55
Malmultaj historiaj eventoj vekas tiom da intereso
kiom la Franca Revolucio. La historia kaj la litera-
tura verkaro tre okupiĝis pri tiu temo, kaj ne nur
en la nuna epoko sed jam de pli frue post ĝia
okazado. Por tion konstati sufiĉas trarigardi Inter-
reton. Se pere de iu el la serĉiloj de la reto oni
konsultas Revolución Francesa librosLi-
vres Révolution française French Revolu-
tion books Libri Rivoluzione francese
Revolution Französisch Bücher alilingve,
aperas multenombraj referencoj, recenzoj, rapor-
toj, anoncoj… de libroj pri tiu temo en la koncer-
na lingvo laŭ la konsulto. Sed ne konsultu Fran-
ca Revolucio libroj”. Kiel esperantistoj ni devas
honti pro tio ke pri tiu temo, kaj pri multaj aliaj
aferoj, ne estas materialo en la internacia lingvo.
Se veras tiu aserto kiu diras ke tio kio ne estas en
la reto ne ekzistas, ŝajnas ke nia modesta raporto
publikigata en ĉi tiu revuo estas la plej ampleksa
teksto pri la Franca Revolucio en la Esperanta lin-
gvo. Krom ĝi, pri tiu temo en la monda reto trov-
eblas nur iuj koncizaj priskriboj en Vikipedio kaj
malmulte pli.
Do, se ni deziras aliri al la ĉefverkoj kaj historiaj
tekstoj pri la francaj eventoj inter 1789 kaj 1794
ni devas elturniĝi al alilingvaj materialoj. Kaj tion
ni faras nun; la recenzoj kaj informo kiun ni povas
provizi nun, devige estas pri materialo originale
verkitaj en ne-Esperantaj lingvoj kaj tradukitaj al
iuj aliaj lingvoj escepte Esperanto. Kompreneble,
nia trarigardo al tiu materialo devas esti tre part-
eca; ni ne povas recenzi kvin-dek mil librojn. Ni
ne certas ke tiuj verkoj kiujn ni mencias estas
la plej gravaj; cetere, kiamaniete mezuri taksi
la gravecon de la verkoj? Ni prefere referencu, do,
tiujn librojn kiuj utilis al ni por la elaborado de nia
esperantlingva teksto pri la Franca Revolucio.
Unu el la tekstoj uzitaj de ni estis verkita de la
franca historiisto Jean-Pierre Bois kaj eldonita en
la jaro 1999. se ne ampleksa, tiu teksto bone
informas pri la ĉefaj okazintaĵoj de la Revolucio
kaj la disvolviĝo de la procezo.
Se profesoro Bois kombinas sian historiistan inte-
reson pri la Franca Revolucio kun aliaj historiaj
temoj, Jean-Clément Martin, male, havas special-
istan dediĉon al la temo de tiu revolucio kaj apar-
tan atenton al ties parto kiu rilatas kun la ribelo de
la Vendée kaj ĉi ties perforta sufokado. Krome li
intervenis/as en akademiecajn polemikojn kun
aliaj historiistoj pri la interpretado de diversaj as-
pektoj kaj faktoj de la Revolucio.
Simila estas la kazo de Albert Soboul. Ankaŭ ĉi
tiu dediĉis sian tutan prihistorian intereson al la
Franca Revolucio, kaj pri ĝi li verkis preskaŭ du-
dekon da libroj, el kiuj estis iuj tradukitaj al aliaj
lingvoj, inter ili la hispana. Kaj ankaŭ li poziciiĝis
en interpretado de la Revolucio fronte al malsamaj
historiistaj pozicioj. Konkrete, li rifuzis la tezon
de tiuj historiistoj kiuj emas malgrandigi la grav-
econ de la la Franca Revolucio enkadrigante ĝin
en pli ampleksa procezo, kiun ili nomas “Atlanti-
kaj Revolucioj” enfazante la Amerikan (Usonan)
Revolucion de la Sendependa Milito de tiu lando.
Ne estas nia intenco poziciiĝi en tiutipaj diskut-
adoj. La tezoj pri tiaj temoj neniam estas tute ve-
raj kaj ankaŭ ne tute malveraj. La historiaj proce-
zoj kiel la revolucioj estas komplikaj etapoj kies
komenciĝo kaj finiĝo estas malfacile kaj nur kon-
vencie fikseblaj.
Alia libro kiu altiris nian atenton estas tiu verkita
de Michel Vovelle kaj titolita Enkonduko al la
historio de la franca Revolucio” publikigita en la
jaro 2000. Vovelle estas historiisto specialigita pri
la 17-a kaj 18-a jarcentoj, ĉefe pri la granda revo-
Legante pri
la Franca
Revolucio
56
lucio; plejparto el liaj verkoj rilatas el tiu temo.
Spite al lia proksimeco al la historia materiismo
de marksisma inspiro, lia verkaro de la du lastaj
jardekoj kontribuas rehabiliti la historian rolon de
la individua protagonisto kiu ĝis tiam estis sub-
taksita pro la atento kiun oni adresis al la ekono-
miaj kaj sociaj strukturoj.
Menciinda estas ankla verkaro de Jean Jaurès
(1859-1914). Li estis socialista politikisto kaj fon-
dis la ĵurnalon L’Humanité en 1904. Oni murdis
lin tri tagojn post la komenciĝo de la Unua Mond-
milito tial ke li, kiel sincera pacifisto, sin oponis
kiel franca parlamentano, al la interveno de sia
lando en la tiam komenciĝanta konflikto. Modera
socialisto komence, li fariĝis pli radikala ekde
1892 subinflue de la tiamaj eventoj de la klas-
batalo (striko de Carmaux). Lia verkaro estis di-
verstema. Pri la afero kiun ni pritraktas nun, li
publikigis en 1901 libron titolitan Socialista his-
torio de la Franca Revolucio”,
tradukita al deko da lingvoj.
Inter la abunda bibliografio pri la
Franca Revolucio, estas libroj kiuj
specife atentas pri konkretaj eta-
poj de la revolucia procezo. Pri la
origino de la Revolucio verkis Je-
an Paul Bertaud, Pierre Goubert,
Robert Mandrou, Daniel Mornet,
Regine Robin kaj la jam menciita
Albert Soboul. Pri la epoko de la
Teroro atentis Marc Bouloiseau,
Richard Cobb, Robert Roswell
Palmer, Paolo Viola kaj ankaŭ So-
boul. Pri la Termidora reakcio kaj
la Direktoraro temis Claude Ma-
zauriz, Albert Meynier, Isser Wo-
loch… Pri tiu etapo ni volas spe-
ciale mencii la libron La Konspiro de la Egal-
uloj de la ruso Ilya Ehrenburg. Centrita en la
persono kaj la vivo de Gracchus Babeuf tiu verko
ne estas, strikte, historio aŭ biografio, sed romano,
tio estas, historia romano surbaze de la konata in-
formo de la “tribuno de la popolo” kiel Babeuf
difinis sin mem.
Alia tipo de libroj pri la Revolucio temas ne pri
difinitaj etapoj sed pri konkretaj aspektoj: sociaj,
politikaj… Tia estas la kazo de aŭtoroj kiel Jac-
ques Godechot, Gaston Martin, G. Lefebvre, Ge-
orge Rudé kaj la jam menciita Richard Cobb. Pri
la klasbatalo okazanta kadre de la revolucia proce-
zo okupiĝis Paul Bois, Florence Gauthier, Geor-
ges Lefebvre, Albert Mathiez, Evgenij Viktoro-
vic Tarle kaj A. Soboul.
Aliaj temoj, en rilato kun la Revolucio, specife
traktitaj en apartaj verkoj, estis la antaŭrevolucia
situacio kaj ĉi ties kaŭzoj, la ekstera politiko, la
armeo, la kontraŭ-revolucio, la religio, la revolu-
ciaj ideoj, la ribelo de la Vendée, la rilato de la
framasonaro kun la Revolucio
Kiel dirite, jam estis historioj pri la Franca Revo-
lucio frue, en la 19-a jarcento, plurajn jardekojn
post la finiĝo de la Napoleona Imperio. Unu kla-
sikaĵo el tiutipa verkaro estas tiu de Alexis de
Tocqueville (1805-1859). Krom aliaj tekstoj pri
aliaj aferoj, pri la Franca Revolucio li verkis tiun
titolitan La Malnova Reĝimo kaj la Revolucio
publikigita en 1856. Male ol plejparto en la
nuntempa historia literaturo pri la revolucio en lia
lando, la teniĝo de Tocqueville pritaksas
malfavore la revolucian procezon. Tio estas kom-
prenebla konsiderante lian familian devenon. Li
naskiĝis en 1805, en la komenca etapo de la Na-
poleona Imperio, en la sino de aristokrata ultra-
monarkisma familio kiu estis perdinta kelkajn
membrojn en la etapo de la Teroro
de la Revolucio; fakte, la falo de
Robespiero, en 1794, liberigis
liajn gepatrojn el la gilotino. Kro-
me li estis edukita en la kontraŭ-
revolucia etoso de la epoko de la
Borbona Restaŭrado. Konsideran-
te ĉi ĉion, notindas ke Alexis de
Tocqueville, tamen, alprenis kaj
akceptis iujn valorojn de la Revo-
lucio. Konkrete, li konsideris ke la
avanco al situacio de egaleco inter
la homoj estis nehaltigebla kaj
aprobis tiun procezon. Do estis en
li tiu kontraŭdiro ke, estante sub-
jektive kontraŭa al iuj aspektoj de
la Revolucio, tamen lia menso es-
tis kaptita de revoluciaj valoroj
kiaj la libereco, la egaleco kaj la frateco. Do, oni
povas diri ke li samtempe estis konservema kaj
revolucia. Tia kontraŭdira eco de lia karaktero
montriĝas en la fakto ke li, sin oponis al la Re-
volucio de 1848 kiu detronigis la reĝon Ludoviko-
Filipon kaj establis la Respublikon, kaj poste sin
oponis ankaŭ al la puĉo de Ludoviko Napoleono
kiu abolis la Respublikon por starigi la Duan Im-
perion. Dum la Respubliko li estis rolinta kiel
ministro. Ĉiukaze, lia verko pri la Franca Revolu-
cio estas tre utila materialo por la studemuloj de
tiu historia evento.
Simila estas la kazo de Hippolyte Taine (1828-
1893), profesoro de retoriko kaj historio. Lia verk-
aro okupiĝas pri filozofiaj kaj historia temoj. Por
la temo kiun ni pritraktas nun estas interesaj jenaj
tekstoj liaj: “Un séjour en France de 1792 à
1795kaj la ses-voluma verko: Les origines de
57
la France contemporaine”. Ĉi lasta estas ia seve-
ra pritakso de la kaŭzoj kiuj provokis la dekaden-
con de la franca socio ekde la revolucio de 1789,
kiuj, laŭ li, evidentiĝis en la malvenko kiun Fran-
cio suferis antaŭ Prusio en 1870. Liaj prikonside-
roj pri ĉi tiu afero pli ŝajnas filozofia argumentado
ol historia esplorado. Cetere, ankaŭ tiu verkaro es-
tas interesa materialo kaj ne mankas en ĝi pozitiva
influo de la Franca Revolucio kaj de la ideoj kiuj
generis ĝin. Spit al ĉiuj fuŝaĵoj de la revolucia
procezo, la Revolucio, tamen, ne okazis vane.
La nuntempa historiografio estas pli objektiva en
la pritakso de la revoluciaj eventoj. Krome la nun-
tempaj historiistoj laboras laŭ la kriterioj de la t. n.
historia materiismo, t. e. esplorante la homan so-
cion sen aprioraj konceptoj, surbaze de la reale
ekzistantaj individuoj kaj la interrilatoj kiujn oni
establas inter ili. Tiu marksisma
metodo kontraŭas la tezon kiu
prezentas la kapitalismon kiel sta-
tikan sistemon rezulton de la
natura evoluado de la homa est-
aĵo. La histori-materiisma esplor-
ado montras la historian, do trans-
iran, karakteron de la disvolviĝo
de la homaro. Tia maniero kon-
templi la historiajn eventojn pri-
taksante la gravecon de la klasba-
talo kiel motoro de la historio es-
tas nun alprenata de preskaŭ ĉiuj
historiistoj se ili mem ne kons-
cias pri tiu fakto kaj ne difinas sin
mem kiel marksistoj.
Inter la nuntempaj historiistoj
kiuj, jes ja, estas plene konsciaj
apliki la marksisman metodon de
historia esplorado menciindas la
francon Max Gallo. Lia prihistoria
produktado estas tre ampleksa sed unu, duvoluma,
verko temas pri la Franca Revolucio kvankam
kromaj aliaj albordas la temon de la klasbatalo,
ekzemple unu el ili titoliĝas “Spartako kaj la
ribelo de la sklavoj”. Ĉi tiu, samkiel aliaj verkoj
de la sama aŭtoro, estas historia romano aŭ novelo
sur historia fono. La du volumoj de la libro pri la
Franca Revolucio titoliĝas La peuple et le Roy
kaj Aux armes, citoyens!”. Interesaj kaj leg-
rekomendindaj.
Inter la libroj kiuj ni menciis estas kelkaj kiuj es-
tas romanoj sur la fono de la revolucia epoko. Al
ili oni devus aldoni Historio de du urboj”, de
Charles Dickens, kaj kelkaj romanoj de Honoré de
Balzac. Ioman atenton meritas ankaŭ la teatro de
la Revolucio, t. e. teatraj verkoj pri la temo kaj/aŭ
personoj en rilato kun la revoluciaj okazintaĵoj.
Tiurilate oni devas mencii unue la teatron kiu jam
estis ludita dum la revolucia epoko mem, subven-
ciita kaj organizita de la revoluciaj aŭtoritatoj de
la momento por stimuli la apogon de la loĝantaro
al la revolucia procezo. En 1807 iu dekreto de Na-
poleono limigis la nombron da teatrejoj kaj metis
ilin sub la kontrolo de iu oficiala institucio. Poste,
dum la 19-a kaj la 20-a jarcentoj ne mankis te-
atraĵoj kiuj pritraktis la Revolucion de historia
vidpunkto. En tiutipaj teatraj verkoj la figuroj de
Robespiero kaj Dantono estas tre rutina temo.
Krom la bibliografio pri la Revolucio: historio,
romanoj, teatraĵoj… ni povas ankaŭ iome trarigar-
di la filmografion pri la Franca Revolucio. Ver-
dire, pri ĉi tiu temo ne estas multaj filmoj, male
ol, ekzemple, pri la vivo kaj Imperio de Napo-
leono. Aparta kazo estas la dosier-filmoj doku-
mentaj filmoj, ĝenerale pertelevi-
daj. El ĉi tiuj la materialo estas pli
abunda, ĉefe tiu dissendita per la
fama televida programo “Kanalo
de Historio”. La kvalito de tiuj fil-
metoj estas tre diversa, iuj estas
bonaj kaj objektivaj, aliaj apenaŭ
meritas atenton. Estas iuj sufiĉe
aprobindaj pri la afero de la morto
de Marat.
Pri la vivo de la reĝino Maria An-
tonieta aperis en la lastaj jaroj du
tre filmoj sufiĉe kvalitaj en kio
rilatas al la prezentado de la etoso,
vestaro k. s. de la epoko, sed sen
profundigo en la problemaro kaj
socia situacio de la Malnova Reĝi-
mo kaj la revolucia etapo. Menci-
indas ke pri tiu reĝino oni faris
unu filmon jam en la jaro 1938
sub la reĝisorado de Woodbridge
Strong Van Dyke. Plian meriton, laŭ nia opinio,
havas la filmo Danton direktita de Andrzej
Wajda en 1982. La persono de Danton estas en-
karnigita en la filmo fare de la fama kin-aktoro
Gérard Depardieu. La filmo priskribas la lastajn
tagojn de Georges Jacques Danton, lia procezo kaj
ekzekutado per la gilotino laŭordone de la aŭto-
ritatema kaj dogmema Robespiero en septembro
de 1793. Pri la sama temo de la morto de Danton
jam ekzistis kelkaj aliaj filmoj, ĉiuj bazitaj sur la
kvar-akta teatra dramo titolita Dantons Tod
(La morto de Danton) verkita de la germano Ge-
org Büchner en 1835. Unu el tiuj filmaj versioj de
la teatraĵo estis filmita en Hispanio en 1972. La
direktoro estis Alberto González Vergel kaj la
persono de Danton estis enkarnigita de la kin-
aktoro Javier Loyola.