revolucio, zorgigis la subpremantojn kaj tiranojn de
la kontinento. Anglujo, Hispanio kaj Nederlando al-
doniĝis al la aŭstro-prusa koalicio kontraŭ la Franca
Revolucio. Post la venko de la francoj en la batalo
de Valmy, la armeo de la revolucio, komandita de
Dumoriez, sukcesis forpeli el la lando la invadintojn
kaj eĉ eniri en la nederlandan teritorion. Sed post la
plifortiĝo de la kontraŭrevolucia alianco, la iniciato
pasis denove al la atakantoj kaj la franca armeo de-
vis retroiri. Sed plej grave estis ke ene de Francio
estiĝis interna milito pro kontraŭrevolucia movado,
pli intensa ol ĉiuj antaŭaj, kun partopreno de dekmi-
loj da kamparanoj. Tiu ribelo estis plej grava en la
Vendea departemento. En tiu regiono okazis kamp-
aranaj ribeloj, same kiel en aliaj lokoj de Francio, en
1789 kaj 1792, tamen estis okaze de la porarmea re-
krutado kiam estiĝis amasa ribelo en 1793 kiu kon-
kretiĝis kiel vera kontraŭrevolucia movado gvidata
de aristokratoj celantaj restarigi la Malnovan Reĝi-
mon per fero kaj sango. Sukcesinte konkeri la lokan
regadon, la vendeanoj nuligis la vendon de la teroj
de la Eklezio kaj komencis mortigi respublikanojn
kaj naciajn gvardiojn. La alianco inter la kamparanoj
de la Vendée, la pastroj kaj la nobeloj ricevis apogon
de Anglio. En majo de 1793 la vendeanoj lanĉis
ofensivon ŭesten kaj suden metante sub serioza dan-
ĝero la revolucion kaj la nacian sendependecon. Kaj
tiu de la Vendée-regiono ne estis izolita kazo. En
gravaj urboj kiel Liono, Marsejlo kaj Bordozo oka-
zis municipaj ribeloj kiuj sin oponis al la radikaliĝo
de la nacia procezo. En ĉiuj kazoj la malkontento
vekiĝis okaze de la rekrutado por la armeo. Reage al
tiu reakcia perforto la Konvencio aprobis pli radika-
lajn disponojn: oni kreis iun Komitaton de Publika
Savo kaj revoluciaj komitatoj en ĉiu urbo-domo por
juĝi politikajn deliktojn. Oni aprobis ankaŭ pli du-
rajn punojn kontraŭ la pastroj kiuj sin oponis al la
Statuso de la Klerikaro. La konstraŭstaro de la tradi-
ciaj fortoj vekis la radikaliĝon de la revolucio kaj ĉi
tiu pliintensigis la kontraŭrevolucian teniĝon kaj
perforton de la konservemuloj, kiu siavice generis
plian revolucian perforton. Estas senutile intenci es-
tabli kiu kulpas pri tiu procezo. La ekspliko estas ke
en ĉiu ŝanĝo-procezo, ĉu revolucia aŭ kontraŭrevo-
lucia, la afero neniam solviĝas pace inter iu klaso
kiu volas konservi sian superregadon kaj alia kiu
emas renversigi la situacion.
Sed dum oni alprenis tiujn disponojn por defendi
la revolucion, estiĝis malakordo ankaŭ ene de la
Konvencio inter la ĝirondistoj kaj la montanoj. La
disputo inter ambaŭ deputitaraj grupoj, fakte, ek-
zistis ekde la kreado de la Konvencio, sed pliakr-
iĝis en majo de 1793. La ĝirondistoj, sufiĉe kon-
servemaj pri kelkaj aferoj, pretendis kontroli la ur-
bajn sekciojn kies membraro, tamen, tute malsimi-
lis ol ili. Sed la Revolucio ankoraŭ estis aktiva, ĉe-
fe en Parizo. Tiel la montanoj kiel la rabiuloj ko-
mencis laŭsisteman agadon por purigi la Konven-
cion kaj eviti ke la sekcioj de Parizo falu en la ma-
nojn de la ĝirondistoj. La metodoj proponitaj de
ĉiu el tiuj tendencoj estis konsiderinde malsimilaj.
Por la jakobenoj kaj aliaj deputitoj de la Monto,
sufiĉus forigi la ĝirondistojn el la Asembleo. La
rabiuloj, male, postuladis la fizikan eliminadon de
tiuj deputitoj kiuj jam enviciĝis kontraŭ la revolu-
cio. Komence de aprilo, laŭ propono de Marat oni
estis farinte alvokon al ĉiuj departementoj por ke
ili forneu iliajn ĝirondistajn deputitojn. La pasia
kaj agresema tono de tiu dokumento estis respond-
ita de la ĝirondistoj per iu ofensivo ene de la Kon-
vencio. La deputitoj de tiu tendenco atingis ke “la
amiko de la popolo” estu procesita de la revolucia
tribunalo. Tamen, male ol tio esperite de ili, la tri-
bunalo absolvis lin. Elirante el la juĝejo Marat es-
tis vivuata de grandamaso da parizaj popolanoj.
La logiko de la situacio, kun la interna kaj la eks-
tera militoj, devigis la registaron aprobi kelkajn
disponojn petitajn de la rabiuloj de antaŭtempe,
ĉe-fe la kurzo de la revolucia paper-mono. Fine de
majo, kiam la senkulotuloj jam kontrolis tri kvar-
onojn el la sekcioj de Parizo, ĉi tiuj kreis iun revo-
lucian Komitaton konsistigita de naŭ personoj kies
misio estis plani kaj gvidi la insurekcion. La celo
estis tre klara: forigi la ĝirondistojn el la Kon-
vencio por alpreni ĉiun disponojn, kiujn ili estis
prokrastigante, rilate al la nacia defendo, la revo-
lucia Teroro kaj la devigaj altrudoj al la riĉuloj. La
insurekcia movado komenciĝis matene de la 31-a
de majo. La plej moderaj deputitoj entreprenis ne-
gocadon cele eviti ke la insurekcio de Parizo trud-
iĝos sur la konstituita povo en la Konvencio. Ta-
men, jam ne eblis kompromisa solvo. Dimanĉe la
2-an de junio de 1793, grupoj de armitaj batalionoj
de naciaj gvardioj kiuj tiam estis komandataj de la
radikala François Hanriot, kaj grandamaso da arm-
itaj senkulotuloj, gvidataj de la rabiuloj ĉirkaŭis la
Palacon de la Tuilerioj kie tiam asembleis la Kon-
vencio. La deputitoj ne povis eviti kapitulaci antaŭ
la pariza popolo kaj fine la Asembleo diktis la en-
hejman areston de 29 ĝirondistaj gvidantoj.
Ŝanĝita la fortorilato en la Konvencio per la popo-
la mobilizo de la 31-a de majo al la 2-a de junio de
1793, komenciĝis la plej radikala kaj heroeca peri-
odo de la Franca Revolucio subgvide de la jakobe-
noj. Komenciĝis revolucio ene de la Revolucio.
De tiam kaj dum unu jaro, oni aprobis disponojn
kiujn nek la deputitoj de 1789 nek la ĝirondistoj
volis alpreni. Tamen, la fakto ke oni atentis pri la
radiko de la problemoj kaj oni aplikis eksterordi-
narajn rimedojn por konkretigi la necesan trans-
formadon ne signifis ŝanĝon en la klasa enhavo de
la revolucio. La esencaj kontraŭdiroj de la revolu-