Jérome Pétion (1756-1794)
Advokato ekde 1778, membro de la
Ĝ
eneralaj Statoj en 1789, li iĝis unu el
jakobenaj lideroj en la Konstitucia
Asembleo. Post la fuĝo de la reĝa fa-
milio en 1791 li estis unu el la deput-
itoj kiuj rekondukis la fuĝintojn al Pa-
rizo. Urbestro de Parizo post Bailly, li
ne kapablis eviti la kontraŭreĝan ag-
adon de 1792. Deputito de la Konven-
cio, li prezidis ĝin ekde septembro de
1792. Aliancano de la ĝirondistoj, li
kontraŭis Robespieron kaj estis forpel-
ita el la Konvencio en junio de 1793.
Li intencis ribeligi Normandion kon-
traŭ la Konvencio sed fiaskis. Fuĝ-
into kaj persekutita, li sin pendumis en
la arbaro de Catolé en junio de 1794
Maximilien de Robespierre
(1758-1794)
Advokato. Lin influis la ideoj de la filozofoj
de la 18-a jarcento. Membro de la Jakobena
Klubo, li favoris kompletan demokration, sed
unue subtenis la konstitucian monarĥion. Li
partoprenis en la verkado de la
Deklaracio
de la Homaj kaj la Civitanaj Rajtoj
kaj la
konstitucio de 1791. En 1792 li iĝis respu-
blikano, kaj partoprenis en la Pariza Komun-
umo. En julio 1793 li eniris en la Komitato
de Publika Savo, kaj laŭ sia propra esprimo,
starigis demokration bazitan sur virto kaj te-
roro. Li iĝas defakte kvazaŭ diktatoro, kaj
respondecis pri la mortigo de multaj perso-
noj, eĉ revoluciuloj, kaj promociis la kulton
al la “Supera Ento”. Li kreis tiom da timoj
ĉirkaŭ lin, ke kelkaj homoj, ektimis esti sia-
vice gilotinotaj, kaj aranĝis komploton kon-
traŭ li. Tiel, li mem estis arestita la 27an de
julio 1794 kaj senkapigita la sekvintan tagon.
Marie-Jeanne Roland (1754-1793)
Inteligenta kaj klera ino, simpati-
anta la respublikon, ŝi aktive parto-
prenis en la revolucio, same kiel sia
edzo Jean-Marie Roland, membro
de la Konvencio kaj ministro pri
Internaj Aferoj. La problemoj de la
geparo komenciĝis kiam ŝia edzo
dediĉiĝis denunci la ekscesojn de la
radikaluloj en 1792. Ŝia domo estis
kunvenloko de la jakobenoj en ju-
nio de 1793. Dum kvin monatoj ŝi
restis arestita en diversaj prizonoj.
Fine ŝi estis gilotinita en novembro
de 1793. Ŝia edzo memmortigis sin
du tagojn poste.
Jacques Roux (1752-1794)
Pastro, li estis inter la unuaj klerikoj
kiuj akceptis la Civilan Statuson de
la Klerikaro. Li estis lidero de la
en-
ragés
, radikala grupo de la senkulot-
uloj; lia partopreno en la Revolucio
komenciĝis printempe de 1792 kiam
li, per liaj verkoj, atakis la akapar-
istojn okaze de la krizo pro la mal-
abundo de nutraĵoj. Li pledis ankaŭ
por la ekzekutado de la reĝo. Lia
agresemo kontraŭ la burĝaro altiris
al li la kondamnon far plejparto el la
Konvencio, eĉ la jakobenoj. Oni
arestis lin en septembro de 1793. La
10-an de februaro de 1794 li mem-
mortigis sin en la prizono kie li estis
pasinta la antaŭajn kvin monatojn.
Louis de Saint-Just (1716-1777)
Li partoprenis en la Revolucio jam de-
komence en Parizo sed poste li atingis la
rangon de kolonelo de la Nacia Gvardio en
Blérancourt. Radikala revoluciulo, li parto-
prenis en la revenigo de la reĝa familio al
Parizo post ĝia fuĝo. Li estis iu el la perso-
noj plej proksimaj al Robespiero. Li ne suk-
cesis esti elektita membro de la Leĝo-fara
Asembleo en 1791 sed jes ja por la Konven-
cio en 1792. Li tre pledis por la ekzekutado
de la monarko en la proceso al ĉi tiu. Ekde
la Komitato pri Publika Savo li agadis sen-
kompate kontraŭ la ĝirondistoj. Same kru-
ele li kondutis kiel komisaro en la armeo de
la Rejno kaj en la proceso al la sekvantoj
Herbert kaj Danton. Li akompanis Robes-
pieron en ĉi ties falo kaj ekzekutado.
Enmanuel-Joseph Sieyès
(1748-1836)
Kleriko kaj akademiano, li estis unu el la
teoriistoj de la konstitucioj de la Revolucio
kaj la Imperio. Li verkis gravajn eseojn pri
politikaj aferoj. En la Ĝeneralaj Statoj, est-
ante pastro, li preferis reprezenti la Trian
Staton. Ne estante brila oratoro, li havis
tamen egan influon kaj kunlaboris en la re-
daktado de la
Deklaracio de la rajtoj de la
Homo kaj la Civitano
. Li same partoprenis
en ĉiuj asembleoj kaj Konstitucioj kaj en la
Teroro. Li lerte manovris en ĉiuj politikaj
ŝanĝoj de tiu periodo. Poste li estis unu el la
membroj de la Direktoraro kaj ankaŭ tiam li
lerte manovris ebligante la promocion de
Napoleon. Post roli kiel konsulo kun Bona-
parte li ebligis la starigon de la Imperio, sed
poste retiriĝis el la politika aktivado kaj
post la Restaŭrado oni ekzilis lin al Bru-
selo. Reveninte en 1830, li mortis en 1836.