Se la turisma ekspluatado de Terkolo de la Eta Maro es-
tas kvazaŭ monumento al la povo de la burĝaro, la ma-
niero kiel oni uzas ĝin ŝajne omaĝas la privatan
propr-
aĵon. Ja, de vidpunkto de la ĝenerala intereso de la socio
bedaŭr
indas tio ke tiu tereno, estante iam publika, ŝtata
posedaĵo, estis privatigita favore al iu sociklaso kiu, jam
de tiam,
kaj ĝis la nuntempo demarŝadas la socion sia-
profite. Ĉiuj
konstruaĵoj faritaj tie estas privataj posed-
aĵoj. Same okazas en la cetero de la lando kaj ĝenerale
en la mondo, sed en tiu Terkolo la afero prezentas spe-
cialajn karakteraĵojn, kiel ni sekve montros.
Tra la 18-kilometra longo de la loĝebla parto de la Ter-
kolo etendiĝas ŝoseo, la t. n. «Granda Vojo». Ĝi estas la
sola publika tereno de la zono, neeviteble publika ĉar ĝi
estas necesa por ke la veturiloj povu aliri al la privataj
konstruaĵoj. Ĉio cetera en la zono estas
privata, iele an-
kaŭ la strandoj, almenaŭ en la ma
niero laŭ kiu oni ĝuas
ilin. Ambaŭflanke de la Terkolo estas marbordoj, do tie
devus esti sablaj strandoj, aŭ plaĝoj, sed la realo estas
ke iuj partoj tute mankas tia spaco ĉar la konstruaĵoj
etendiĝas ĝis la rando mem de la maroj. En aliaj partoj
oni lasis nur mallarĝan strion da plaĝa sablo ĉar la
privataj konstruaĵoj estas ĉirkaŭataj de privataj kortoj
kies limo troviĝas tre proksime al la maraj akvoj. Cete-
re en granda parto el la longo de l
a Terkolo, ambaŭ-
flanke, inter la konstruaĵoj kaj la pla
ĝaj sabloj ne povas
ekzisti publika promenejo pro manko de spaco.
Ĉio-ĉi dirite validas kaj por la konstruaĵoj de privataj
loĝejoj kaj por la hoteloj, ankaŭ privataj. Ekde la hote-
loj, ĉi ties klientoj povas aliri al la strandoj tra la kon-
cernaj kortoj, kaj same ekde la loĝejaj konstruaĵoj, tra
ĉi ties kortoj. Tio signifas ke, fakte, la ĝuado de la pla-
ĝoj estas kvazaŭ privata afero de la loĝantoj de la prok-
simaĵoj. Publika alireco al la marbordoj estas malfaci-
la, komplika kaj ofte ne-ebla ĉar ekde la Granda Vojo,
unika publika irejo, apenaŭ estas pasejoj al la strandoj.
La privataj kortoj ĉirkaŭantaj la konstruaĵojn ofte inter
-
apudas ne lasante pas-spacon inter ili, aŭ lasas tre mal-
larĝan irejon.