hispanlingva
versio

verkis Faustino Castaño

Nuntempe la novliberalismo sin sentas nevenkebla, apogita sur la ega povo de la ekonomiaj interesoj kiujn ĝi servas. Sed temas pri kot-pieda giganto. Estas antaŭvidebla kaj verŝajna ke ĝi perdos la definitivan batalon disŝirita de la profundaj kontraŭdiroj kiujn ĝi generas. La homaro povos atingi pli dignan estontecon nur se ĝi liberiĝos de tiu monstra ekonomia sistemo kaj la trompo de ties dogmoj, kiel tiuj de "konkureco" kaj "libera ŝanĝo".
Ĝia enkonduko baziĝis en la abolicio de la protektismo, tio estas, la ekonomiaj limoj, la sistemo kiu restriktas la liberan fluon de kapitaloj. Ni rememoru la sekvojn de tiuj ŝanĝoj, konataj per la nomoj de tutmondiĝo kaj globaliĝo de la ekonomio.
La libera fluo de kapitaloj kiun sanktigas la liberala sistemo permesas grandan moviĝkapablon de la invest-rimedoj ekde iuj al aliaj zonoj de la planedo ĉiam serĉante kiel eble plej grandan profiton. La ekonomia profito -ne la homa estaĵo- fariĝas la ĉefa celo; la homoj estas oferataj en la altaro de tiu nova dio, la financa kapitalo. Sekve de tiu selektiva kapitalo-moviĝo multaj entreprenoj kaj eĉ tutaj landoj falas en la privaloriĝo de "ne-konkurec-kapablaj" kaj tial ne interesaj por la investantoj, kaj tio okazigas la aperon de iu armeo da senlaboruloj. Forlasitaj fabrikoj kaj agrokultureblaj kampoj, deprimitaj eks-industriaj zonoj, miloj da familioj kiuj perdas sian akir-povon kaj la eblecon je inda vivmaniero... En aliaj lokoj estas kreataj novaj industrioj, kun maksimuma teknologio kiu permesas la aŭtomatigon kaj la malpliigon de la nombro da laboristoj; po ĉiu nova laborposteno kreita malaperas du.
La senlaboreco fariĝas la ĉefa problemo de la socio; por krei laborpostenojn oni devas esti konkurec-kapablaj, altiri kapitalon; kio igas nepre necesa malpliigi la salajrojn, stimuli la entreprenojn malpliigante ĝiajn impostojn, forigi sociajn ŝarĝojn, liberigi el tributado la rentojn de la kapitalo. Tial rezultas neeble plu subteni la pensiojn kaj jam ne plu estas eltenebla la "komfort-socio" nek konservebla la asekurado pri senlaboreco... La sindikatoj kaj aliaj civitanaj kaj laboristaj asocioj, kiuj estis konstituintaj la organizan kadron en la socia batalo por la plibonigo de la viv- kaj labor-kondiĉoj estas valorigataj kiel "ne dezirindaj" en la kunteksto de iu nacia politiko kiu intencas altiri kapitalo-investojn. La registaroj rapide agadis por senreguligi la labor-merkaton; la fiksa labormaniero iompostiom malaperadas anstataŭigita de portempaj, provizoraj, kontraktoj, sen labor-rajtoj. Estis leĝigita la libera ekslaborigo kaj oni ellaboris leĝarojn kiuj igas fakte ne-ebla la praktikadon de la strik-rajto. La malmultaj labor-postenoj kiujn la industrio postulas estas demarŝataj pere de privataj labor-agentejoj kiuj garantias la rifuzon de la laboristoj ne-obeemaj aŭ kun antaŭaĵoj de sindikata aktivismo. La ekslaborigo, la timo, la senlaboreco, la malsato... estas atutoj en la mano de la entreprenistoj por garantii submetitan kaj rezignaciitan laboristaron. En tiuj kondiĉoj la sindikatoj sin vidas destinitaj al ties malapero aŭ devas adaptiĝi konduti kiel iu plia elemento de la sistemo.
Rapid-ritme plikreskiĝas la senlaboreco, la marĝeniĝo kaj la malriĉeco dum oni plifortigas la bankan kaj financan sektorojn. Iu evidenta kontraŭdiro de ĉi tiu sistemo estas tio ke la produktado plikreskiĝas kaj oni produktadas pli per malpli da laboristoj, sed tio okazigas ke kune kun la sekva senlaboreco kreskiĝas ankaŭ la malsato kaj la marĝeniĝo. Oni produktadas pli sed ne eblas subteni la antaŭan vivnivelon, nek la sociajn konkeraĵojn de pasinta tempo, nek la ekonomiajn rajtojn kiuj alportadis garantiojn al la civitanoj. Resume: la produktado kreskiĝas kaj tamen la personoj vivadas malpli bone, esceptante iun malgrandan sektoron de bonhavaj sociklasoj, kun alta konsum-nivelo, kies pozicio senĉese pliboniĝas.
La tutmondiĝo efikas ankaŭ sur la terenojn de la kulturo kaj la informado. Per la granda povo de la propagand-rimedoj, la mastroj de la sistemo kaj ties grandaj beneficuloj disvolvigas iun politikon pri instruado kaj informado destinita pravigi la ekspluatadon kaj la marĝenigadon en la mensoj de la ekspluatitoj kaj marĝenitoj; destinita konviki la viktimojn de la ekspluatado ke krome oni pravas prirabante ilin.
Estas neimagebla ke tia situacio povus plu subteniĝi dum multe da tempo. Ĝi pludaŭros ĝuste ĝis kiam la popoloj komprenos ke interesas al ili meti finon al ĝi, ke estas necesa al ili meti finon al ĝi, kaj krome ke eblas al ili meti finon al ĝi. La tutmondiĝo kaj ties sekvoj ne konstituas ian nerenversigeblan realaĵon; ĝi estas iu inkubo el kiu ni povas vekiĝi. La Historio ne alvenis al ĝia finiĝo, kaj la estonteco estas ne-skribita ankoraŭ.
La persistado de la nun reganta sistemo signifus iun katastrofon por la homaro; signifus la finon de la propra sistemo ĉar ĝi nutriĝas el la propra bazo sur kiu ĝi sin apogas, detruante ĝin. Tio signifus ankaŭ nerenversigeblan degradiĝon de la natura medio. La kapitalismo bezonas ke oni savu ĝin el si mem, de la damaĝo kiun ĝi kapablas okazigi al si mem kaj al la tuta homaro. Ekde la propraj gvidmedioj de la sistemo oni proponas iniciatojn por limigi la liberecon de kapital-fluado. La ekspluatantoj ne povas plu daŭre ekspluati kiel ĝis nun, kaj la ekspluatatoj ne volas daŭre esti ekspluatataj kiel ĝis nun. La granda migrad-movado de loĝantaro nun ekzistanta grandskale estas simptomo de tiu malekvilibro. La religia kaj kultura integrismo kiu alprenas la formon de interfrontiĝo inter civilizacioj estas alia simptomo. Samkiel estas tio ankaŭ la disturboj kaj sociaj konvulsioj okazantaj en la periferio de la sistemo, periferio kiu en la nunaj cirkonstancoj povas lokiĝi eĉ en la grandaj urboj de la alte industriigita mondo, kiel okazis kun la disturboj de Parizo fine de la jaro 2005.