36
Krom en la militista, politika kaj socia terenoj, an-
kaŭ en la temo de la ideologio kaj ĉi ties simboloj
la revolucio eniris en novan fazon en septembro
de 1793. La konstruado de ia nova identeco jam
estis konkretiĝinta en iuj emblemoj kiel la kokar-
do, unue verda kaj poste trikolora en julio de
1789. Ankaŭ la t. n. “arboj de la libereco” kaj la
“altaroj de la patrujo aperis antaŭ la Respubliko,
same kiel la frigia ĉapo kiun popularigis la ĝirond-
istoj. La Marsejl-kanto aperis en 1790. La abolo
de la nobelaro kaj la konfliktoj kun la ne-revolucia
klerikaro impulsis la anstataŭon de la simboloj de
la Malnova Reĝimo per
aliaj novaj simboloj,
kongruaj kun la nocio de
civitaneco. La titolo “ci-
vitano” anstataŭis tiun de
“sinjoro”, kaj la rifuzo de
la pompa vestaro kaj la
komplikaj hararanĝoj es-
primis la abomenon al la
kortega aristokrataro kaj
ĉi ties valoroj. Multaj
nomoj de lokoj: stratoj,
kvartaloj ktp bazitaj sur
la katolika tradicio estis delasitaj ŝanĝe de aliaj
eltiritaj el la revolucia idearo. oni komencis
elekti por la ĵusnaskiĝintoj nomojn kiuj anstataŭ
esti prenitaj el la katolika sanktularo, venis el la
antikva Romo. Romo estis la devigita referenco
tiel por la vestaro kiel por la har-aranĝoj kaj ankaŭ
por la historiaj analogioj kiuj plenigis la tiamajn
politikajn diskursojn.
La novan identecon oni disvastigadis pere de mul-
taj rimedoj: kanzonoj, civitanaj festoj, teatro, mul-
tenombraj ĵurnaloj kaj broŝuroj, la diskursoj en la
kluboj… sed ĉefe en la novaj praktikoj kiuj fariĝis
preskaŭ ĉiutagaj. La edukadon de civitanoj efek-
tiviĝis tiel en la kluboj kaj sekciaj asembleoj kiel
en la manifestacioj kaj ribelaj okazaĵoj kiuj kun-
ligis la nocion de civitaneco kaj la revolucian ka-
rakteron. Ankaŭ la unueciĝ-rilato inter la nocioj de
civitano kaj soldato kontribuis plifirmigi la ident-
iĝon kun la patrujo. Ne estis hazardo tio ke kiam
la Revolucio fariĝis pli radikala, la proceso sam-
maniere manifestiĝis en la sfero de la simboloj.
Kiel forta esprimo de la klerisma raciismo kaj kiel
signo ke la Revolucio estis malfermante novan
eraon en la historio de la homaro, la 5-an de ok-
tobro de 1793 la Kon-
vencio establis la Revo-
lucian Respublikan
Kalendaron, kiu estis el-
laborita de la matematik-
isto Gilbert Romme. La
dato prenita kiel komen-
ciĝo de la nova erao estis
tiu de la Proklamo de la
Respubliko, la 22-a de
septembro de 1792, kiu
estis konsiderita la jaro
unua. Ankaŭ la monatoj
estis modifitaj; estis 12 monatoj de 30 tagoj ĉiuj
ili, kaj por kompletigi la 365 tagojn oni aldonis 5
tagojn, de la 17-a al la 21-a de septembro de la
tradicia kalendaro. Anstataŭ sep-tagaj semajnoj
oni establis dek-tagajn periodojn (tri en ĉiu mo-
nato). La nomoj de la monatoj estis, en aŭtuno:
Vendimiero, Brumero kaj Frimero, en la vintro:
Nivozo, Pluviozo kaj Ventozo, en la printempo:
Ĝerminalo, Florealo kaj Pradialo, kaj en la so-
mero: Mesidoro, Termidoro kaj Fruktidoro. La
kvin krom-tagoj de la jaro estis nomataj “sen-
kulotajkaj estis ferioj dediĉitaj al civitanaj festoj
Simboloj
de la
Revolucio
Libereco Egaleco Frateco
37
honore al la Virto, la Genio, la Laboro, la Opinio,
kaj la Rekompencoj. La kromtago de la tradicia
kalendaro estis aldonita ĉiu kvara jaro al la sen-
kulotaj tagoj kaj dediĉita al la festo de la Revo-
lucio. Tiu noveca kalendaro estis nek pli nek mal-
pli racia ol la tradicia kalendaro sed respegulis la
revolucian volon rompi kun la katolika ordiĝo de
la tempo. Tio, kune kun la establo de la publika
instruado kaj de la ŝtataj tombejoj respegulis la
emon krei identecon sendepedan el la malnova
ideologio. La omaĝoj kaj celebradoj al la martiroj
de la revolucio, kiel Marat, la translokigo de la
postrestaĵoj de Rousseau kaj Voltero al la Pante-
ono, la oficiala adopto de ritaroj ligitaj al la antaŭ-
kristana panteismo, kaj aliaj tiutipaj disponoj, celis
respeguli la separiĝon de la ŝtato el la Eklezio ene
de procezo de sekularigo de la socia vivo.
Sed la procezo de rompiĝo
kun la ideologiaj aparatoj de
la malnova soci-sistemo tre
akceliĝis ekde septembro de
la jaro 1793, t. e. komence de
la 2-a jaro de la Respubliko.
La agresemo kontraŭ la Kato-
lika Eklezio pliintensiĝis laŭ-
mezure ke la kontraŭrevolu-
ciaj fortoj pli kaj pli engaĝ-
iĝis kun la hierarkio kaj la re-
akcia pastraro de tiu religio.
Flanke de la revoluciaj vicoj
la kontraŭfrontiĝo kun la re-
akciularo kiu sin identis kun
la klerikaro konkretiĝis en ag-
ado kiu estis titolita “kampan-
jo je senkristanigo”. De tiam
jam ne plu temis pri leĝaro
celanta enkadrigi la Eklezian
funkciadon en la organiza
strukturo de la ŝtato sed pri vera brutala atakado
kontraŭ ĉio rilatanta al la religia institucio. Oni
konfiskis la posedaĵojn de la Eklezio kaj detruis
religiajn bildojn. Estis ankaŭ ideologia batalado
kontraŭ la katolikismo. La propagando de la revo-
luciuloj primokadis kaj ridindigadis la religian
idearon kaj la liturgion de la Rom-katolika Ekle-
zio. En kelkaj lokoj oni malpermesadis la celebr-
adon de la religiaj kultoj. Notindas ke for de tiuj
departementoj kie la reakciaj fortoj, kun religia
apogo, masakris la revoluciulojn, en la cetero el la
lando la persekutado kontraŭ la Eklezio ĝuis je
granda kaj entuziasma popola apogo. La 6-an de
novembro de 1793 la Konvencio rajtigis la urb-
estrarojn malpermesi la religiajn ceremoniojn
kiam ili konsiderus tion oportune. Sekvinttage la
episkopo de Parizo rezignis siajn funkciojn kaj
aliaj pastroj imitis lin. Plurajn tagojn poste, la 10-
an de novembro, kun la ĉeesto de la Konvencio,
oni celebris la t. n. “Festo de la Racio” en la pariza
katedralo Notredame. Du semajnojn poste, la Pa-
riza Komunumo fermis ĉiujn preĝejojn de la ĉef-
urbo, kaj tio impulsis la kontraŭkristanan kam-
panjon en la tuta lando. Multenombraj parokejoj,
preĝejoj kaj katedraloj estis konvertitaj en “Tem-
ploj de la Racio”. Tamen, spite al tio ke grandaj
amasoj fervore partoprenis en la kontraŭkatolika
kampanjo kaj ke la Eklezio poziciiĝis kontraŭ-
revolucie, la senkristaniga procezo estis kondamn-
ita de grandaj figuroj de la Konvencio kaj de la
Komitato pri Publika Savo. Sin oponis al tiu po-
litiko ne nur konvencianoj kun ambiguaj pozicioj,
kiel Dantono, sed ankaŭ aliaj pli radikalaj, kiel
Robespiero. Rezonante sian kritikon pri la procezo
je senkristanigo, Robespiero
ne poziciiĝis pri la defendo de
la ekzistado de Dio. Li argu-
mentis ke la ŝtatistoj devas ne
alfronti la problemon en la fi-
lozofia tereno sed en la po-
litika tereno, kaj kongrue kun
tiu ideo, li konsideris ke la
privirtaj sentoj de la plej
granda parto el la popolo ne
estis sufiĉe fortaj por ke oni
povus delasi la religian mora-
lon kiu limigas la egoismon.
Tamen li ne proponis reveni
al la katolikismo. Lia plano
estis disvastigi la kulton al la
Suprema Ento, la sanktan ka-
rakteron de la virto kaj aliajn
konceptojn de politika moralo
bazitaj sur la ideo de la sen-
morteco de la animo. Fakte,
tia propono savis la bazajn ideojn de la religio sed
sen ĉi ties tradicia kaj senutila folkloro kaj la
reakcia karaktero de la ĝistiama katolikismo kiu
estis rolinta dum kelkaj jarcentoj kiel ideologia
aparato de la feŭdisma sistemo.
Alia simbolo, ĉi-foje ikonografia, de la Revolucio
estis la figuro de Marianne Marie-Anne, t. e. la
prezentado de bildo de virino kun frigia ĉapo sim-
bolante la Liberecon kaj la Respublikon. La revo-
luciuloj adoptis tiun figuron por simboli la ŝanĝon
je politika reĝimo, sed ĉefe tial ke ĝi substrekas la
simbolismon de “patrujo-patrino”, la nutranta pa-
trino kiu protektas la gefilojn de la Respubliko.
Ĉiukaze, la karaktero de simbolo de la Revolucio
kaj la Respubliko de tiu bildo estis agnoskita tiel
de la revoluciuloj kiel ankaŭ, se ironie, de la
kontraŭrevoluciuloj.