La 20a de aprilo-2006 okazis en Fakultato pri Filologio de la Universitato de Oviedo iu akademia akto kiu
tre rilatas al nia Esperanta afero. Profesoro Antonio Valen prelegis pri la traduk-verkado de Fernando de Diego ĝenerale, kaj ĉefe pri
ties tradukado de la Kiĥoto al Esperanto.
Prezentis la preleganton doktorino María José Álvarez Faedo, el tiu Universitato de Oviedo, dirante ke Antonio Valen estas lingvisto kiu
instruas pri la hispana kaj la franca lingvoj, kaj estas ankaŭ tre konata kiel recenzisto kaj vortaristo, kaj ke, kiel poeto, li gajnis unuan premion en grava belarta
konkurso.
Tre interesa rezultis la konferenco de Valen, kiu priskribis la vivon kaj dumvivan laboradon de Fernando de Diego, forpasinta antaŭ kelkaj monatoj,
kaj eksplikis ties kriteriojn kaj la metodojn de tradukado, inter kies verkado, la tradukaĵo de la Kiĥoto estas nur unu inter
multaj aliaj. Al tiu temo ni estis dediĉintaj artikolon en la 80a numero de nia revuo HELECO, publikigita en ĉi tiu nia ret-paĝo;
por vidi ĝin musklaku ĉi tie. Inter la publiko, krom geesperantistoj de la Asturia regiono estis ankaŭ profesoroj kaj gestudentoj de la Universitato
kiuj interesiĝis pri la prelega temo kaj intervenis poste en la sekva debato.
Poste oni efektivigis la transdonadon de la ekzemplero de la Kiĥoto en Esperanto, donita de la Fundacio de Esperanto, kaj ekzempleron de la
verko ASTURA BUKEDO, donita de Astura Esperanto Asocio, al Isabel Suárez Melgar, direktorino de la biblioteko pri humanismaj studoj de tiu Universitato de
Oviedo. La foto-raporto de Santiago Mulas, Prezidanto de Astura Esperanto Asocio, montras bildojn de diversaj momentoj de ĉi tiu
akto, kiujn oni povas grandigi musklakante sur ili.
Foto-raporto de Santiago Mulas. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.