ca Respubliko. Same faris aliaj landoj de la kontraŭ-
revolucia koalicio. Aŭstrio kaj Prusio restis for de tiu
procezo, sed tamen ili ne povis pluteni la ofensivon
kontraŭ la Franca Respubliko.
En tiu 3-a jaro de la Respubliko oni ellaboris novan
Konstitucion. Ĝi estis aprobita la 22-an de aŭgusto
de 1795. Ĝia celo estis defendi la proprieton, la po-
sedaĵon de la riĉuloj. Oni nuligis, do, la jakobenan
tekston de 1793. La rajtoj de la homoj kaj la civit-
anoj, laŭ la nova konstitucia teksto, estis, same kiel
en 1791: libereco, egaleco, sekureco kaj proprieteco.
Sed evidentis ke la posed-rajto rangis pli ol la egal-
eco ĉar tiu konstitucio establis laŭ-censan voĉdon-
adon, tio estas, la rajto partopreni en la politika voĉ-
donado dependis de posedado de difinita kvanto da
bienoj aŭ rento. Laŭ tiu sistemo nur ok procento da
personoj de la franca loĝantaro rajtis voĉdoni por
elekti la deputitojn de la Asembleo. La Asembleo,
male ol la antaŭaj, estis duĉambra, laŭ la angla mo-
delo: iu konsilantaro konsistanta el 500 membroj,
aĝante almenaŭ 30 jarojn, rajtis iniciati la leĝojn, kaj
iu Senato de 250 deputitoj pli aĝaj ol 40 jaroj, kiuj
rajtis voĉdonadi. La regantaro estis iu Direktoraro
konsistanta el kvin membroj, elektitaj, far la senat-
anoj, por kvin jaroj, el iu listo proponita de Kvincen-
ta Konsilantaro, renovigante unu el la kvin ĉiujare.
La termidoranoj de la Konvencio prave timis ke la
nova balotado alportu amason da moderaj deputitoj
al la Asembleo, do ili elpensis manovron kiu provo-
kis kroman krizon. La Konvencio decidis ke du tri-
onoj el la nov-elektotoj devus aparteni al ĝia tiama
membraro. Ĉi tiu dispozicio estis aprobita far iu tut-
landa referen-dumo en kiu, tamen, estis eksterordi-
nare malgranda partopreno.
Tio ruinigis la esperon de la monarkistoj pri la ŝan-
ĝoj kiujn la Konstitucio povus alporti por ilia celo.
Ja, post la fiasko de la fremdaj fortoj de la koalicio,
la monarkistoj metis sian esperon sur la pribalota
procezo por renversi la ŝanĝojn faritajn post 1789.
Do, kiam ili vidis fermita la vojon al la politika povo
pro maĥinacio de la tiama plimulto de la Asambleo,
ili kromanfoje alkuris, kiel sola elir-vojo, al la per-
forta agado. Kaj kromanfoje estis Parizo la scenejo
de la decidaj okazaĵoj. La muscardins, kiuj tiam es-
tis nomitaj “nigraj korvoj” mobiliziĝis por efektivigi
perfortan premon sur la Konvencio. Sed dume tiu
Asembleo devis alfronti aliflankan kaj samtempan
oponon de la respublikanaj kaj popolaj fortoj mal-
kontentaj pro la derivo de la politika kaj socia situa-
cio. Kaptita inter ambaŭ fajroj, la Konvencio abĵuris
tiel de la antikvaj teroristoj kiel de la novaj monark-
istoj. En septembro okazis kelkaj tumultoj en Parizo
kaj aliaj kontraŭrevoluciaj incidentoj en Ĉartro kaj
Dreux. La 3-an de oktobro okazis ribelo de sep pari-
zaj sekcioj kontrolitaj de la monarkistaj “nigraj kor-
voj”. Por alfronti tiun situacion la Konvencio haste
formis tri batalionojn da senkulotuloj elirintaj el la
suburboj kaj la prizonoj, kiujn oni nomis “patriotoj
de la jaro 1789”, subgvide de la generalo Jean-Fran-
çois Berruyer. Sed ne sufiĉis 1.500 homoj por al-
fronti 25.000 kontraŭrevoluciajn aktivulojn. Restis
nur la armeo. Iu eksterordinara komitato, formita
kun Paul Barras kaj Philippe-Antoine Merlin de
Douai, metis sian esperon sur la 4.000 homoj de la
ĉef-generalo de la interna armeo, Jacques de Menou,
sed ĉi tiu emis intertrakti kaj konformiĝi kun la mo-
narkistoj. Barras sin direktis, do, al ĉiuj generaloj
kiuj tiam troviĝis en Parizo: Guillaume Marie-Anne
Brune, Jean-François Carteaux, Pierre Antoine Du-
pont kaj Napoléon Bonaparte. Ĉi lasta, pere de la
kanonoj de lia subulo Achille Murat, la 13-an de
vendemiero (5-a de oktobro de 1795) sufokis la
ribelon. La monarkistoj estis kanon-bombarditaj ĝis
la ŝtuparo de la preĝejo de Sankta Roĥo kie ili serĉis
rifuĝejon.
La popola movado jam estis frakasita en prerialo, la
monarkista movado ĵus estis detruita en vende-
miero: en ambaŭ kazoj, la Konvencio kaj la Respu-
bliko estis savitaj de la armeo. La generalo Vende-
miero, kiel tiam estis konata Bonaparte, estis, sen-
dube, la ĉefa beneficulo de la operacio… En tiaj cir-
konstancoj, dubindas ĉu la Konvencio transdonas al
la Direktoraro ian vere firman situacion, ĉar, se la
novaj institucioj povas fakte funkcii, la ekonomia si-
tuacio daŭre estas katastrofa. La termidoranoj havis
en la Revolucio ian vere nedezirindan kaj malbrilan
rolon: transiran taskon. Inter du nerepacigeblaj kaj
minacantaj opozicioj, kiuj respegulis la interklasajn
kontraŭdirojn de la lando, la popola radikalismo kiu
postulis pliprofundigi en la socialisman enhavon de
la Revolucio kaj la monarkistoj kiuj emis reveni al la
feŭdismo, la alvoko al la armeo, konstituis fortan
solvon por malforta reĝimo, enkondukis ian novan
danĝeron. Tamen oni devas agnoski kelkajn meri-
tojn de tiu reĝimo: ĝi sukcesis plifirmigi la naturajn
limojn de la franca teritorio. En la socia tereno oni
akcelis la vendadon de la nacia bienoj, po malgran-
daj parceloj akireblaj de la kamparanoj, pageblaj per
assignats, la elvalora paper-mono de la Revolucio.
La aĉetantoj estis ĉefe kamparanoj, ĉu etproprietuloj
aŭ burĝuloj de la urboj; la popolanoj de la vilaĝoj
kaj la kampar-laboristoj restis for de tiu merkato.
Sendube la plej rimarkinda atingo de la termidoranoj
estis en la eduk-sistemo, kvankam la baza instruado
ne restis senpaga kaj deviga kiel volis la deputitoj de
la «Montaro». La duagrada instruado estis asignita al
centraj lernejoj altkvalitaj, en kiuj, krom la klasikajn
lingvojn, oni komencis instrui ankaŭ sciencojn kaj
vivantajn lingvojn. La supera instruado estis asignita
al altlernejoj kiel la Kolegio de Francio, la Muzeo de
la Artoj, la Politektnika Lernejo kaj la Normala Su-
pera Lernejo, samkiel specialaj lernejoj kiel la Kon-
servatorio de Artoj kaj Oficoj, kaj la Lernejoj pri
Sano de Parizo, Strasburgo kaj Montpeliero. La poli-
tika etapo de la Konvencio kaj ĉi ties anstataŭo far la
novaj institucioj okazis la 26-an de oktobro de 1795.