ĈU NUR-KLAVARA REDAKTILO?


Diversas la aparatoj per kiuj uzulo povas komuniki al komputilo (mikrofonoj, ludstangoj...) sed nur du estas troveblaj preskaŭ ĉie ajn: klavaro kaj muso. Dum multaj jaroj komputiloj nur havis klavarojn, sed muso akompanis la disvastiĝon kaj populariĝon de komputiloj. L' ekrano de la komputilo prezentas elektaĵojn al uzulo kaj, per musklako, tiu uzulo povas facile elekti.

Klavaro kontraŭ muso

Plejofte, per klavaro oni povas atingi la samajn rezultojn kiel per muso, sed por kelkaj aplikoj tio estas malkomforta: por manipuli fotojn, por desegni afiŝojn... eĉ por navigi tra la nuna interreto (kvankam navigiloj kiel Conkeror faciligas la taskon, multaj retpaĝoj devigas uzi muson pro maltaŭga dizajno). Tamen, por tasko kiel redakti tekstojn, estas diskuteble ĉu muso plikomfortigas aŭ male. Per muso oni povas movi la kursoron kien dezirate; elekti pecon de teksto por enpoŝigi/tondi, kopii, elpoŝigi/alglui; elekti agon de menuo; kaj tiel plu.

Bildo pri Conkeror, montranta kiel ĝi asignas numerojn al ĉiu ligilo por ke la uzulo povu uzi la klavaron por "klaki" ilin.


Tamen, multaj uzuloj kiuj ofte redaktas per komputilo, kutimiĝas lerni la klavakordojn kiuj respondas al la plej uzataj musklakoj. Ekzemple: por iri al la komenco de linio, ili premas la klavon "Komenco" anstataŭ musklaki ĉe la linikomenco; por enpoŝigi tekston, ili premas Ktrl+X; por elpoŝigi, Ktrl+V; kaj tiel plu. Estas multe pli rapide premi klavon aŭ klavakordon, ol preni muson kaj musklaki.

Proksimaj klavoj sufiĉas

Tiun saman ideon oni povas trejni kelke pli. Se oni longe tajpas, eĉ levi la manon por premi la klavon "Komenco" estas malkomforte. Se oni kutimiĝas uzi akordon kiel Ktrl+A por la sama efiko, movi la manon al "Komenco" ja estiĝas teda ago. Tiujn akordojn atingeblajn per la ĉefa sekcio de la klavaro mi nomos "ĉefakordoj".
Modernaj redaktiloj ne havas kompletan ĉefakordaron; multaj klasikaj (aŭ klasikecaj) redaktiloj jes. Inter tiuj elstaras Joe, Vim kaj Emakso (Emacs).

Bildo pri redaktilo Joe. Sur la supra parto videblas klavakordoj, kie ^ signifas premi Ktrl-klavon; tiel ^B estas Ktrl-B kaj utilas por movi la kursoron maldekstren.


Joe estas la plej normalaj, se oni rajtas nomi normala programon kiu funkcias nur sur terminala fenestro. Joe rekomendindas por ĉiu uzulo venanta de kutimaj IDE (integritaj disvolvi-medioj) kaj volanta provi redakti ĉiom sen muso. Problemo estas ke, se iu kutimiĝas al Joe, eble poste tiu malemos lerni refoje tutan novan akordaron, por VimEmakso, tiel perdante iliajn avantaĝojn.

Emblemo de la redaktilo Vim.


Vim havas ĉiom specialan manieron redaktigi la uzulon. Tamen, mi konsideras ke Emakso plenumas ĉion kion Vim kapablas. Do mi rigardos proksime nur Emakson, kaj diros pri Vim nur ke ĝia aŭtoro kunlaboras kun bonfara asocio nederlanda, kiu zorgas pri malriĉaj infanoj en Ugando. Bonvolu viziti la retpaĝon de Vim por plia informo (http://www.vim.org/sponsor).

Emblemo de la Internacia Fondaĵo por Zorgi Infanojn. Mono al Vim destinatas al ĝi, kiu operacias en Ugando.


Emakso. La ĉiopova redaktilo. Ĉu dum redaktado vi bezonas kalkulilon? Ĉu kalendaron? Ĉu psikiatron? Emakso havas po unu, almenaŭ. Iuj konsideras ke ĝi estas kompleta operaciumo. Sed mi parolu nur pri ĝi kiel komforta redaktilo.

Bildo kiu montras Emaksan kalendaron


En Emaksa lingvaĵo oni indikas per C-X la agon premi Ktrl+X, kaj per M-X la agon premi Alt+X (aŭ Esk kaj poste X). Ankaŭ C-M-X estas Ktrl+Alt+X (aŭ Esc kaj poste Ktrl+X). Jen kutimaj klavkombinoj:

C-A Al linikomenco.
C-E Al linifino.
C-N Al suba linio.
C-P Al supera linio.
C-F Antaŭen (dekstren) unu signon.
C-B Posten (maldekstren) unu signon.
M-F Antaŭen unu vorton.
M-B Posten unu vorton.
C-M-F Antaŭen unu kod-esprimon.
C-M-B Posten unu kod-esprimon.
M-Q Aranĝi paragrafon.
C-K Forigi linion.
C-D Forigi signon.
M-D Forigi vorton.
C-M-D Forigi kod-esprimon.
C-s Serĉi tekston antaŭen.
C-r Serĉi tekston malantaŭen.
"VI"-a maniero

La Emaksa klavkombinaro ebligas fari ĉiun redaktan operacion al teksto, kontraŭ lerni kiel premi samtempe du aŭ tri klavojn. Multaj uzuloj kritikas tiun manieron labori, dirante ke redaktado per Emakso similas "ludi pianon". Des pli gravas tio, ĉar la kutimaj klavararanĝoj estas dizajnitaj por "oficeca" redaktado, ne por "programada" (rigardu la apudan artikolon "Ĉu optimuma klavaro?").
Radikale malsaman solvon, nomatan "modusa redaktado", adoptis jam antaŭ multaj jaroj la redaktilo VI. Nuntempe la redaktilo Vim estas la ĉefa defendanto de tia maniero, sed ankaŭ Emakso subtenas la modusan redaktadon per la sistemo Viper, tre kompleta kaj efika.
En modusa redaktado, la efiko de premi iun klavon dependas de la nuna moduso (reĝimo, funkcimaniero). Por simpliki la klarigon, mi diru ke ekzistas du modusoj: enmeta kaj komanda. Dum enmeta moduso, premi ekzemple la klavon "x" simple enmetas ikson en la tekston. Dum komanda moduso, premi "x" kaŭzas forigi la signon sub la kursoro. Oni ŝanĝas de enmeta al komanda moduso per premi la klavon Esk. Oni ŝanĝas de komanda al enmeta moduso per diversaj klavoj:

* "i" ŝanĝas al enmeta moduso kaj lokas la kursoron antaŭ la signon.
* "a" same, sed post la signon.
* "o" same, sed enmetas novan linion post (sub) la nunan.
* "I" same, sed lokas la kursoron antaŭ la unuan ne blankan signon de la linio.
* "A" same, sed lokas la kursoron post la lastan signon de la linio.
* "O" same, sen enmetas novan linion antaŭ (super) la nunan.

Por kompari kun Emakseca sistemo, jen la VIaj klavkombinoj en komanda moduso por kutimaj agoj:

0 Al linikomenco.
$ Al linifino.
j Al suba linio.
k Al supera linio.
l Antaŭen (dekstren) unu signon.
h Posten (maldekstren) unu signon.
w Antaŭen unu vorton.
b Posten unu vorton.
dd Forigi linion.
x Forigi signon.
dw Forigi vorton.
/ Serĉi tekston antaŭen.
? Serĉi tekston malantaŭen.
ĈU OPTIMUMA KLAVARO?

En latinalfabetaj klavaroj por komputiloj, plej disvastigita aranĝo de klavoj sekvas iel tradician formon, konatan kiel QWERTY. Konkrete, por Hispanujo, plej multaj klavaroj havas la aranĝon kun la jena ĉefa sekcio:

Esk F1 F2 F3 F4 F5 F6 F7 F8 F9 F10 F11 F12
ao 1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 ' !? Malantaŭen
Tabo q w e r t y u i p ` + Enigklavo
Usklo-ŝanĝilo a s d f g h j k l n~ ' c,
Majusklilo >< z x c v b n m , . - Majusklilo
Kontrolo Win Alt Spaco AltGr Win Menu Kontrolo

Tia aranĝo eble bonas por skribi tekstojn en la hispana. Krom la QWERTY-klavoj, aliaj klavoj prezentas signojn kelke oftajn en hispanaj tekstoj.
Tamen, se oni uzas la klavaron por programi, aŭ por redakti tekston uzante marko-lingvon kiel Teĥon aŭ HTML, oftegajn signojn oni devas tajpi per fremdaj akordoj kiel AltGr+ao aŭ AltGr+3 aŭ AltGr+c, aŭ duoble premi senpaŝan klavon (kiel ^, kiu siavice estas Maj+`). Tial, multaj (kvankam malplimultaj) uzuloj preferas agordi sian klavaron laŭ la usona maniero, ĉar programlingvaj signoj estas elektitaj pro esti facile atingeblaj sur usona klavaro. Usona QWERTY klavaro estas tiel:

Esk F1 F2 F3 F4 F5 F6 F7 F8 F9 F10 F11 F12
` 1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 - = Malantaŭen
Tabo q w e r t y u i p [ ] Enigklavo
Usklo-ŝanĝilo a s d f g h j k l ; ' \
Majusklilo >< z x c v b n m , . / Majusklilo

Pli profunda pripensado konsiderus la aranĝon QWERTY mem. Laŭ multaj, tia aranĝo dizajnitas kiam skribmaŝinoj estis malrapidaj, tio estas, se tajpisto tajpus tro rapide, tiam klavoj implikiĝus. La aranĝo QWERTY iom malhelpas rapidan tajpadon, do ĝi malfaciligas la implikiĝon. Tamen, per la nunaj klavaroj interesas tajpi kiel eble plej rapide. Jam antaŭ multe oni dizajnis DVORAK-an klavaron, kun tia celo.

Estas pluraj versioj de la DVORAK-a; jen la plej disvastigita:


Tamen, DVORAK-a aranĝo havas similan problemon kiel la hispana, menciatan supre. La klavoj por kelkaj oftaj signoj en programlingvoj, ne estas komforte atingeblaj. Sed oni povus kombini la DVORAK-an kaj la usonan QWERTY, proksimume prenante la literajn klavojn de la unua, kaj la ne-literajn de la dua. Tiel la aranĝo estus:

Esk F1 F2 F3 F4 F5 F6 F7 F8 F9 F10 F11 F12
` 1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 - = Malantaŭen
Tabo ; , . p y f c r l [ ] Enigklavo
Usklo-ŝanĝilo a o e u i d h t n s ' \
Majusklilo >< / q j k x b w v z Majusklilo

Tiun aranĝon oni povas uzi ekzemple per instali la pakon "console-data" en Debian-a sistemo kaj elekti la klavaron "i386/dvorak/dvorak-lisp". Post malmultaj semajnoj da uzado, oni atingas rapidecon kompareblan al tiu de normala ES-QWERTY, kaj komforteblecon multe pli alta por redakti programajn fontokodojn.

verkis: Carlos Enrique Carleos Artime