De la 2a de marto ĝis la 19a de majo okazis en la Universitato de Oviedo Kurso de Esperanto subgvide de Doktorino María José Álvarez Faedo kaj Profesoro Carlos Enrique Carleos Artime (ĵus-elektita Prezidanto de Astura Esperanto Asocio). En la fermo-sesio de la kurso estis inkludita prelego pri la uzado de Esperanto kiel neŭtrala ligilo inter popoloj kaj kulturoj. Prelegis Faustino Castaño, el la estraro de la menciita Esperanta Asocio.
Ĉeestis la prelegon, krom la gestudentoj de la menciita universitata kurso, ankaŭ aliaj personoj ne ligitaj al la universitataj medioj, iuj el ili apartenantaj al la esperantista movado sed plejparto el ili sen antaŭa rilato kun la Internacia Lingvo.
La preleganto emfazis la neŭtralecon de Esperanto kaj reliefigis ke tiu eco estas unu el la du argumentoj favore al tiu Internacia lingvo kiel ponta lingvo aŭ ligilo inter la nacioj. La alia argumento, li diris, estas la facileco de tiu lingvo, sed pri tio ne estas necese insisti ĉar la gelernantoj mem, kies kurso finiĝas, povis praktike konstati la facilecon de la lernado de Esperanto kompare al aliaj lingvoj.
Li aldonis ke la uzado de Esperanto kiel neŭtrala ligilo inter popoloj kaj kulturoj, ja, estas la komenca alvokiĝo de tiu lingvo laŭ la plano kaj konceptado de la aŭtoro mem de la lingvo. Sed samtempe estas plano plene realigebla en la estonteco, kiam Esperanto atingu la celon por kiu ĝi estis kreita. Tamen, ankaŭ en la nuna tempo ĝi estas jam ludante, fakte, tiun rolon. Tio estas, Esperanto estas nek utopio nek ĥimero; ĝi estas realaĵo. Eĉ se malgranda realaĵo, tamen ja realaĵo, kiu bone funkcias kaj pruvis ke ĝi tute utilas por la celo por kiu ĝi estis kreita.
Realaĵo malgranda sed tamen ne sensignifa. Kiel elmontro de la vigleco kaj intensa uzado de Esperanto en la nuntempo sufiĉas pritaksi ĝian ĉeeston en la monda reto (Interreto). Milionoj da ret-paĝoj en kaj pri Esperanto atestas pri tio ke Esperanto estas afero kiu vekas ioman intereson en nia mondo. Resumante la nunan situacion de tiu Internacia Lingvo en la nuna mondo oni povas diri ke la Esperanto-afero iras senhalte survoje al ĝia celo, de kiu, tamen, ĝi troviĝas ankoraŭ sufiĉe malproksima.
Konsiderante ke Esperanto estis prezentita al la mondo jam antaŭ proksimume 120 jaroj, povas ŝajni ke la afero de ties progreso kaj enradikiĝo iras tro malrapide. Tamen, laŭ eksplikis la preleganto, aliaj aferoj kies utileco por la homaro estas nedudebla, same aŭ eĉ pli malrapide antaŭmarŝis/as. Li montris la ekzemplon de la alfabetaj signoj, kies apero okazis jam antaŭ tri mil jaroj kaj tamen ankoraŭ hodiaŭ ne estas uzataj el kelkaj partoj de nia mondo. Aŭ la kazo de la arabaj numer-ciferoj, kiuj estis inventitaj en Hindujo jam je la komenciĝo de nia erao kaj tamen en nia kultura medio ne estis enkondukitaj ĝis antaŭ pluraj jarcentoj. Estas ankaŭ la kazo de la malrapida enkondukado de la decimala sistemo de pezoj kaj mezur-unuoj, kiu estis akceptita en GrandBritio nur antaŭ malmultaj jaroj kaj en aliaj lokoj, kiel Usono, ankoraŭ ne estis alprenita.
Tamen la komparo de Esperanto kun tiuj-ĉi aliaj kazoj, similaj en kio koncernas al ties utileco por la homaro kaj la malrapideco de ties progresado, povas estigi konfuzon laŭ alia aspekto de la afero. Tio estas, la decimala sistemo de mezur-unuoj, kiam ĝi estis aplikita, signifis la malaperon de la antaŭaj formoj de mezurado. Same oni povas diri, ekzemple, pri la alpreno de la eŭro kiel mon-unuo en la Eŭropa Komunumo; ties alpreno signifis la malaperon de la antikva mono de la Eŭropaj landoj. Male, Esperanto emas detrui neniun lingvon. La venko de Esperanto tute ne signifos la malaperon aŭ malpliiĝon de aliaj idiomoj. Esperanto celas nur esti ponto inter homoj apartenantaj al malsamaj kulturoj kaj parolantaj malsamajn lingvojn. La slogano "Esperanto en la lernejoj" tute ne kontraŭas aliajn devizojn kiel "Bablo en la lernejoj" aŭ similaj.
Resume, Esperanto enviciĝas kun ĉiuj ceteraj aferoj uzataj por plibonigi la homan vivon, t.e. ĝi estas ilo de tiuj personoj kiuj opinias ke alia mondo estas ebla kaj kiuj laboras favore al la konstruado de tiu nova mondo pli justa kaj solidareca. Kaj tiu aspekto de Esperanto, substrekis la preleganto, estas ja heredaĵo de la penoj kaj laboroj de la iniciatinto mem de Esperanto, la Doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu asertis ke en la kerno de sia Internacia Lingvo enestas ia interna ideo, iu ideo kiu movigis lin kaj igis lin venki ĉiujn malfacilaĵojn.
Sufiĉe granda parto el la prelego estis dediĉita al la historio de la naskiĝo de Esperanto kaj la ideologia evoluado de Zamenhof, ekde lia cionisma inklino, dum sia junaĝo, al la komopolitisma aŭ homaranisma teniĝo kiun li estis alpreninta en sia plenaĝo. Ĉi tio donis okazon pritrakti ankaŭ la alian flankon de la interna ideo, la hilelismon de Zamenhof, kiun li volis disvolvigi ĝis la formado de nova religio, sendogma religio -kiel estas esprimata en sia famkonata preĝo sub la verda standardo- kiu ne celis anstataŭi la ekzistantajn religiojn sed ponti inter ili, same ol Esperanto inter la ceteraj lingvoj, serĉante pacon kaj fratecon inter la anoj de la diversaj religioj ekzistantaj.
La prezentado de tiu temo postulis priskribi la tiaman situacion de interetniaj konfliktoj en la rusa imperio, la tieajn kontraŭjudajn progromojn kaj ankaŭ la kontraŭ-judismon ekzistanta tiam en aliaj lokoj, eĉ el okcidenta Eŭropo, kia estis la kazo Dreyfus en Francio, kaj kiu konstiuis decidan faktoron en la naskiĝo de la moderna cionismo. En tiu kunteksto la sentema Ludoviko Zamenhof sin sentis devigita serĉi lingvan kaj religian solvon konsiderante ke la diferencojn pri ambaŭ temoj estis fonto de malamo kaj interfrontiĝo inter la homoj kaj inter la popoloj.
En ĉi tiu parto de la prelego oni atentis ankaŭ pri la malfacilaĵoj kiun Zamenhof devis alfronti dum la jaroj 1880-1890, prilaboraj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj sed ankaŭ pri la problemaro mem de la lanĉado de la Internacia Lingvo: publikigo de la unua lernolibro en la jero 1887... polemikoj kaj kontraŭdiroj interne de la naskiĝanta esperantista movado, k.s. En tiu periodo, kaj ankaŭ kadre de la unuaj Kongresoj internaciaj de Esperanto, okazintaj en la sekvinta jardeko, konkretiĝis la opozicio al la hilelismo de Zamenhof eĉ interne de la esperantista movado mem kaj flanke de la plej proksimaj kunlaborantoj de Dro. Zamenhof kiuj, cetere, bone akceptis lian lingvo-planon. Indas sindemandi ĉu Zamenhof, en tiu temo de la interna ideo kaj la hilelismo, poste nomata homaranismo, iris tre avangarde rilate al lia epoko.
Temante pri la Kongresoj de Esperanto, okazintaj ekde la jaro 1905, la preleganto reliefigis ke en la naŭ unuaj E-Kongresoj, en kiuj partoprenis Zamenhof, regis granda optimismo kaj entuziasmo inter la ĉeestantoj. En la mondon venis nova sento... la tiamaj geesperantistoj kun miro konstatis ke la afero bone funkciadis, ke Esperanto utilis, ke ili bone komprenis iuj la aliajn estante anoj de malsamaj lingvoj kaj kulturoj. La mondo povis sperti ke Esperanto estis serioza afero kaj neanstataŭigebla ilo por la internacia komunikado.
Inter tiuj unuaj kongresoj, en la prelego oni speciale atentis pri la kvina Internacia Kongreso, okazinta en nia lando, en Barcelono. Por la esperantismo en Hispanio la kongreso de Barcelono estis decida okazo. Multaj esperanto-grupoj naskiĝis tiujare kaj en la sekvintaj jaroj sub la influo de tiu entuziasmo kiun Zamenhof sciis veki en la gekongresanojn. Tia estis la kazo de la unua grupo de nia urbo, Gijón, kaj nia regiono, Asturio. Astura Esperanto Asocio estis kreita ĝuste en tiu jaro fare de du personoj de nia urbo kiuj ĉeestis la E-kongreson de Barcelono. Do, post nur tri jaroj nia E-Asocio festos sian Centjaron.
La optimisma antaŭenmarŝado de Esperanto ...per flugiloj de facila vento finiĝis en la jaro 1914. Kiam Ludoviko Zamenhof, akompanita de lia edzino, estis preta eliri destine al Parizo, kie devus komenciĝi la deka internacia kongreso de Esperanto, al kiu estis aliĝintaj pli da personoj ol al ĉiuj antaŭaj E-kongresoj, lia vojaĝo estis interrompita, la kongreso ne povis okazis, komenciĝis la Unua MondMilito...
Temante pri tiuj okazintaĵoj oni reliefigis en la prelego la ŝanĝojn en la situacio de Esperanto de tiam en mondo kie pli kaj pli potenciĝis la angloparolantaj landoj. De tiam, kaj poste eĉ pli, al la esperantista movado rezultis tre malfacila kontraŭbatali la konkurencon de la angla ligvo en la internacia uzado. Speciala trajto de la epoko tiam komenciĝinta kaj ankoraŭ daŭranta estas tio ke la ŝtatoj, la oficialaj instancoj de la nacioj, neniel helpas Esperanton kaj kontribuas nenion al ties rekono kiel internacia ilo de komunikado. De tiam ĝis nun, la laboro favore al Esperanto estas afero nur de partikularaj personoj, volontuloj, privataj kaj entuziasmaj aktivuloj kiuj atingas neniun profiton el ilia longdaŭra penado kaj kiuj estas impulsataj de ilia idealo, simile al Zamenhof mem.
Sed samajn malfacilaĵojn spertas, ĉefe lasttempe, ĉiuj ceteraj progresistaj movadoj celantaj starigi la regadon de la justeco kaj la solidareco en la homaj interrilatoj. En tiu ĉi punkto, pli ol dum la cetero de la prelega sesio, la interveno de la preleganto, ja, estis klara pledo kontraŭ sistemo en kiu ĉiu homa idealo estas sufokata... oni povus diri ke la implicita mesaĝo de tiu interveno estis kvazaŭ deklaro ke alia mondo estas ebla kaj ke indas batali favore al ties alveno.
Tamen, cele de ke la prelego ne rezultu tro peza kaj serioza oni enkondukis en ĝin iujn kvazaŭ amuzajn elementojn. Profitante tion ke en la prelega ĉambro estis komputilo kies ekrana bildigsistemo estis konektita al projekciilo kiu bildigas sur granda ekrano saman enhavon ol ties de la komputila ekrano, la preleganto povis montri al la ĉeestantaro diversan pri-esperantan materialon elprenitan el Interreto, ĉefe, enhavon el la propra ret-paĝo de Astura Esperanto Asocio.
En fina parto de la prelego okazis la kutima debato aŭ respondo de la demandoj de la ĉeestantoj. Ne nur la gelernantoj de la kurso de Esperanto interesiĝis pri aspektoj de la enhavo de la prelego sed ankaŭ inter la ceteraj ĉeestantoj ekestis demandoj. Plejparto el la petitaj klarigoj rilatis al la influo kaj enradikiĝo de Esperanto en la diversaj landoj aŭ zonoj de la mondo.





Fot-raporto de la prelego. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Film-raporto de la prelego. Musklaku sur ĉiu film-startilo por vidigi la filmon.