grandkvanto da teroj, arbaroj kaj konstruaĵoj. Ĉi
tiu dispono okazigis grandan transigon de la pro-
prieto kiu favoris tiujn burĝulojn ekonomie fortaj
por prezentiĝi kiel aĉetantoj en tiun tero-merkaton.
Ankaŭ la laika nobelaro profitis la okazon pli-
riĉiĝi.
Kompreneble, la maniero laŭ kiu oni realigis la
ŝtatan financadon tre damaĝis la havaĵon de la
Eklezio. Sed krom tio, estis ankaŭ alia afero kiu
tre metis la religian institucion kontraŭ la revolu-
cio. Temas pri la Civila Statuso de la Klerikaro.
Ja, unu el la ĉefaj politikaj linioj de la revolucio
estis meti finon al la socia organizo kaj la kor-
poracia politiko de la Malnova Reĝimo. La Ekle-
zio estis la ĉefa organizaĵo kun korporacia struk-
turo. Krome la kapo de tiu korpo ne troviĝis en
Francio, kaj plejparto el la franca klerikaro emis
konservi sian subordiĝon al la Papo.
En februaro de la jaro 1790 la Asembleo abolis la
monaĥ-ordenojn, kaj en julio aprobis la Civilan
Statuson de la Klerikaro. Ĉi tiuj disponoj ne ce-
lis la senkristanigon de Francio, kiel pretendis la
politika propagando de la malamikoj de la revo-
lucio, sed ian administracian reformon, sed ĝi pro-
funde modifis la strukturon de la Eklezio. La efek-
tivigo de tiu plano metis la religian strukturon sub
la aŭtoritato de la franca ŝtato kaj malpermesis la
intervenon de fremdaj potencoj, t. e. de la Papo de
Romo, en ĉio kio ne strikte rilatus al religia mate-
rio. La celo de la Asembleo estis meti ordon en la
komplikan strukturon de la Eklezio, igi ke la dio-
cezoj koincidu geografie kun francaj departemen-
toj kreitaj okaze de la administracia reformo. Oni
fiksis ankaŭ la kvanton da ekleziaj funkciuloj kaj
temploj en ĉiu distrikto aŭ urbo dependante de la
nombro da enloĝantoj. Cele establi pli racian kaj
malmultekostan organizon, oni eliminis multajn
parokejojn kaj ekleziajn postenojn. Krom la eli-
minado de regul-submetita klerikaro, oni nuligis
ankaŭ ĉiujn titolojn kaj ekleziajn oficojn escepte
tiujn de la pastroj, episkopoj kaj vikarioj. Rilate al
ĉi tiuj ekleziaj oficoj, la Civila Statuso de la Kle-
rikaro inkludis elekto-sistemon, kaj tio signifis la
malaperon de la privilegio de la nobelaro por oku-
pi la altajn postenojn de la Eklezio.
Kvankam kelkaj membroj el la eklezia hierarĥio
konsentis pri la neceso je pli racia organizado en
la strukturo de la institucio, la Civila Statuso de
la Klerikaro rezultis ne-akceptebla por multaj
aliaj kaj ĉefe por la ensemblo de la Eklezio. La
franca klerikaro provis prokrasti la aplikadon de
tiu leĝaro mendante al la Papo permeson por ĝia
aprobo. En decembro de 1790 la Asembleo pos-
tulis al la klerikaj deputitoj ke ili ĵuru fidelecon al
la konstitucio por poste postuli la samon al la
pastroj kaj episkopoj. Preskaŭ ĉiuj francaj epis-
kopoj rifuzis submetiĝi al tiu leĝo, kaj same faris
duono el la malalta klerikaro. Krome, komence de
la sekvinta jaro la Papo Pio la 6-a kondamnis la
Civilan Statuson de la Klerikaro. La rezulto es-
tis la divido de la klerikaro de la lando. La Papo
kondamnis la pastraron kiu ĵuris la konstitucion.
Iu rezulto de tiu konfuza situacio estis ke grand-
parto el la franca loĝantaro kontraŭstaris de tiam
la revolucion. La Eklezio kiel institucio unuiĝis al
la aristokrataro en la opozicio al la nova reĝimo.
Sed por ĉi tiu pli grave ol la malamikeco de la alta
klerikaro estis tiu de multaj katolikaj popolanoj.
Ĉi tiu afero estis speciale grava en regiono kiel
La-Vendée, kie la konstraŭstaro al la parizaj aŭ-
toritatoj estis ĝenerala kaj radikala ĝis la ribelo.
Oni bone komprenas la konfliktojn surbaze de in-
terkontraŭantaj klasaj interesoj, kaj tio abundis en
la franca revolucio. La agresemo de alta klerikaro
samkiel tiu de la nobelaro apartenas al tiutipa klas-
batalo. Sed okaze de la konflikto kun la Eklezio
aperas iu nova faktoro en la kontraŭstaro al la re-
volucio. La opozicio de la vendeanoj kaj aliaj po-
polanoj, kiu aperis okaze de la kunfrontiĝo de la
Asembleo kun la klerikaro, kaj kiu pligrandiĝis
dum la sekvintaj jaroj, ne povas esti atribuita al
inter-klasaj kontraŭdiroj. Estis nenia objektiva kia-
lo por ke multaj miloj da vilaĝanoj kaj ĉiutipaj po-
polanoj el la malaltaj klasoj de la socio sin tenu
agreseme kontraŭ la aŭtoritatoj kaj institucioj ge-
neritaj de la revolucio, kaj tamen tio okazis. Kaj
tio meritas ian eksplikadon, aŭ almenaŭ intencon
je eksplikado. Ja, ne estis objektivaj kialoj por tiu
popola kontraŭ-revolucia teniĝo, sed, jes ja, estis
subjektivaj kialoj por la okazado de tiu stranga fe-
nomeno, kiu, cetere, estas tre ofta en la historio,
antaŭ kaj post la Franca Revolucio. La homaj est-
aĵoj ne ĉiam procedas objektive, laŭ logika penso.
Foje ili agadas subinflue de sentoj, emoj, inklinoj
kaj preferoj kies origino troviĝas en malsama cer-
ba parto ol tiu kiu rezonas logike. La religiaj, la
naciismaj kaj aliaj sentoj apartenas al tiu tipo je
homaj motivigiloj kiujn oni ne povas ekspliki laŭ
ekonomia aŭ praktika intereso. Tiuj sentoj, en rek-
ta rilato kun la sento de mem-identeco, ofte pelas
la homojn al fanatikeco kaj mem-oferado favore al
aferoj tute ne konvenaj. Ankaŭ la simpatio kaj an-
tipatio kiu spontane naskiĝas en tiu parto el la ho-
ma cerbo apartenas al tiaj nekontroleblaj sentoj,
same ol la amo kaj la malamo. Sen tiaj karakter-
aĵoj la homoj ne estus homoj, sed maŝinoj. La
spertaj politikistoj scias atenti pri tiuj homaj ecoj
ne malpli ol pri la ekonomiaj interesoj de la perso-
noj. Ne nur la ekonomio sed ankaŭ la psikologio
kaj la sociologio estas necesaj iloj por la regado.