezio (1999)
La Dia Regno: por la vivo kaj la digno de la homaj estaĵoj (1999)
* Simboloj de libereco: teologio de la sakramentoj (2001)
Dio kaj nia feliĉo (2001)
La Eklezio kiun emis la Koncilio (2002)
Estonteco de la religia vivo: de la origino ĝis la nuntempa krizo (2003)
Viktimoj de la peko (2004)
Eklezio kaj socio en Hispanio (2005)
La etiko de Kristo (2005)
Homigi Dion: La Patro, la Filo, la Sankta Spirito (2005)
Leonardo Boff, la prezo de la libereco (2006)
Spiriteco por malkontentoj (2006)
La Eklezio kaj la homaj rajtoj (2007)