Pasintjare oni festis en nia lando la 400-jaran Jubileon de la unua eldono de la Kiĥoto. La hispana Esperantista Movado kontribuis diversmaniere al tiu festado. La 80a numero de nia revuo HELECO, kiun oni povas vidi en ĉi tiu paĝo, amplekse raportis pri la aktoj organizitaj de Hispana Esperanto Federacio, kiel la propra 64a Hispana Kongreso de Esperanto kiu okazis pasintan someron en Alcalá de Henares.
La celebrado pri la ĉefverko de Cervantes havas specialan signifon por la Esperantista Movado de nia lando tial ke ekzistas ankaŭ esperantlingva versio de la Kiĥoto. La Fundacio de Esperanto aranĝis sian celebradon de la 400a Jubileo de la Kiĥoto ĝuste en rilato kun la esperantlingva versio de tiu verko, laŭ la traduko de Fernando de Diego, kiu forpasis pasintjare malmultajn tagojn antaŭ la Hispana E. Kongreso en kiu, laŭplanite, oni devus omaĝi al li pro tiu traduko.
Tiu celebrado fare de La Fundacio de Esperanto konsistis en la transdonado de ekzempleroj de la Kiĥoto en Esperanto al Bibliotekoj, Universitatoj kaj aliaj prikulturaj institucioj. Tiu agado speciale kuncentriĝis en la jaro 2005, jaro de la Jubileo, sed kvankam iom malfrue rilate al tiu jubilea tempo-periodo, ankaŭ dum la unuaj monatoj de la nuna jaro, 2006, oni efektivigas iujn el tiuj aktoj.
Konkrete, nia Astura Esperanto Asocio, kunlabore kun la Fundacio de Esperanto, el kiu ricevis plurajn ekzemplerojn de tiu libro tiucele, procedis, la vendredon, 3an de marto, al la transdonado de la unua el ili al la Universitato de Oviedo. La fotografaĵo en ĉi paĝo montras tiun akton. Profesoro Carlos Enrique Carleos Artime (maldekstre en la foto), el la estraro de Astura Esperanto Asocio, kaj doktorino María José Álvarez Faedo (apud li en la foto), ambaŭ gvidantoj de la Kurso de Esperanto kiu komenciĝis, la saman tagon, en tiu Universitato de Oviedo, transdonis la libron de la Kiĥoto en Esperanto al la Vicrektorino de la Universitato, Margarita Fuente Noriega, kaj al la Direktoro de la Biblioteko de la Universitato, Ramón Rodríguez Álvarez. La prezentado de la akto estis farita de Luis Valdés Pelaez (dekstre en la foto), Direktoro de la Katedro Jovellanos de Universitata Disvastigado, institucio en kiu estas enkadrigata nia Asocio de Esperanto. María José kaj Carlos Enrique esprimis la kialojn de tiu donaco: krom la celebrado de la 400-jara datreveno de la Kiĥoto, diskonigi ankaŭ la gravan esperantan tradukon de Fernando de Diego, eksplikante ankaŭ tion ke la sama Fernando de Diego kunlaboris ankaŭ en la tradukado de la verko "Astura Bukedo" eldonita, en la jaro 1987, fare de nia E-Asocio (vidu la paĝon).
S-ino Fuente diris ke ŝi surpriziĝis kiam ŝi eksciis pri la ekzistado de Esperanto-grupo en Asturio. Ŝi estis pensinta ke Esperanto estas morta lingvo, Ŝi tre interesiĝis pri la nuna kurso de Esperanto en la Universitato, kaj deziris al ni grandan sukceson.
S-ro Rodriguez antaŭinformiĝis pri la traduko de Don Kiĥoto en Esperanton, kaj sciigis ke nur du Universitatoj hispanaj posedas ekzemplerojn (la de Zaragozo kaj alia, sed li ne memoris kiun tiam). Li dankis, ĉar de nun Oviedo estos la tria. Li diris, ke lin mem ne interesas Esperanto, sed ke li emociiĝis pensante pri Ateneo Obrero kaj pri disvastigado de kulturo al la popolo, kie Esperanto havis gravan rolon.
Ĉiuj ili afable dankis la Fundacion de Esperanto kaj nian Esperanto-Asocion pro la donacado de tiu libro.
La libro estas ilustrita per grafikaĵoj de Gustavo Doré al kies kolekto apartenas la bildoj sube aperigitaj.