En la 5ª kolumno aperas la procento je malriĉuloj de ĉiu lando: En Angolo malriĉas 37 %, t. e.
el ĉiu 100 personoj estas malriĉaj 37, kaj en Burundo, el ĉiu 100 personoj estas malriĉaj 65.
En la 6ª kolumno estas la IHD (Indekso de Homa Disvolviĝo) de ĉiu lando, kiun ni supre
eksplikis.
Ĉi tiu indekso diras al ni kiel bonstatas ĉiu lando: Angolo, kun nur 0,581, statas tre malbone,
sed statas eĉ multe pli malbone Burundo, kiu havas Indekson je nur 0,433.
La datumoj de ĉi tiu tabelo rilatas al 2021-2022.
La RUĜ-koloraj datumoj rilatas al landoj kies IHD eĉ ne atingas la 0,500, kiuj tial tre
malbonstatas. Multaj afrikaj landoj, pro la Klimat-Ŝanĝo (pluvegoj kiuj detruas domojn,
rikoltojn, terojn kaj homojn, kun konstantaj sekecoj), troviĝas en situacio de ekstrema
malsato. Ekzemple: en Somalio (IHD 0,371) 12 milonoj da personoj troviĝas en situacio je
morto pro malsato kun la 5-a pluva etapo ne-realigita.
La milito de Ukrainio estas okazigante enorman damaĝon, ĉar 25 afrikaj landoj dependas el
la provizado je tritiko el Rusio y Ukrainio, kio plialtigis la malabundon kaj la prezoj de la
bazaj nutraĵoj: kilogramo da terpomoj plialtiĝis de 0,14 € al 0,62; kilogramo da fazeoloj
plialtiĝis de 0,23 al 1,17.
92 % el la provizado de tritiko al Somalio dependas de Rusio, y la dependiĝo de Eritreo estas
100%. Fakte, la prezo de kilogramo da tritika faruno triobliĝis. Rusio kaj Ukrai nio provizas
29 % el la tritiko, 24 % el la hordeo kaj 15% el la maizo el la tuta mondo, samkiel 69% el la
heliant-oleo.
La tutmondiĝo estas portante la sekvojn de la milito al la tuta mondo, sed multe pli al la
malriĉaj landoj, tio estas, MALRIĈIGITAJ.
La malvarmaj ciferoj de la statistika tabelo enhavas senfinajn suferojn, ne nur de la pli ol
13.000 afrikaj mortintoj, en la procezo de elmigrado, dum la lastaj 8 jaroj, plejmulte el ili
dronintaj en la Mediteraneo, Atlantiko, aŭ transirante la dezerton, sed ankaŭ de siaj devenaj
familioj, kiuj perdis ilin por ĉiam. Inter ili estas pli ol 800 infanoj kaj multaj aliaj homoj, pri
kiuj ne estas registro.
En la tabelo ni vidas ke Afriko havas pli ol 26 milionojn da elmigrintoj.
Estas 19 afrikaj landoj kie oni enspezas eĉ ne 1000 eŭrojn jare kaj por persono, dum en
Hispanio oni pretersuperas averaĝon je 30.000 eŭroj.
Preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj havas tre malmultajn kuracistojn por dekmilo da loĝantoj: ili havas
nur averaĝon de 3,7, dum en Hispanio estas 61,2 kuracistoj por ĉiu 10-milo da loĝantoj.
Milionoj da afrikanoj vidas eĉ ne unu solan kuraciston laǔlonge de sia tuta vivo.
Estas malriĉaj aŭ tre malriĉaj 42,6 % el la loĝantaro, kaj en 31 landoj, t. e., pli ol duono el
Afriko pretersuperas 45% da malriĉuloj aŭ tre malriĉuloj.
La averaĝa IHD de Afriko estas nur 0,689, kaj tiu de Hispanio estas 0,906, multe pli alta kaj
eĉ tiele ni havas multajn personojn suferante grandajn problemojn kaj necesojn.
La IMS (Interprofesia Mínimuma Salajro) averaĝa de 37 afrikaj landoj, el kiuj ni havas
datumojn, atingas eĉ ne 60 eǔrojn.