li rezignaciis reĝi laŭ la konstitucio kiel estis supoz-
inta Brissot. Male, kiam en junio oni konstatis la
superecon de la armeoj de la kontraŭrevolucio, Lu-
doviko la 16-a eksigis la ĝirondistajn ministrojn,
vetois la dekreton kontraŭ la klerikoj rifuzintaj la
statuson kaj tiun kiu disponis la starigon de kamp-
adejo por 20-mil naciaj gvardioj apud Parizo. Rea-
ge, la ĝirondistoj kunvokis popolan manifestacion.
La 20-an de junio, etvendistoj kaj metiistoj de la
plej radikalaj kvartaloj de Parizo, portante armilojn,
adresiĝis al la palaco de la Tuilerioj kie ili preskaŭ
linĉis la reĝan familion. Por tion eviti kaj koste per-
di iom el la malmulta digno kiu ankoraŭ restis al li,
Ludoviko la 16-a akceptis surmeti al si la frigian
ĉapon kreitan de la ĝirondistoj kaj tostis je la sano
de la nacio. La ĝirondistoj sentis panikon pro la re-
zulto de la mobilizo kiun ili mem iniciatis. Ili estis
perantoj de la alta komerca burĝaro kaj multaj el ili
apartenis al tiu klaso. La politikiĝo de la amasoj
kontestis, fakte, la distingon inter “aktivaj” kaj “pa-
sivaj” civitanoj. Ekde la krizo de junio de 1791,
kun la fuĝo-provo de la reĝo, oni permesis al la
malriĉaj civitanoj varbiĝi kiel helpo-trupo de la na-
cia gvardio kaj volontuloj de la armeo. Sed la “pa-
sivaj” civitanoj ne nur respondis la alvokojn de la
Asembleo kaj la Urbodomo; pli kaj pli ili formis
siajn proprajn “fratajn societojn” kie ili debatadis
kaj sin organizadis. La sekcioj de Parizo troviĝis en
stato de ekscitiĝo. Evidentis ke tiu demalsupra mo-
vado ne estos sufokata per la redono de siaj minis-
traj oficoj al iuj ajn deputitoj.
Rezulte de la katastrofa situacio de la milito, la 11-
an de julio de 1792 oni deklaris la patrujon subdan-
ĝere. La graveco de la situacio devigis ignori la tiu-
rilatan vetoon de la reĝo. La Asembleo ordonis
kunveni 20-mil gvardiojn proksime al la ĉefurbo.
Krome, kun la preteksto inviti ilin al la festado de
la 14-a de julio, la Asembleo kunvokis halti en Pa-
rizo la gvardiojn de la provincoj kiuj troviĝis
survoje al la milita fronto. La grupo da 500 marsej-
laj volontuloj revenantaj sufoki la kontraŭrevolu-
cian ribelon de Arles, distingiĝis pro sia batalemo.
Ilia milit-kanto, verkita de Rouget de Lisle, klam-
adis en ĝia refreno:
Al la armoj, civitanoj! Formu
viajn batalionojn! Ni marŝu! Ni marŝu! Ke ia
malpura sango inundu / niajn sulkojn!
La Mar-
sejl-kanto, kiel ĝi estis nomata, plurestis ne nur kiel
nacia himno de Francio, sed ankaŭ kiel simbolo de
ĉiu batalado kontraŭ la tiraneco kaj la subpremado.
Pli kaj pli kreskis la nombro de tiuj kiuj postuladis
ke oni metu finon al la kompromiso kun la monar-
ko kaj ke oni detronigu lin. La popola viglado kaj la
rekvizicio de la armiloj de la suspektinduloj, la fe-
bra agado de la sekcioj de Parizoj kiuj sin deklaris
en stato de konstanta asembleo, estis for de tio
atendita de la ĝirondistoj. Kaj same kiel estis far-
intaj antaŭe la deputitoj de la Konstitucia Asem-
bleo, ili entreprenis negocadon kun la reĝo por re-
akiri iliajn ministrejojn kaj faris alvokon al la po-
polo trankviliĝi. La ekstera minaco, laŭ ilia aserto,
postulis demeti ĉiun ajn ŝanĝon je registaro aŭ
konstitucio. Tiele, konfirmiĝis la timo de la jakobe-
noj: la milito fariĝis vualo kaj bremsilo kontraŭ la
plifirmiĝo de la revolucio kaj preteksto por ne de-
trui tiujn kiuj minacis ĝin de interne.
Tuj post kiam la ĝirondistoj intencis bremsi la mo-
bilizadon, prenis la iniciaton la senkulotuloj, kiuj
tiam jam estis konsiderinde organizitaj. La asem-
bleoj de la plej radikalaj sekcioj kunsidadis ĉiuves-
pere, post la finiĝo de la labor-horaro. Ignorante la
distingon inter la civitanoj establitan de la Konstitu-
cio, la plej radikalaj sekcioj komencis akcepti “pa-
sivajn” civitanojn. Krom ĉi tiu laŭkvartala organiz-
iĝo formiĝis iu centra komitato kiu ampleksis 48
sekciojn. Io simila okazis en aliaj lokoj en la lando.
Baldaŭ tiuj komitatoj pretiĝis gvidi ribelan mov-
adon. La ŝanĝo-procezo trafis ankaŭ la municipan
regantaron de Parizo kie Bailly, la urbestro res-
ponsulo de la
Masakro de la Marsa Kampo
, estis
anstataŭigita de la ĝirondisto Pétion. Komence de
la monato aŭgusto estis konata la enhavo de la
“Manifesto Brunswick”
redaktita la 25-an de julio
en Koblenco. Post enkonduko per kiu oni pravigis
la intervenon de Aŭstrio kaj Prusio defendante la
francan monarkion, tiu dokumento proklamis ke
oni garantius la protekton al ĉiuj kiuj submetiĝus al
la reĝa aŭtoritato kaj kontribuus al la restarigo de la
ordo (antaŭrevolucia). La centra tezo prezentata per
tiu teksto estis ke la militon oni povus eviti se la
trupoj de ambaŭ menciitaj landoj ne estus kontraŭ-
starigataj de la popolo, la armeo kaj la naciaj gvar-
dioj. Anstataŭ senkuraĝigi, la
“Manifesto Bruns-
wick”
furiozigis la anim-staton de tiuj kiuj ne plu
povis elteni la subtenadon de la reĝo sur la trono.
Unu post alia, la sekcioj sin deklaris dum la sekv-
intaj tagoj kontraŭ la monarkio kaj la monarko. La
sekcio de la laborista kvartalo de
Saint Antoine
,
kunvokis la ceterajn efektivigi marŝadon arm-en-
mane al la asembleo la 5-an de aŭgusto. La urbestro
Pétion sukcesis konvinki la parizajn aktivulojn
postmeti la agadon ĝis la 9-a de tiu monato, eblig-
ante ke la deputitoj abolu la monarkion sen popola
mobilizado. Sed en la sesio de la 9-a de aŭgusto la
Asembleo eĉ ne pritraktis la aferon. Nur la Asem-
bleo ŝajnis nenion scii pri la preparado kiun tiel la
senkulotuloj kiel la reĝa Kortego estis farante por
iu interfrontiĝo jam neevitebla. La reĝo plifortigis
la garnizonon de la svisaj gvardioj de la palaco de
la Tuilerioj al kiuj aldoniĝis kelkaj nobelaj volont-
uloj. Siaflanke, la sekcioj, la naciaj gvardioj kaj
kelkaj provincaj armeanoj kiuj troviĝis en la ĉef-
urbo entreprenis novan mobiliziĝon kaj kreis la In-
surekcian Komunumon de Parizo. Matene de la 10a
de aŭgusto la insurgentaj fortoj adresiĝis al la