38
La printempo de la jaro 1794 (dua jaro de la Respu-
blika erao) estis la plej ĥaosa kaj freneza de la Fran-
ca Revolucio. Fakte, estis tiam kiam komenciĝis la
involucio regreso de la revolucia procezo, ki-
am estiĝis la kondiĉoj por ke tiu regreso okazu post
ne multe da tempo. Ĉar eĉ la frenezaj disvolviĝoj ha-
vas ian internan logikon, ni penos ekspliki kiel oni
alvenis al la nekomprenebla situacio en kiun falis la
revolucia procezo, kaj ni vidos ke, reale, la rezultinta
situacio ne tiel estas nekomprenebla, sed rekta kaj
logika sekvo de la antaŭaĵoj kiujn ni studis per la an-
taŭaj ĉapitroj.
Lenino esprimas, per lia mallonga teksto pri La du-
aleca povo (redaktita tuj post la rusa revolucio de
februaro 1917) ke:
La problemo de ĉiu revolucio estas la problemo de
la povo de la Ŝtato. Ne komprenante ĉi tion, ne
eblas konscie interveni en la revolucion, kaj
malpli gvidi ĝin.
Temante pri la situacioj de duala duobla povo,
Lenino aldonis ke ili estas kondamnitaj resti provi-
zoraj, eventualaj… Kaj ĝuste tio okazis kelkfoje
dum la Franca Revolucio. Estis multaj politikaj ŝan-
ĝoj dum malmultjara periodo. Ĉiuj ĉi politikaj ŝan-
ĝoj okazis ĝuste pro tio ke estis malstabila ekvilibro
inter la diversaj povoj aperintaj je la krizo de la Mal-
nova Reĝimo. Kaj menciindas ke la decida faktoro
en la venko en tiuj pov-bataloj estis la mobilizoj de
la popolanoj, la senkulotuloj, kaj ankaŭ ke estis per-
forto en ĉiuj ĉi mobilizoj.
La problemo en la printempo de 1794 estis ke tiam
konkretiĝis kaj pligraviĝis la kontraŭdira rilato inter
la senkulotuloj kaj la jakobenoj. Se inter septembro
kaj decembro de 1793 la kunfluo inter la senkulot-
uloj kaj la jakobena gvido ŝajnis esti totala, la dis-
tanco inter ambaŭ fortoj evidentiĝis en rilato kun la
procezo je senkristanigo. Sed krome estis inter ili se-
rio da malakordoj kaj kontraŭdiroj. La povo de la
senkulotuloj atingis sian kulminon dum la periodo
post la forpelo de la ĝirondistoj, kaj eĉ pli post la en-
trepreno de la politiko je Teroro en septembro de
1793, ĝis la printempo de 1794. Ekde tiam la afero
komencis ŝanĝiĝi.
Sed, kiu estis la esenco de la kontraŭdiro inter am-
baŭ kolektivoj? Pro sia propra naturo, la povo estas
ne-dividebla. La jakobenoj, samkiel antaŭe la ĝiron-
distoj, pli antaŭe la liberalistoj de 1789, kaj pli an-
taŭe la aristokratoj, havis sian propran politikan pro-
gramon kaj la volon apliki ĝin. Al la popolaj sen-
kulotuloj mankis ia programo, ilia celo kaj kapablo
estis nur rifuzi kaj detrui alies programojn kiam ili
perceptis ties nekonvenecon por iliaj interesoj. En la
pov-bataloj ekde julio de 1789 la popolanoj rolis kiel
arbitracia forto kiu levis al la povo iun forton detru-
ante la antaŭan pov-rolanton. Tiele okazis kelkfoje:
- Per la alsalto al la fortreso de la Bastilo, kio devigis
la reĝon agnoski kaj respekti la konstituciigan karak-
teron de la Ĝenerala Statoj.
- Per la mobilizo por devigi la reĝan familion trans-
lokiĝi el Versajlo al Parizo, kio plifortigis la pozi-
cion de la Konstitucia Asembleo kontraŭ la intrigoj
de la Kortego.
- Per la atakoj al la Palaco de la Tulerio en 1792 al-
trudante la eksigon de la reĝo.
- Per la ribelo, en la sama jaro, por anstataŭigi la
Leĝo-faran Asembleon per la Konvencio.
- Per la premo por altrudi la kreadon de Eksterordi-
nara Tribunalo en aŭgusto de 1792.
- Per la masakroj de septembro de 1792 kio atingis
la radikaliĝon de la Konvencio kontraŭ la internaj
malamikoj de la revolucio kaj ebligis la dominadon
de la Asembleo far la ĝirondistoj.
- Per la mobilizo de la 4-a de majo de 1793 por al-
trudi al la Konvencio la fikson de la prezoj de la
greno, sed rifuzante la fikson de la salajroj.
- Per la ofensivo de la 15-a de tiu monato kiu okaz-
igis la falon de la ĝirondistoj.
- Per la altrudo al la Konvencio de la politiko de Te-
roro, kontraŭ la kriterio de la Komitato pri Publi-
ka Savo.
La etapo
plej freneza
de la
Revolucio
39
Nu, la popolaj amasoj de la urbo estis la fakta povo
dum la Asembleoj, Konvencio kaj ĉi ties komitatoj
estante la laŭleĝaj povoj de formala vidpunkto, ne-
niam povis plene efektivigi ĝin. Sed oni devas pri-
konsideri la fakton ke, de vidpunkto de la tiamaj id-
eoj pri la afero, la altrudoj de la popolamasaj mobili-
zoj al la Leĝo-dona Asembleo kaj al la Konvencio
ne estis tute eksterleĝaj. Laŭ la nuntempaj kriterioj
tiuj premoj de la amasoj sur la Parlamento estas kon-
siderataj kvazaŭ puĉo, sed en la epoko de la Franca
Revolucio la afero estis malsama. La Konstitucio ag-
noskis la rajton de la popolo ribeli kontraŭ maljustaj
leĝoj. Ne povis esti alie por Konstitucio kiu eblis
ĝuste dank’ al la popola ribelo de la 14-a de julio
1789 kaj la alsalto al la Bastilo. Krome, la faligo de
la ĝirondista povo kaj establo de la Konvencio eblis
dank’ al la mobilizo de la popolaj amasoj de Parizo
kaj ties premo sur la Asembleo. Ĝuste, la nomo mem
“Konvencio” estis prenita el la usona modelo de la
konvencioj de la partioj en kiuj intervenas, por la
elektado de la kandidatoj, la popolaj bazoj de la par-
tioj. Do, surbaze de tiu idearo, en la revolucia Fran-
cio de la jaroj 1790 al 1794, ŝajnis normale ke ama-
soj da ĉagrenitaj viroj kaj virinoj interrompu la par-
lamentajn sesiojn kaj aliru al la tribuno de la Asem-
bleo por manifestacii tie kaj esprimi ilian malkonten-
ton kaj postulojn. Foje la membroj de la Konvencio
devis eliri el la ties sesio-salono por kunsidi aliloke
dum la parizaj senkulotuloj restis tie mitinge. En iuj
okazoj, la plej elokventaj konvencianoj, kiel Danto-
no, manovris por trankviligi la amasojn kaj prokrasti
ties postulojn. Cele senartikigi la popolan povon iam
la Asembleo disponis la limigon de la nombro da
kunvenoj de la urbaj sekcioj kie la senkulotuloj kaj
aliaj aktivuloj planadis kaj interakordadis ilian
agadon.
Sed tiu situacio iom-post-iom generis sentojn de ri-
fuzo de la membroj de la Konvencio al tiaj popolaj
entrudoj, kaj malkonfidon de la malaltaj klasoj de la
socio rilate al ĉiuj deputitoj. Tio komplikiĝis kun la
alpreno de la politiko pri la Teroro, kiu estis rezulto
de la popola premo, kaj la procezo de la senkristan-
igo, kiu estis iniciato de la plej radikalaj senkulot-
uloj. Dum la lastaj monatoj de 1793 la senkulotuloj
kontrolis la sekciojn, la klubojn kaj la revoluciajn
komitatojn de la urbodomoj samkiel kelkajn batala-
lionojn de la nacia gvardio, ĉefe la Pariza Komun-
umo. La minaco de la ekstera kaj interna opozicio al
la revolucia procezo igis ke la jakobena gvido de la
Konvencio konsentis apliki la disponojn postulitajn
de tiuj popolaj sektoroj. Tiaj disponoj, ja, ne estis la
plej prudentaj: ekde la strato oni povas faligi regist-
aron, reĝimon, sed oni ne povas regi la landon.
Ĝuste, iu pripenso de Robespiero tekstis: Eblas de-
faligi iun tronon perforte, sed nur la saĝo kapa-
blas fondi iun respublikon. La Konvencio komencis
reagi ekde la decembro de 1793, kiam la kontraŭ-
revoluciaj movadoj estis venkitaj. Tiam la Konven-
cio kuraĝis institucii la revolucian registaron ansta-
taŭigante la aŭtonomecon kiun ĝis tiam ĝuis la lokaj
aŭtoritatoj per iu politiko decidata por la tuta nacio.
Pludaŭris la Teroro, sed instituciigita kaj gvidata ek-
de la centro; tio signifis la finon de la anarkio, sed
ankaŭ la komenciĝon de la fino de la popola iniciati-
vo. Tiel la armeoj kiel la regantaroj de la departe-
mentoj estis firme kontrolataj de la Komitato pri Pu-
blika Savo, kiu estis iu organo de la Konvencio. La
Pariza Komunumo perdis grandparton el ĝia povo,
kaj la senkulotuloj riskis eklipsi favore al la jakobe-
noj. En januaro de 1794 la Konvencio iome mildigis
la religian persekutadon. Oni agnoskis la kultolibe-
ron kaj la persekutado aldirektiĝis nur al la reakcia
pastraro. La ofensivo kontraŭ la organizita movado
de la senkulotuloj jam estis konkretiĝinte per la per-
sekutado al la plej radikala el ĝiaj sektoroj, tiu de la
“rabiuloj” kies lidero estis Jacques Roux. Ĉi tiu sin
memmortigis en februaro de 1794 en la prizono kie
li troviĝis atendante sian alkondukon al la gilotino.
Se Marat estus ankoraŭ vivanta, tre eble li estus gi-
lotinita kadre de la persekutado al la enragés (rabi-
uloj) aŭ de tiu kiu sekvis poste kontraŭ la cordeliers,
franciskanoj. Ĉi tiuj estis alia radikala organizita
grupo de la senkulotuloj kaj prenis tiun nomon tial
ke ili komence kunvenadis en iu monaĥejo konfisk-
ita al la franciskana ordeno.
Nu, kiam evidentiĝis la volo de la konvencia Komi-
tato pri Publika Savo komandita de Robespiero lim-
igi la povon de la popolaj organizoj, la senkulotuloj
ne rezignaciis; ili estis alkutimigitaj interveni en ĉiuj
gravaj okazaĵoj de la Revolucio kaj havis konscien-
con pri sia graveco. Krome la sperto montris al ili ke
la sinsekvaj Asembleoj formitaj ekde 1789 fine ag-
adis ne laŭ la interesoj de la malaltaj klasoj de la so-
cio sed de la posedantoj, kaj la tiama Konvencio ne
estis escepto tiurilate. Do, ili pretiĝis por kroma al-
salto al la povo. La 12 de ventozo (2-a de marto de
1794), la franciskanaj lideroj Jean-Baptiste Carrier,
Jacques-René Hébert kaj Charles-Philippe Ronsin,
kiu tiam komandadis la revolucian armeon de Pa-
rizo, faris alvokon por nova insurekcio. Du tagojn
poste Hébert atakis Robespieron pervorte. La jako-
bena lidero prenis la iniciativon cele senkapigi la po-
polamasan movadon. La 23-an de ventozo (12-a de
marto), la menciitaj Hébert kaj Ronsin, krom Anto-
ine-François Momoro kaj François-Nicolas Vincent,
gravaj personuloj de la cordelier-movado, estis ares-
titaj subakuze je partopreno en fremda komploto.
Por igi pli verŝajna la akuzon oni arestis samtempe
du fremdulojn sen ia ajn rilato kun la parizaj aferoj
kaj du sensignifajn bankistojn. Ĉiuj ili estis ekzekut-
itaj per la gilotino la 24-an de marto kune kun aliaj
suspektinduloj kiel la edzino de la generalo Queti-
neau kaj Michel de Laumur, guberniestro de Pondi-
chéry. En la Konvencio, nur Dantono kuraĝis sin
oponi al la rigora politiko de la Komitato pri Publika
Savo komandata de Robespiero. Dantono, kontraŭa
al la Teroro, estis indulgema eĉ kun la rabiuloj kaj la
franciskanoj. Li komprenis ke la eliminado de la li-
deroj de tiuj grupoj estis anonco de pli ĝenerala el-
purigo. La akuzo kontraŭ Hébert, la distribuado de
nutraĵoj en Parizo faritaj tiumomente kaj la senorda
dis-ŝiro de la senkapigita revolucia armeo de la urbo,
40
la 27-an de marto, rezultis efikaj. La senkulotuloj ne
moviĝis. La krizo estis superita kaj la Komitato pri
Publika Savo akiris grandan prestiĝon ene de la
Konvencio. La ĉefgvidanto de tiu komitato, Robes-
piero, restis kiel la fakta kontrolanto de la povo de la
ŝtataj institucioj generitaj de la Revolucio.
Tiu nova politika situacio rezultinta el la printempaj
eventoj en Parizo kreis novan povon tiel frenezan ki-
el malstabilan. La persona povo hazarde atingita de
Robespiero igis aperi ĉe ĉi tiu jakobena lidero kara-
kterajn ecojn pri kies ekzisto neniu, ne li mem,
suspektis. Tiu 36-jara homo estis akirinte, dum lia
intensa politika vivo, famon je brila menso kaj ne-
koruptebla animo. La raporto pri la lastaj monatoj de
lia vivo atestas ke lia klarmenso kaj lia nekoruptebl-
eco krizis ekde marto de 1794. La esploro de lia te-
nebra animo pli estas tasko de psikiatro ol de histori-
isto. Se oni provu fari ion de tiu flanko, ŝajnas ne-
eviteble mencii la absolutan mankon je seksa, amora
vivo de homo kiu, tamen, havis tre intensan politi-
kan vivon. Oni konas nenian am-aferon, nek hetero-
seksecan, nek sam-seksecan de Robespiero. Ŝajnas
ke li havis ankaŭ kelkajn pri-sanajn problemojn kiuj
senkapabligis lin por aliaj manieroj de viv-ĝuado.
Eble pro tio li intense direktis sian atenton, sian ka-
pablon kaj sian laboron al la politika vivo kaj kon-
krete al la revolucia procezo kiu estiĝis ekde 1789.
En tiu kunteksto, sendube li perceptis sin mem kiel
la virta politikisto kies idealon li predikadis, sed ri-
cevante nenian alian kontenton ol tiu de liaj politikaj
atingoj, kiam tiuj atingoj konkretiĝis en la akiro de
povo, li, eble senkonscie, falis en la trompon klopodi
la konservadon kaj pliigon de tiu povo eĉ per la plej
kondamnindaj faroj. Oni kalkulas ke dum la jara pe-
riodo antaŭ la morto de Robespiero estis mortkon-
damnitaj ne malpli ol 42.000 personoj: el la ekstre-
ma maldekstraro, moderaj revoluciuloj, kontraŭrevo-
luciuloj, monarkiistoj, aristokratoj klerikoj, federaci-
istoj, kapitalistoj, spekulaciistoj, ribeluloj, perfiduloj,
ĉiutipaj adversuloj… Laŭ la prietika teorio kiun li el-
laboris por pravigi la politikon pri Teroro de la Re-
volucio kaj la sian propran, decas perforti kontraŭ la
malamikoj, kaj ĉiuj menciitaj hom-grupoj estis iam
malamikoj de la Revolucio, laŭ lia vidpunkto, kaj
do, personaj malamikoj liaj. Akirinte la absolutan
povon en marto de 1794, Robespiero daŭre parolad-
emis pri politika virto, sed evidentis ke tiam li agadis
nur laŭ siaj propraj politikaj interesoj. Atestas pri tio
la kontraŭdiro ke li samtempe ekstermadis la ĉefajn
liderojn de la senkulotuloj, pro tio ke ili postuladis la
daŭrigon de la Teroro, kaj la indulgemajn, kiel Dan-
tono kaj ĉi ties sekvantoj, kiuj deziris meti finon al la
Teroro. Ja, en la nokto de la 9-a al la 10-a de ĝer-
minalo (29-a al la 30-a de marto), Dantono, Des-
moulins kaj Lacroix estis arestitaj, je granda surprizo
de la Konvencio. Al ili oni aldonis alitipajn perso-
nojn kun la celo ŝajnigi la aferon kiel sufokado de
komploto. Inter ili estis la abato d’Espagnac, konata
spekulaciisto, la monakiisto Dillon, la jakobena
Westermann pro ĉi ties fiasko batalante kontraŭ la
vendeanoj, la prokuratoro de la Pariza Komunumo,
Chaumette, kaj eĉ iu membro de la Komitato pri Pu-
blika Savo, Hérault de Séchelles. Ili estis gilotinitaj
la 16-an de germinalo (5-an de aprilo).
Kvankam Dantono, male ol Robespiero, ne estis tute
senkulpa en kio rilatas al koruptiĝo, la lasta operacio
de Robespiero aspektis kiel vera puĉo kontraŭ la re-
voluciaj institucioj mem kiujn oni pretendis esti de-
fendante. De tiam ĉiuj konvencianoj sin sentis sub-
minace de la senbara povo de freneza tirano. Robes-
piero restis tiam kiel la sola lidero kaj referaĵo de la
Revolucio, kaj de tiam li kondutis aŭtokrate. Li, de-
truinte la plejaltan stabon de la cordeliers (francisk-
anoj) metis finon al la premo de la popolamasoj sur
la Konvencio. Tiusence oni estus povinte reveni al la
burĝa kurso de la Revolucio, interrompita en aŭgus-
to de 1792, sed ankaŭ tio ne estis la plano de Ro-
bespiero. Per la gilotinado de Dantono kaj ĉi ties in-
dulgemuloj, la jakobena lidero montris ke li daŭre
volis aplikadi la Teroron por atingi siajn politikajn
celojn, kiuj neniu ĝuste scias en kio konsistis. Per
liaj diskursoj, li daŭre teoriadis pri la amo al la pa-
trujo kaj ĉi ties leĝoj kaj la prefero de la publika
intereso sur ĉiuj partikularaj interesoj. Sed surbaze
de tiel ambigua programo, oni povus kondamni al la
gilotino ĉiun ajn civitanon, ankaŭ lin mem, kio fine
fakte okazis. Tial ke tiam daŭris ankoraŭ la milito
kontraŭ la eksteraj malamikoj, la registaro estis mi-
lita, t. e. la situacio pravigis ĉiujn eksterordinarajn
disponojn. La Komitato pri Publika Savo, kiu tiam
estis malpliigita al 11 membroj, estis la esenca orga-
no. Ĝi kontroladis la 12 ekzekutivajn komisionojn
kiuj anstataŭis la ministrojn kaj rekte faradis leĝojn.
Daŭre ekzistis la Pariza Komunumo sed tiam ĝia nu-
ra rolo estis la dissendo de la ordonoj de la Komitato
pri Publika Savo. La popolaj societoj malaperis en
florealo kaj prerialo (majo-junio de 1794). En la de-
partementoj estis naciaj agentoj kun rekta korespon-
dado kun la Komitato pri Publika Savo firme kontro-
lata de Robespiero. Ĉi tiu konsiderinda plifortigo de
la centra povo far la revoluciaj institucioj estis am-
baŭtranĉa armo: se unuflanke ĝi trankviligis la burĝ-
aron nuligante la minacon de la senkulotuloj, sam-
tempe ĝi maltrankviligis en la Konvencio la deput-
itojn de la modera tendenco kiuj, post la du lastaj el-
purigoj, restis klara plimulto, kvankam ankoraŭ si-
lenta dum la printempo.
Kiu ajn estus la politika idealo de Robespiero, ĝi, ja,
tute ne rilatis al sociaj konkeraĵoj favore al la plej
malaltaj klasoj de la socio. Al la ekzekutado de -
bert kaj la sekva detruado de kelkaj organoj de la
popola povo oni aldonis ian flekseblecon de la leĝoj
de la Teroro ligitaj al la ekonomio pri la fiksado de
maksimumaj prezoj. La nova jakobena Komunumo
finplenumis la ekonomian ŝanĝon altrudante fiks-
adon de maksimuma salajro kiun ne eblis apliki dum
la Komunumo estis estrata de la grupo de Hébert. La
aplikado de salajraj skaloj signifis malpliigon de pli
ol 50 procento el la enspezoj de la pariza popolo.
Sed la diferencoj inter la senkulotuloj kaj la jakobe-
na gvidantaro ne rilatis nur al tujaj ekonomiaj intere-
soj. Krom la drasta falo de la enspezoj de la laborist-
41
aro, kontribuis malbonigi la rilaton inter ambaŭ for-
toj la kreskiĝanta paralizigo de la aktivado de la urb-
sekciaj organizaĵoj kaj la perdo je fakta politika po-
vo de la popolamasoj. Al tio oni devas aldoni ankaŭ
la opozicion kiun oni estigis, kaj ne nur inter la sen-
kulotuloj, pro la alpreno de la kulto al la Plejsupera
Ento kiel alternativo al la kampanjo je senkristanigo.
Plej danĝera por la jakobena povo estis la sentoj kaj
la timoj kiujn la politiko de Robespiero estis vekante
en la sino mem de la Konvencio. Tie ekkonkretiĝis
opozicio al la disponoj de la Komitato pri Publika
Savo. La leĝo de la 22-a de prediero (la 10-a de ju-
nio), iniciatita de la grupo de Robespiero, modifis la
juĝan proceduron kiun devus respekti la Revolucian
Tribunalon. Tiu nova leĝo ne nur senigis al la akuz-
itoj, en kelkaj cirkonstancoj, je la rajto al la defendo,
sed ankaŭ nuligis la parlamentan imunecon. La tia-
ma “Granda Teroro”, kiu kondamnis al mort-puno
1.300 el la 2.600 personoj kiuj estis entute ekzekut-
itaj per la gilotino, estis rekta rezulto de tiu leĝo. Ia-
maniere manifestiĝis la kontraŭdiroj de la Komitato
de Publika Savo estrata de Robespiero kun aliaj or-
ganoj de la Konvencio kiel la Komitato pri Ĝenerala
Sekureco. Ĉi lasta kontribuis al la senkreditigo de la
alia lasante senenterige la viktimojn de la akcelita
ekzekutado per la gilotino, favorante la ĝeneralan
naŭziĝon pri la ekzekutoj. Sed la problemoj por la
robespierianoj aperis ankaŭ ene de la Komitato pri
Publika Savo mem. La jakobenoj Robespiero, Saint-
Just kaj Couthon devis alfrontiĝi, unuflanke, al tiuj
kiuj deziris ne tiel insisti pri ideologiaj konceptoj kaj
agadi pli pragmatike, kaj aliflanke, al la “teroristoj”
enirintaj en la Komitaton post la eventoj de septem-
bro de la antaŭa jaro. Paradokse, la venko de la ar-
meo de la Respubliko en Fleurs, la 8-a de mesidoro
(26-a de junio), kontribuis al la izoliĝo de la jakobe-
noj. Tiu milita venko liberigis la francan teritorion el
la fremda interveno kaj denove metis la Respublikon
en situacio de ofensivo. La malplio de la ekstera
minaco kaj la neebleco de nova popola insurekcio
igis ke la jakobena regado rezultis netolerebla por la
burĝaro mem kiu tiom da profito eltiris el ties kelk-
monata regado. La burĝ-klaso estis akceptinta, sia-
momente, la jakobenan Teroron kaj la kreskiĝantan
povon de la “pasivaj” civitanoj kiel elteneblan sufer-
aĵon antaŭ la ebleco ke la invado de la fremdaj ar-
meoj alkondukus al la restarigo de la absolutismo.
Dum la monato julio pligrandiĝadis la opono kon-
traŭ la jakobenoj gvidata ĉefe de la konvencia Komi-
tato pri Sekureco. Robespiero ne sciis kiel alfronti
tiun situacion nekompreneblan por li, kaj de tiam li
decidis ne ĉeesti la kunsidojn de la Komitato pri Pu-
blika Savo, kio alportis plian konfuzon al la konven-
ciaj sektoroj kiuj sentis timon kaj malkonfidon pri li.
La 4-an kaj 5-an de termidoro oni intencis solvi la
rompiĝon inter ambaŭ komitatoj sed Robespiero ri-
fuzis partopreni en tiu repaciĝo kaj decidis transigi
la problemon al plensesio de la Konvencio. La 18-an
de termidoro (26-a de julio), li prononcis sian lastan
diskurson antaŭ la Asembleo. Li denuncis ian kons-
piron kontraŭ la libereco far iu krima sektoro ekzist-
anta en la sino de la Konvencio, en la Komitato pri
Sekureco kaj en la Komitato pri Publika Savo mem.
Laŭ li, por senartikigi tiun ligon da friponuloj kiuj
bataladis kontraŭ la publika virto oni devus puni la
perfidulojn, renovigi la komitatojn, subordigi ilin al
la plejsupera aŭtoritato de la Konvencio. Evidentas
ke li celis apogi sian personan aŭtoritaton sur kolek-
tivoj pli ampleksaj ol la petits comités kies intrigajn
aranĝojn li ne kapablis kontroli, kaj preferis apelacii
al la konvenciaj plensesioj, la popolo… pli sensivaj
al lia retoriko. Sed farante tiel ambiguan minacon li
grave eraris; ĉiuj konvencianoj sin sentis minacitaj.
Je la fino de lia diskurso, li diris: Ankoraŭ ne estis
alveninta la tempo kiam la bonaj homoj povu sen-
pune servi la patrujon: la defendantoj de la patrujo
estos proskribitaj dum regus la hordo da friponoj.
Rezultas neeble kompreni kion signifas la “politika
virto” de la “bonaj homoj” por homo kiel li, kiu su-
fokis la revolucian procezon de akirado de sociaj raj-
toj kaj perfidis la praktikadon de la demokratiaj raj-
toj konkeritaj de la Revolucio.
Ĉiukaze alvenis la horo de la finiĝo de la “Teroro de
la Virto”, per la falo de la homo kiu elpensis tian
strangan koncepton. Ĉiuj konvencianoj, escepte la
jakobenoj, decidis kunagadi por sin liberigi de tiel
nekomprenebla kaj nekontrolebla homo. Sekvint-
matene la Konvencio ne permesis paroli al li kaj al
Saint-Just. Kiam ili eniris en la salonon, la deputitoj
kriadis al ili: For la tirano!. Unuanime la konven-
cianoj aprobis akuz-dekreton kontraŭ Robespiero,
Saint-Just kaj pluraj aliaj gravaj jakobenoj meze de
granda tumulto. Oni arestis la akuzitojn sed en la ur-
bo la jakobenoj havis ioman kontrolon sur kelkaj
povorganoj kiel la Nacia Gvardio, estrata de la jako-
beno Hanriot, kaj la Pariza Komunumo. La reago de
tiuj sektoroj ebligis liberigi la arestitojn, kiuj poste,
pretaj rezisti, kunvenis kun siaj partianoj en la Hôtel
de la Ville (la pariza Urbodomo), antaŭ la Placo de
la Grève kaj la sidejo de Komunumo. La urbaj sek-
cioj sur kiuj la jakobenoj havis ioman influon sendis
al tiu loko 3.000 armitajn homojn kun kelkaj kano-
noj, sed mankis al ili efika gvido kaj evidentiĝis ke
la apogo al la jakobenoj ne estis, en la popolaj sekto-
roj, tiel amasa kiel tiu kiu ariĝis ĉirkaŭ la rabiuloj kaj
la franciskanoj en antaŭaj mobilizoj. Dum la nokto
la sekciaj fortoj ariĝitaj apud la Urbodomo iom-post-
iom dispeliĝis kaj kiam je la 2-a horo matene de la
10-a de termidoro (28 de julio) eniris en la Placon iu
kolono de armitaj fortoj lojalaj al la Konvencio estis
nenia rezisto. Iuj el la jakobenaj lideroj sin mortigis
kiam oni intencis aresti ilin. Robespiero havis maz-
kelan vundon, oni ne scias ĉu rezulte de la pafado de
la atakantoj farita de li mem intencante sin mort-
igi. Tiutage mem, Robespiero, Sain-Just kaj aliaj 19
gravaj jakobenoj estis gilotinitaj. Sekvinttage oni fa-
ris la samon al iu grupo da 71 gvidantoj de la Pariza
Komunumo ligitaj al Robespiero. Temis pri la plej
multenombra grupo gilotinita dum unu sola tago ek-
de la komenciĝo de la revolucio. Tiele kulminis la
plej freneza etapo de la Revolucio dum kiu eksterm-
adis, unuj al la aliaj, la ĉefaj revoluciaj fortoj.