22
En 1791 oni estis atinginte ian ekvilibron kiu igis
pensi al multaj ke estis stariĝinta nova ordo kaj ke la
revolucio finiĝis. Tamen, kvankam oni estis realig-
inte tre profundajn reformojn kelkaspekte, la rilato
de la nova ordo kun la antaŭa estis nura kompromi-
so, kiel poste evidentigis iu okazintaĵo de tiu jaro.
Sed la malekvilibro ekzistis inter la fortoj kiuj star-
igis la novan ordon. Temante pri povo-ekvilibro oni
povas pensi ke la afero pritraktas la rilaton inter du
kontraŭantaj fortoj, kaj ofte okazas tiele, sed en la
kazo de la Franca Revolucio la afero estis pli kom-
plika ĉar ne rolis nur du povo-konkurantoj. Ene de la
revoluciaj fortoj ekzistis priekonomiaj kontraŭdiroj
ne malpli gravaj ol tiuj de ĉiuj ili kun la Malnova
Reĝimo. La sama jaro 1791 vidis, krom pluan streĉ-
itecon inter la monarkio kaj la revolucio, ankaŭ san-
gan kaj perfortan konflikton inter la revoluciuloj.
Ja, temis pri eksplodo de la kontraŭdiroj inter la
burĝaro kaj la malaltaj klasoj de la ĝis tiam nomata
Tria Stato. Klasbatalo estas neevitebla en socio kie
ekzistas klasoj kun malsamaj kaj kontraŭaj interesoj.
Sed la klasbatalo povas havi multajn formojn, ne
ĉiuj perfortaj. Estas socioj kie la interklasaj kontraŭ-
diroj esprimiĝas per baraktado, procezoj de cedo-
malcedo, sed sen la perforto kiu karakterizis la fran-
can socion ekde la jaro 1791 al 1797. Se oni verŝis
tiom da sango dum tiu periodo, krome senutile, estis
necese ke oni multe eraru. Kaj, paradokse, la grave
erarintoj estis homoj kiuj tre enfazadis pri la kon-
ceptoj de racio kaj racieco kaj pretendis konstrui
novan sociordon sur pli raciaj bazoj ol la Malnova
Reĝimo.
Se priraporti kronologie la okazaĵojn de la jaro 1791,
ni devas komenci per la fuĝ-provo de la reĝa fami-
lio. Vidate deperspektive la eventoj de la Franca Re-
volucio povus ŝajni stranga la persisto de la monar-
kio ĝis la jaro 1792. Kiam oni pensas pri tiu Revolu-
cio oni tuj kunligas la kapton de la Bastilo kaj la sen-
kapigon de Ludoviko la 16-a. Sed inter ambaŭ okaz-
intaĵoj pasis pli ol tri jaroj, kaj dum tiu periodo kelk-
foje estis vivuoj al la reĝo en la revoluciaj okazaĵoj.
Estis nenia fatalo ke la franca monarĥo finiĝu en la
gilotino. Sufiĉe da reĝaj dinastioj dumlonge kunviv-
adas kun reĝimoj kies konstitucio estas multe pli
progresista ol tiu de Francio de 1791, kaj nuntem-
pe ekzistas kelkloke tiutipaj reĝimoj de konstitucia
monarkio. Se Ludoviko la 16-a havis tiel tragikan
destinon estis pro siaj propraj eraroj, kaj ankaŭ tio
estis paradokso ĉar la monarkia institucio en Francio
havis pli ol unu jarmilo da politika sperto.
La elmigrintaj nobeloj komencis konspiri deekster-
lande kontraŭ la revolucio. La reĝo estis en kontakto
kun ili kaj sciis pri la planoj de la aŭstria imperi-
estro, lia bofrato, por deklari militon al la revolucio.
En tiuj cirkonstancoj, Ludoviko la 16-a, kiu tute ne
rezignaciis al la rolo de konstitucia reĝo al kiu la no-
va politika ordo destinis lin, decidis forlasi Francion
por sin meti, proksime al la aŭstria landlimo, for de
la kontrolo de la revoluciuloj. En la nokto de la 20-a
al la 21-a de junio de 1791, la membroj de la reĝa fa-
milio sekrete foriris el Parizo, maskovestitaj kiel la
servantoj de rusa baronino. Ilia celo estis la fortresa,
firme monarkisma urbo Montmédy en nordorienta
Francio, el kie la reĝo esperis instigi kontraŭrevolu-
cion. La fuĝo fiaskis kiam la reĝa familio estis mal-
kovrita dum la trairo de la ponto sur la rivero Mosa
en la urbo Varennes-en-Argonne, sufiĉe proksima al
la aŭstria landlimo. Post la malkovro la reĝa familio
estis arestita kaj resendita al Parizo. Sekve de tio, la
aŭstria imperiestro Leopoldo la 2-a, frato de la reĝ-
ino Maria Antonieta, faris alvokon al ĉiuj eŭropaj
reĝoj por ke ĉiuj unuiĝu kontraŭ la revolucio. Sub-
gvide de la aŭtoritatoj de la Asembleo, kiu ankoraŭ
estis Konstitucia, ankaŭ Francio komencis prepariĝi
por sin defendi el la fremda invado. La Asembleo
sin deklaris en konstanta sesio kaj oni mobilizis
ĉiujn naciajn gvardiojn. Dume okazis popolaj tumul-
toj dum kiuj oni bruligis palacojn.
Konstitucio
kaj eraroj
en 1791
23
Spite al lia fuĝo-provo, la Asembleo decidis ne de-
tronigi la reĝon. Oni ellaboris nekredeblan rakonton
informante ke la reĝa familio estis sekvestrita. Kiam
la Jakobena Klubo, unu el la plej radikalaj politikaj
grupoj, sendis al la Asembleo mendon detronigi Lu-
dovikon, plejparto el ĝiaj deputitoj retiriĝis el la klu-
bo kaj konstituis iun novan, pli moderan, nomatan
Fuldensa Klubo. La tiamaj politikaj kluboj estis kva-
zaŭ ekĝermo de la nuntempaj partioj. La jakobenoj
prenis ĝian nomon el la loko kie ili kunsidadis, kiu
antaŭe estis monaĥejo de Sankta Jakobo ĝis la abolo
de la monaĥaj ordenoj. La malpliiĝo de la nombro
da jakobenaj deputitoj en la Asembleo ne signifis
malfortiĝo de tiu politika tendenco, sed tute male,
ĉar ene de la Jakobena Klubo, tiuj ŝanĝoj ebligis la
plifortiĝon de la hegemonio de Maksimiliano Robes-
piero, kiu de tiam iĝis unu el la ĉefaj figuroj de la
Franca Revolucio. Dum plejparto el la deputitoj de
la Asembleo emis savi la monarkion, la pariza popo-
lo, ĉefe la “sen-kulotuloj” komencis gvidi la plej
energian kaj rezolutan linion el la revoluciaj tenden-
coj. La “sen-kulotuloj” ricevis tiun nomon tial ke ili
ne survestadis la kulotojn uzataj de la riĉuloj. Ili
estis metiistoj, butikistoj, etbienuloj kaj ankaŭ labor-
istoj kiuj estis pretaj puŝi la revolucion ĝis la fino de
la batalo kontraŭ la privilegioj. Ili malkonfidis ne
nur je la aristokrataro sed ankaŭ de la riĉuloj ĝenera-
le. Estante malpli dialektemaj ol la leĝ-fakuloj de la
Asembleo, ili postuladis klarajn kaj rotundajn dispo-
nojn. La politika organiziĝo de tiuj tavoloj devigis
alpreni, dum la sekvintaj jaroj, drastajn disponojn
kontraŭ ĉiu signo de feŭdismo kaj alportis al la Fran-
ca Revolucio ian profunde demokratian karakteron
kiu neniel enestis en la politika programo de plej-
parto el la burĝaro. La senkulotuloj organiziĝis laŭ
teritoriaj sekcioj, ligitaj al la Klubo de la jakobenoj
kaj aliaj similaj, sed ili havis siajn apartajn gvid-
antojn kaj dum iom da tempo ili sukcesis konduki la
revolucian procezon.
Pro la manko je iniciato de la Asembleo, la senkulot-
uloj kaj la civitanoj de la popolaj distriktoj ekagadis.
Ili redaktis peton postulante la detronigon de la reĝo.
Subskribis tiun noton ses mil homoj, laŭŝajne multaj
el ili analfabetoj aŭ duonanalfabetoj. La superreg-
antaj klasoj, burĝaj kaj eksaristokrataj sendistinge,
tuj komprenis la danĝeron kiun por ili implicis la
sendependa organiziĝo de la amasoj. La Urbodomo
de Parizo proklamis Militan Leĝon kaj ankaŭ la
Asembleo pretiĝis defendi la ordon. La 17-an de ju-
lio de 1791, formiĝis en la Marsa Kampo unu popola
manifestacio por prezenti la peton. Bailly, kiu estis
elektita urbestro de Parizo dum la eventoj de julio
1789, prezentiĝis en tiu loko akompanata de granda
taĉmento da naciaj gvardioj. Kiam la amaso insultis
lin kaj ĵetis ŝtonojn kontraŭ li kaj lia gvardio, li ordo-
nis pafi. La atako kontraŭ la popolo okazigis centojn
da mortintoj. La masakro de la Marsa Kampo daŭris
dum la sekvaj tagoj per iu sistema subpremo kiu
celis senkapigi kaj paralizigi la popolan forton de la
senkulotuloj. Laŭ ies kalkulo, dum tiuj tagoj la Na-
cia Gvardio mortigis pli da personoj ol ĉiuj linĉadoj
far la popolamasoj ekde la 14-a de julio de 1789.
Post tiu kontraŭ-popola reago de la burĝaj superreg-
antaj fortoj, ĉi tiuj eniris en procezon de negocado
kun la reĝo por enkonduki en la Konstitucion kiun
oni estis ellaboranta iujn modifojn kiuj celis redukti
ĝian demokratian dimension limigante la politikajn
rajtojn de la popola plimulto de la neriĉuloj de la
lando. Estis aliaj konstituciaj ŝanĝoj kiel ampleksigi
la funkciojn de la reĝo domaĝe al tiuj de la Asem-
bleo. Pro tiu erara politiko, kiu akcentis la perfortan
karakteron de la revolucia procezo, tiel la burĝaro
kiel la reĝo devis pagi altan koston du jarojn poste.
La jakobenaj deputitoj Maksimiliano Robespiero kaj
Jeromo Pétion estris la batalon kontraŭ tiu reakcia
revizio de la Konstitucio, kio igis ilin gajni la esti-
mon de la pariza popolo. Sed fine nur kelkaj el la
proponitaj ŝanĝoj estis enkondukitaj en la konstitu-
cian tekston. Sed ĉi tio kontentigis neniun: nek la
popolajn sociajn fortojn kiuj emis pli radikalajn ŝan-
ĝojn, nek la reakciajn fortojn kiuj konspiradis kon-
traŭ la revolucio ene kaj for de la lando.
La konstitucia teksto estis finpreta en septembro de
tiu jaro 1791. Ĝi deklaras ke la suvereneco apartenas
al la nacio, ne al la reĝo, kiu de tiam titoliĝas “Reĝo
de la Francoj”, kaj proklamas la liberecon de penso,
presaro kaj religio. Ĝi krome abolas la nobelecon kaj
la heredajn distingojn, la kavaleriajn ordenojn, kor-
poraciojn kaj meti-societojn, kaj dekretas liberan al-
iron al la oficoj kaj funkcioj kiuj ĝis tiam estis re-
zervitaj por la nobelaro aŭ oni heredadis ilin. La sub-
tenado de la lokoj de religia kulto pasis dependi de
la ŝtato, same kiel la pagado al la pastraro. Oni star-
igis la apartiĝon de la leĝa, jura kaj rega povo. La el-
laborado de la leĝoj koncernas al Leĝo-dona Asem-
bleo, kiu devas voĉdoni la leĝojn, la impostojn kaj
deklari militon, kun la aprobo de la reĝo. La rega po-
vo restis en la manoj de la monarkio, la reĝo konser-
vis la povon nomumi kaj eksigi la ministrojn. Do,
oni agnoskis al la monarko la rajton vetoi la decidojn
de la Leĝo-dona Asembleo. Kvankam ĉi tiu vetoo ne
estis definitiva, tiu prokrastiga ebleco fariĝus vera
armilo por bremsi la revolucion. La jura povo estis
asignita al sendependaj tribunaloj. La konstitucio ga-
rantiis la netuŝeblecon de la privata proprieto. Oni
kreis iun servon de publika instruado por provizi ba-
zan kaj senpagan instruon al la civitanoj, kaj ankaŭ
iun publikan fondaĵon de bonfarado por okupiĝi pri
la orfaj geinfanoj kaj zorgi pri la handikapuloj. Oni
deklaris la egalecon inter la civitanoj rilate al la im-
postoj, kiujn oni aplikus proporcie al la propraĵoj kaj
la enspezoj. Ankaŭ la fiska sistemo estis modifita
eliminante nerektajn impostojn kaj starigante rektajn
impostojn, kies kvanto dependis de la riĉeco de la
posedantoj, ĉu teroj, urbaj propraĵoj industriaj kaj
komercaj negocoj. Malaperis la antikva divido laŭ
24
provincoj kaj oni organizis la teritorion en 83 depar-
tementoj, kiuj siavice estis dividitaj en sekcioj.
Ĉi tiu konstitucio, ja, ne estis tre demokratia. Plej-
parto el la burĝuloj kaj intelektuloj de tiu epoko estis
liberalaj, sed tio ne signifas ke ili estis demokratoj.
La pov-divido, la politika koncepto de monarkio
konstitucia, la abolo de la feŭdecaj rajtoj, la ekono-
mia unuecigo de la lando, la disvendado de la teroj
de la Eklezio, la unuecigo de pez- kaj mezur-
unuoj… estis disponoj sufiĉe allogaj por plejparto el
la francaj burĝuloj. Al tiu klaso interesita disvolvi la
komercon, la industrion kaj la terkulturon sur ka-
pitalistaj bazoj, malmulte povus interesi ebligi rektan
partoprenon de la senposedaj amasoj. Cele bremsi la
politikan partoprenon de tiuj malaltaj klas-tavoloj,
oni dividis la civitanojn laŭ la konceptoj de “aktivaj”
kaj “pasivaj”. La kriterio por diferencigi ambaŭ ko-
lektivojn estis la ekonomia situacio. Tiucele oni kon-
sideris la tutjaran renton kiun ĉiu ricevadis kies in-
dikilo estis la pagado de nerektaj impostoj egal-
valora al tritaga salajro kaj la fakto havi fiksan loĝ-
lokon. Nur la “aktivaj” civitanoj rajtis voĉdoni kaj
okupi postenojn en la administracio. La balotado por
elekti perantojn por la Leĝo-fara Asembleo fariĝis
laŭ nerekta maniero, sed por la municipaj perantoj la
balotado estis laŭ rekta maniero. Plejparte el la poli-
tikaj kluboj rifuzadis la “pasivajn” civitanojn, kaj sa-
me okazis en la armeo kaj la Nacia Gvardio. Eble ĉi
tiu socia distingo de la civitanaro laŭ ekonomiaj kri-
terioj estis la plej grava el la eraroj de tiu jaro 1791.
Plendante pri ĉi tiu malegaleca politiko, Marat pu-
blikigis en sia ĵurnalo «La Amiko de la Popolo»:
Sed estas malvero ke (…) ili abolis, kiel ili fieras,
ĉiun institucion kiu lezas la liberecon kaj la rajt-
egalecon, ĉar ili jam komencis starigi kiel bazon de
sia laboro la plej humiligajn kaj ofendajn distin-
gojn, ekskludante el la rajto je civitaneco, elekt-
ebleco por la oficoj kaj la honoro servi la patrujon,
la multamason da civitanoj deklaritaj ne-aktivaj.
La 1-an de oktobro komencis funkcii la Leĝdona
Asembleo. La Konstitucia Asembleo estis dekret-
inte ke siaj membroj ne povu esti elektitaj por la
nova asembleo. Tiamaniere oni promociis grandan
renoviĝon de la politikaj figuroj, kaj el tio rezultis la
apero de novaj politikaj tendencoj kiuj poste ludis
gravan rolon en la sekvintaj jaroj. Dum tiuj lastaj
monatoj de la jaro 1791 formiĝis la politika grupo
kiu poste estis konata kiel “ĝirondistoj”. La grupo
neniam atingis la organiz-gradon de iliaj samtemp-
anoj kaj konkurantoj de la Klubo de la Jakobenoj,
kaj neniu el ili havis la priprogramajn difinojn de la
nuntempaj politikaj partioj. Tamen ilia komuna po-
ziciiĝo en la asembleaj debatoj igis kunflui kelkajn
talentajn deputitojn devenintajn el la franca depar-
temento de Ĝirondo, kiuj kunvenadis ĉe madame
Roland kun Jacques Pierre Brissot, kiu fariĝis unu
el la ĉefaj ĝirondistaj lideroj. Estis la danĝero kaj la
proksimeco de milito kio impulsis la promocion de
la ĝirondistoj. La organizado de armeoj de francaj
nobeloj elmigrintoj en Koblenco, inter kiuj troviĝis
la fratoj de Ludoviko la 16-a, estis realaĵo pri kiu
devis atenti la francaj aŭtoritatoj rezultintaj el la
revolucia procezo. La reĝino Maria Antonieta send-
adis pli kaj pli urĝajn leteroj al ŝia frato, la aŭstria
imperiestro, incitante lin interveni. Krom la dinastiaj
ligiloj inter ambaŭ monarkioj ekzistis ankaŭ forta
unueco bazita sur la klasaj interesoj kiuj des pli
konkretiĝis ju pli grandiĝis la revolucia minaco.
La aresto de la reĝa familio en Varennes kaj la
ĉesigo de la reĝa aŭtoritato –eĉ se nur provizora kaj
mallongdaŭra– decidigis multajn eŭropajn nobelojn
interveni en la francaj aferoj kiuj kontestis la soci-
politikan organiz-manieron sur kiu baziĝis ilia pro-
pra povo. Rezulte de la alvoko kiun la imperiestro
Leopoldo estis farinta post la evento de Varennes,
fine de aŭgusto de 1791 Aŭstrio kaj Prusio sub-
skribis interakordon por organizi la kontraŭrevolu-
cion ambaŭflanke de la landlimo inter Francio kaj
Aŭstrio. La kontraŭrevoluciaj ribeloj en kelkaj fran-
caj regionoj, ĉefe en La-Vendée, pri la religia afero
kaj la senĉesa minaco de la elmigrintoj ĉe la land-
limo montris ke la situacio tute ne normaliĝis. Fine
de novembro la Leĝo-dona Asembleo dekretis ke la
nobeloj kiuj ne estus revenintaj al Francio antaŭ la 1-
a de januaro de 1792 estus mort-kondamnitaj kaj
iliaj propraĵoj konfiskitaj. Kelkajn tagojn poste oni
aprobis punojn kontraŭ la pastroj kiuj sin oponis al
la klerikara statuso. En ĉi tiu kadro prosperis la pre-
dikoj de la ĝirondistoj favore al la milito. Ili kon-
sideris ke la alfrontiĝo kontraŭ la eksteraj malamikoj
kontribuus difini la internan situacion. La 12-an de
decembro de 1791, la ĝirondisto Brissot eksplikis
sian pozicion antaŭ la Jakobena Klubo:
Ĉu vi volas detrui per unusola bato la aristokrat-
aron, la reakciajn pastrojn, la malkontenton? De-
truu Koblencon. La estro de la nacio estus devigita
reĝi laŭ la konstitucio.
Dum la ĝirondistoj propagandis favore al la milito
kaj la revolucio, la reĝa Kortego laboradis favore al
la kontraŭrevolucio. Estas evidenta ke la forto-rilato
alvenis al iu punkto en kiu estis necesa ia difino en
la politik-militista tereno. Spite al tio ke oni agnos-
kis la neeviteblecon de armita kontraŭfrontiĝo, ne
ĉiuj revoluciaj lideroj, ne la plej radikalaj, estis
favoraj al ekstera milito. La Jakobena Klubo sin
oponis al la konflikto. En iu diskurso de la 2-a de
januaro de 1792 Robespiero eksplikis ĉi tiun pozici-
iĝon. Li konsideris grava eraro situigi la malamikon
en Koblenco kiam la malamiko troviĝis ankaŭ, kaj
ĉefe, ene de Francio. Laŭ li, la rango de ĉefa celo
kiun Brissot kaj la ĝirondistoj asignis al la milito
permesus daŭre eviti alpreni internajn disponojn
klare revoluciajn por senartikigi la kontraŭrevolu-
cion, ekzemple, armi la popolon. Tamen, ĉi tiuj po-
zicioj ne havis grandan apogon.