
rekte al la Konvenciejo. La 5-an de septembro iu
manifestacio gvidata de Chaumette adresiĝis a la
Konvencio por postuli la kreadon de iu revolucia
armeo kaj la starigon de la Teroro kontraŭ ĉiuj kiuj
volus ekonomie kaj/aŭ politike subfosi la revolucion.
Iuj deputitoj defendis eĉ pli drastajn proponojn.
La Konvencio konsentis pri iuj el la faritaj postuloj,
sed pere de iu lerta manovro, al kiu kontribuis Dan-
tono per sia oratoria arto, oni sukcesis enkonduki en
la interakordon iajn kompensojn kiuj iom post iom
da tempo rezultis fatalaj por la senkulotuloj. Ja, oni
disponis ke la membroj de la revoluciaj komitatoj
ricevu pagon kaj ankaŭ la malriĉaj ĉeestantoj de la
asembleoj, sed aliflanke oni limigis la nombron da
kunsidoj de la sekciaj asembleoj al nur po du en ĉiu
semajno. Sed tiumomente estis rimarkinda la venko
de la senkulotuloj. Ili sukcesis ke oni arestu la sus-
pektindulojn; oni aprobis kolosan krediton por la fa-
brikado de armiloj, kaj la Komitato de Publika Savo
entreprenis projekton por la kreado de iu revolucia
armeo. Ekde septembro de 1793, la Konvencio estis
prilaboranta la instituciojn kiuj poste karakterizis la
respublikon de la jakobenoj kaj la senkulotuloj. La
5-an de tiu monato oni alprenis la rigoran politikon t.
n. "Teroro". Sekvinttage, du deputitoj kiuj defend-
adis en la Konvencio poziciojn similajn al tiuj de la
senkulotuloj, Billaud-Varenne kaj Collot d’Herbois,
estis elektitaj por la Komitato pri Publika Savo. La
11-an oni voĉdonis la leĝon kiu fiksis la maksim-
uman prezon de la greno. La 17-an oni aldonis la
leĝon kontraŭ la suspektinduloj. Fine, la 29-an oni
aprobis la “ĝeneralan maksimumon”, tio estas, ĉiuj
naciaj prezoj estis fiksitaj en la valoroj de la jaro
1790 plus unu triono. Ankaŭ la salajroj estis fiksitaj
iom pli altaj ol la valoroj de 1790. Notindas ke la sa-
lajroj estis plialtigitaj pli ol tiu kvanto tial ke mal-
abundis la laboristoj pro la milita rekrutado. Ĉi tio
pli estis perceptebla en la grandaj urboj kiel Parizo,
kie la laboristoj estis akirinte konsiderindan politi-
kan gravon. Tial, la enkonduko de la salajroj ene de
la maksimumo ne estis populara decido, kvankam,
verdire, la fakta limigo de la salajroj ne estis aplikita
ĝis meze de la sekvinta jaro.
La 10-an de oktobro la Konvencio dekretis ke la
registaro estos revolucia ĝis la atingo de la paco, kaj
pro tio estis suspendita la aplikado de la Konstitucio.
Tiutage mem, Saint-Just pravigis la Teroron, ĝiajn
motivojn kaj ĝiajn celojn: Estas nepre necese regadi
fere tiujn kiujn oni ne povas regi alimaniere! Estas
nepre necese subpremi la tiranojn!. La plej kons-
ciaj gvidantoj estis alveninte al la sama konkludo:
oni ne regas en la revoluciaj tempoj same kiel en la
normalaj tempoj. Antaŭ kelke da tagoj, Robespiero
estis mendinte al la Konvencio pli da energio en la
subpremado de la reakcio: Ĉi tio povas ŝajni dura;
sed eĉ pli dura por iu patrioto estus ke, post du
jaroj estos mortintaj cent-mil homoj pro la perfido
kaj la malrigoro: ĝuste la malrigoro antaŭ la perfi-
duloj damaĝas nin. La pliintensiĝo de la socia inter-
frontiĝo nepre kondukas al tiutipaj kontraŭdiroj. Ne-
niu kapablas trafe difini ĉu estas pli fatala preni tiajn
decidojn aŭ ne, almenaŭ en la momento de la decido.
Multaj konvencianoj opiniis same kiel Robespiero
pri ĉi ties konkludoj. Li mem rigore defendadis en
1791 la esprim-liberon, sed fine de 1793 li agnoskis
ke iuj rajtoj kaj garantioj plifortigadis la malami-
kojn. Respondante al tiuj kiuj akuzis je despotismo
la registaron, li deklaris:
Se la forto de la popola regantaro en paca tempo
estas la virto, ĝia forto en tempo de revolucio estas,
samtempe, la virto kaj la teroro. Sen la virto, la
teroro estas fatala: sen la teroro la virto estas sen-
potenca. (…) Oni diris ke la teroro estas la forto de
despota regantaro. Do, ĉu similas tiu via al despo-
tismo? Jes, kiel la glavo kiu brilas en la manoj de
la herooj de la libereco similas al tiu per kiu estas
armitaj la lakeoj de la tiraneco. (…) La revolucia
regantaro estas la despotismo de la libereco kon-
traŭ la tiraneco. Ĉu la forto estis farita nur por
protekti la krimon?
Povas ŝajni konvinka ĉi tiu argumentado de la revo-
lucia gvidanto, sed la studanto de la historio, kiu ce-
las eltiri instruon de la pasintecaj okazaĵoj, devas
atenti pri la trompo kiun tiu argumentado enportas.
Sendube la kontraŭrevoluciuloj profitas la demokra-
tiajn atingaĵojn siacele, sed la agad-maniero de la re-
voluciuloj devas esti malsama ol tiu de la kontraŭ-
revoluciuloj ĝuste pro tio ke ankaŭ siaj celoj estas
malsamaj. La revolucia celo estas liberigi la hom-
aron el ĉiu subpremado, perforto, ekspluatado… re-
sume, la celo estas la bono de la homaro. La revo-
lucio estas tio… aŭ estas nenio. Se por atingi tiun ce-
lon oni falas en la praktikadon de perforto kaj sub-
premado, la rezulto estas kvazaŭ konstrui sur sablo;
la konstruaĵo nepre ruiniĝos. Akceptinte la argumen-
tadon de Robespiero, ke decas perforti kontraŭ la
malamikoj, la revoluciuloj de 1793 starigis la bazon
de iu praktiko kiu poste ruinigis la Revolucion mem
kiam la kontraŭdiroj inter la diversaj revoluciaj ten-
dencoj igis ke iuj revoluciuloj sin sentís malamikoj
de aliaj.
Nu, kongrue kun tiuj principoj de Robespiero, ekde
septembro al decembro de 1793 la nombro da arest-
itoj en Parizo triobliĝis, de 1500 al 4500. Inter okto-
bro kaj decembro estis ekzekutitaj 177 personoj.
Maria Antonieta, emblemo de la konspirema kaj
frivoleca Kortego, troviĝis inter la unuaj kiuj estis
gilotinitaj, sen la “honoroj” kiujn ŝia edzo ĝuis je la
ekzekutado. Plejparto el la mort-kondamnitoj, ta-
men, ne estis aristokratoj de la Kortego sed personoj
kiuj iam ajn dum la Revolucio ludis ian rolon: Bai-
lly, urbestro de Parizo ekde julio de 1789 al aŭgusto
de 1792 kaj responsulo de la Masakro de la Marsa