ĥioj. Kaj, ja, la politika situacio de Francio, eĉ post
la elturniĝo de Termidoro kaj la aprobo de la nova
Konstitucio, ne eltenus tian restarigon. La reĝimo de
la Direktoraro, elirinta el la krizo de 1794-1795, es-
tis febla kaj malstabila, kiel atestis la okazintaĵoj de
la du sekvintaj jaroj, sed la kolapso de la absolut-
isma reĝimo estis definitiva, kiel atestis la historio
de la du jarcentoj pasintaj de tiam.
En la novaj Asembleoj de 1795 estis 511 antikvaj
konvencianoj, inter ili 158 reĝ-mortigintoj, t. e. tiuj
kiuj voĉdonis favore al la ekzekutado de Ludoviko
la 16-a komence de 1793. Estis ankaŭ pentintaj eks-
teroristoj, kaj partoprenintoj en la faligo de Robes-
piero. La Asembleoj elektis la kvin membrojn de la
Diktektoraro. Unu el la elektitoj estis Louis-Marie
de La Révière-Lepeaux, antikva ĝirondisto kontraŭ-
into de la Teroro sed ankaŭ de la nobeloj kaj la pas-
troj; en la Direktoraro estis asignitaj al li la respond-
econ pri Publika Instruado kaj Manufakturado. Alia
direktoro estis Jean-François Reubell, deputito de la
«Montaro» en la etapo de la Konvencio; en la Di-
rektoraro li okupiĝis pri Financo kaj Justico. La tria
estis Lazare Carnot, kiu estis membro de la Komita-
to pri Publika Savo dum la Konvencio; li okupiĝis
pri Milito. Ankaŭ Louis-François Letourneur estis
membro de tiu konvencia Komitato, kaj en la Di-
rektoraro li okupiĝis pri Maraferoj. Kaj fine, Paul
Barras, diboĉulo kaj koruptema, tre ligita al la afe-
roj de la 19-a de termidoro kaj 13-a de vendemiero.
Li okupiĝis pri la respondecoj de Polico kaj Internaj
Aferoj. De tiu posteno li tre devis okupiĝi pri la ag-
ado de la Egaluloj aŭ komunistoj de Babeuf.
Kiel sciate, la kontraŭstaro de tiu grupo al la nova
Konstitucio rilatis al ĉi ties konceptado pri la privata
proprieto kaj la sociaj rajtoj de la civitanoj. Ni jam
notis ke tiu dokumento tre detale difinis la karakte-
ron de la proprieteco, la abolon de la universala
voĉdonado, la dependencon de la politikaj rajtoj de
la ekonomia situacio de la personoj, la altrudon de la
duĉambra Asembleo… al kio oni devas aldoni la
nuligon de la rajto pri insurekcio. Estis klara la
signifo de la esprimo “respubliko de proprietuloj”.
Temante pri tiuj konstitucia ŝanĝoj, Babeuf asertis:
Laŭ ĉi tiu Konstitucio, tiuj kiuj ne havas bienajn
posedaĵojn kaj tiuj kiuj ne scipovas skribi, tio estas,
la plej granda parto el la franca nacio, ne plu ĝuos
la rajton voĉdoni en la publikaj asembleoj; nur la
riĉuloj kaj la kleruloj konstituos la nacion
.
Krome li aldonis:
La revolucio ne finiĝis, ĉar la riĉuloj alpropriigas al
si ĉiujn viv-bonaĵojn kaj regadas ekskluzivisme,
dum la malriĉaj laboristoj, kiel veraj sklavoj, lang-
voras en mizero kaj gravas nenio en la ŝtato.
La liberigitoj kaj aliaj kunuloj formis la tiel nom-
atan “Socio de la Panteono”. La grupo ricevis tiun
nomon pro la loko kie ili kunvenadis. La ĵurnalo de
Babeuf fariĝis de tiam la presorgano de la organiz-
aĵo. Baldaŭ venis al ili persekutado; en februaro de
1796, la Direktoraro malpermesis la ĵurnalon, fermis
la lokon de la kunvenoj kaj ordonis malfondi la so-
cieton. Akompanis ĉiujn-ĉi dispoziciojn ia laŭsiste-
ma kampanjo de senkreditigo de la panteistoj argu-
mentante ke ili estis submaskaj monarkistoj kiuj pere
de esktremismaj sloganoj reale agadis por senkredit-
igi la Respublikon kaj ebenigi la vojon al absolut-
isma restarigo. Devigitaj labori kaŝite, en aprilo de
1796, la grupo de Babeuf kreis la Sekretan Komita-
ton kiu fariĝis fama sub la nomo de «Sekreta Di-
rektoraro». Ĝia celo estis prepari insurekcian agadon
kiu kondukus al la konkero de la politika povo. Ĝiaj
membroj estis: Babeuf, Robert François Debon, Phi-
lippe Buonarroti, Felix Lepeletier kaj Sylvan Ma-
réchal. La Sekreta Direktoraro intensege laboradis
cele altiri alligatecon por la kaŭzo de la Egaluloj. Iuj
alte taksis la gravecon de la propagando kaj agitado
ĉefe konsiderante ke ili estis tre malgranda kolektivo
por organizi insurekcian amasmovadon. Preskaŭ ĉiu-
tage ili surgluadis afiŝojn kaj dissendadis flugfoliojn
per kiuj ili kritikadis la situacion kaj eksplikadis en
kio konsistis la doktrino de la egaleco. Tial ke la
subpremado entreprenita de la Direktoraro malebl-
igis la publikajn kunvenojn, ili organizadis kunsi-
dojn de malgrandaj grupoj en la loĝejoj kaj aliaj pri-
vataj lokoj. Ĉiuj membroj de la originala kerno havis
la taskon agitadi ene de diversaj sektoroj, inter ili la
armeo kaj la polico. En la Manifesto de la Egaluloj
aperas frazoj kiel ĉi-jenaj:
Leĝo-farantoj, regantoj, riĉaj proprietuloj, aŭskultu!
(…) Ni postulas ekde nun vivi kaj morti egalaj, same
kiel ni naskiĝis egalaj. Ni postulas realan egalecon
aŭ morton; tion ni volas… En iu vera socio devas
ekzisti nek riĉuloj nek malriĉuloj
.
La teksto de tiu Manifesto estis verkita de Maréchal.
Ĝi klare montras la teoriajn konkludojn kiujn tiuj
revoluciuloj de la 18-a jarcento eltiris el la Franca
Revolucio malpli ol dek jarojn post ĝia komenciĝo.
La Manifesto asertis ke la franca popolo estis vivinta
dum dek-kvin jarcentoj en sklaveco:
De nememoreblaj tempoj oni hipokrite ripetadis ke
la homoj estas egalaj; de nememoreblaj tempoj la
plej malnobliga kaj la plej monstra malegaleco sen-
ĉese subpremadas la homan specon (…) la egaleco
estis nenio alia ol iu bela kaj sterila jura fikcio.
Sed unuafoje, daŭre asertis la Manifesto, multaj ko-
mencas nun decide formuli meti finon al tiu stato de
la afero. Kaj tiel kiel la popolo estis forbalainta re-
ĝojn kaj la pastrojn, same faros pri la novaj tiranoj
de la proprieto kaj la riĉeco. Kontraste al la formul-
ado de la rabiuloj (enragés) de 1793, la Manifesto
de la Egaluloj ne atribuas la radikon de la problemoj
al la troigo de ia laŭleĝa uzado de la privata propr-
aĵo; ankaŭ ne proponas kiel solvo la disdividon de la
posedaĵoj inter kiel eble plej alta nombro da indivi-
duoj, kiel faris la jakobenoj. Ni proponas ion pli
subliman kaj pli egalecan: la komunan bonon; la
komunecon de havaĵo. Enkadrigita en la kanonoj de