16
Ĉiu situacio de pov-ekvilibro aŭ duobla povo estas
malstabila kaj restas kondamnita esti provizora.
Tiu principo povas esti aplikata al la stato de la
aferoj en Versajlo ekde la 24-a de junio de 1789.
Ŝajnas ke pri tiu realaĵo tiel estis konsciaj la deput-
itoj de la Nacia Asembleo kiel la reĝo mem kaj
ties alianculoj de la aristokrataro kaj la alta klerik-
aro. Ja, ĉi tiuj tute ne emis akcepti senreziste ke
oni metu finon al la feŭdisma sistemo en kiu ili
ĝuis privilegian pozicion.
Kvankam Ludoviko la 16-a estis agnoskinte la
legitimecon de la Nacia Asembleo, poste li sin de-
diĉis sekrete prepari la rebaton. Li ordonis kanton-
mentigi trupojn en la Marso-Kampo, proksime al
Parizo. Sed ankaŭ la Asembleo atentis pri la situa-
cio kaj voĉ-donis mocion petante al la reĝo, sen-
utile, retiri la trupojn. Dume en Parizo, kaj en la
cetero el la lando, la situacio estis neeltenebla en
kio rilatas al la viv-kondiĉoj de la malaltklasuloj.
La prezo de la pano tre multe estis altiĝinta pro la
malbonaj rikoltoj de la antaŭaj jaroj. Dum la nokto
de la sabato, la 11-a de julio al la dimanĉo la 12-a,
la popolaj amasoj de Parizo alsaltis 40 el la 54
oficejoj kiuj kolektadis la impostojn. Proksimume
tagmeze de la 12-a oni konis en la ĉefurbo la nov-
aĵon de la elpostenigo de la ministro Necker. Tio
kaj la koncentriĝo de 20.000 soldatoj apud Parizo
indikis ke oni estis komencante la sufokadon de la
revolucia procezo.
Notindas ke la solvo de la krizo de julio estis ini-
ciato de la popolaj amasoj, ĉefe tiuj de la ĉefurbo.
La senelira situacio de Versajlo estis rompita de la
parizaj ribelintoj de la malaltaj klasoj de la socio.
La Asembleo ne estris la mobilizon sed restis
spektanta. Nur la plej radikalaj el la deputitoj par-
toprenis en la surstrata agado. La 1-an de julio
Jean-Paul Marat estis lanĉinta jenan pamfleton:
Civitanoj! Senĉese observu la konduton de la mi-
nistrojn cele reguli la vian propran. Ilia celo es-
tas nuligi nian Nacian Asembleon. Ilia sola ri-
medo estas la civilmilito. La ministroj nutras la
ribelon. Ili ĉirkaŭigas vin per la timiga ĉeesto de
la soldatoj kaj la bajonetoj!...
Kaj la 12-a, Camile Desmoulins faris tiun alvokon
al la parizaj popol-amasoj:
Civitanoj, mi venas el Versajlo… Necker estis
eksoficigita! Ĉi tiu elpostenigo estas la trumpet-
alarmo de iu Bartolomea Nokto de masakrado de
patriotoj. Ĉi-nokte, ĉiuj svisaj kaj germanaj bata-
lionoj foriros el la Marso-Kampo por veni sen-
kapigi nin… Ni devas ne perdi eĉ momenton!
Estas al ni nenia alia solvo ol preni la armilojn
kaj surmeti al ni kokardojn por identiĝo!
Desmoulins eksplikas la signifon de la eksigo de
Necker; temas pri la signalo por la masakrado de
patriotoj. Antaŭ la ofensivo, ne estas alternativo.
Parizo devis preni la armilojn. La kokardo elektita
kiel signalo de identiĝo estis trikolora, kun la blan-
ko de la antikva reĝa koloro plus la ruĝo kaj la
bluo, la koloroj de la cefurbo. La parizaj stratoj
pleniĝis je barikadoj kaj tranĉeoj. Tiuj kiuj ne po-
sedis armilojn suprenportis pavim-ŝtonojn al la al-
taj etaĝoj de la konstruaĵoj por ataki per ili la re-
ĝajn trupojn. La prizono de la ŝuldantoj de la ĉef-
urbo estis alsaltita kaj ties prizonuloj liberigitaj.
La pariza popolo, kuniĝinta en la Placo de la Grè-
ve, antaŭ la Urbodomo, elektis iun komitaton
konstituitan de municipaj oficiroj kaj la urbaj de-
putitoj de la Ĝeneralaj Statoj.
La municipa regantaro kreita por gvidi la insurek-
cion estis titolita Pariza Komunumo. Jean Syl-
vain Bailly estis elektita urbestro de Parizo. Li
estis membro de la Akademio de Sciencoj, mate-
Intervenas
la popolaj
amasoj
17
matikisto kaj astronomo. Li estis la deputito de
Parizo en la Ĝeneralaj Statoj kiu legis la ĵuron de
la Korto de la Pilk-ludo en Versajlo. La komitato
de la Komunumo rajtigis la distribuadon de pulvo
kaj decidis la kreadon de burĝa milicio por kio, tre
rapide, ĝi sukcesis rekruti pli ol 13-mil personojn.
Parto el tiu burĝa milicio atakadis la reĝajn tru-
pojn koncentritajn, ĉefe, en la Marso-Kampo, ating-
ante
ke iuj el ili transiru ali-partien. La formado de
armitaj grupoj daŭris sekvinttage per la kreado de
unu milicio de Parizo konstituita de 48-mil homoj
kaj komandita de La-Fayette. En ĉi tiu naskiĝo de
io kio poste estos la Nacia Gvardio, kvankam estis
evidenta la insurekcia karaktero de la armita kor-
po, notindas ke la eniro en tiu institucio estis lim-
igita al la t. n. “respektindaj civitanoj”, klare pa-
rolante, la burĝuloj, kun rifuzo de la popolanoj de
la plej malaltaj klasoj. La nomumo de La-Fayette
kiel kolonelo de la milicio, ja, ne estis signo je ra-
dikaleco, kvankam li ankoraŭ konservis la presti-
ĝon esti batalinta en la usona Milito je Sendepend-
iĝo. Tio estas, en la momentoj de plej granda
revolucia impeto, la burĝaro ne ĉesis atenti pri la
danĝero kiun signifus por ĝiaj interesoj la armita
popolo. Tamen, nur la popola mobilizo povus al-
fronti la kontraŭrevoluciajn fortojn kiuj komencis
ĉefatenti pri siaj komunaj interesoj. Cetere, tiu po-
pola mobilizo senĉese pliintensiĝis. Tiutage mem,
ekde la tagmezo, la regimentoj de infanterio estis
ricevinte el la kortego ordonon evakui Parizon sed
ili rifuzis obei kaj sin metis je la dispono de la
aŭtoritato kies sidejo estis la Urbodomo.
Matene de la 14-a de julio unu komisiono prezent-
iĝis antaŭ la arsenalo «des Invalides» postulante
fusilojn. Tial ke ne estis respondo, la arsenalo estis
disrabita kaj la revoluciuloj forprenis 28-mil fusi-
loj kaj 20 kanonoj. Ĉirkaŭ la 13-a horo, proksim-
ume 5-mil armitaj viroj kaj virinoj, kune kun kel-
kaj francaj gvardioj kiuj enviciĝis kun ili, adres-
iĝis al la emblema Bastilo. Survoje tiuloken la
grupo plikresĝis ĉefe per la aldoniĝo de laboristoj
de la tieproksima kvartalo «Saint Antoine». La
Bastilo estis iu mezepoka fortreso. Kun la absolut-
isma monarĥio ĝi fariĝis simbolo de la subprem-
ado ĉar ĝi estis uzita kiel malliberejo por politikaj
prizonuloj. Tie, la popolanoj postulis ke oni disdo-
nu la pluvon kiu estis stokita en tiu fortreso. La
guberniestro de la Bastilo, la markizo de Launay,
firmece rifuzis permesi la eniron de la revoluciuloj
kaj pretiĝis rezisti per la malmultenombra garnizo-
no. La alsaltantoj sukcesis faligi kelkajn pordojn
kaj unu leveblan ponton. Ili situis kanonojn en la
korto kaj en la fosaĵoj ĉirkaŭ la fortreso. Dum estis
sonanta la pafado ĉirkaŭ la konstruaĵo, pli kaj pli
da alsaltantoj adresiĝis tiuloken. Subite oni vidis
ke la sieĝitoj hisis blankan flagon. Sed kiam kelkaj
viroj kaj virinoj triumfe alproksimiĝis ili estis
mortpafitaj. Sekvis la atakado kaj fine, je la 17 ho-
ro, post kelkhora batalado la atakantoj sukcesis
eniri en la Bastilon. Kiam la homamaso alvenis
tien kie troviĝis Launay oni linĉis lin, same kiel al
la ĉefserĝento de la fortreso kaj poste oni liberigis
la prizonulojn kiuj troviĝis tie.
La kapto de la Bastilo havis, sendube, simbolan
efikon, sed ne nur tion ĉar oni atingis per tiu faro
ankaŭ materian utilon tial ke la alsaltintoj trovis
tie armilaron: pulvo, kanonoj… La sieĝitoj perdis
nur unu solan homon dum la atako sed la alsalt-
antoj havis 98 mortintojn kaj 73 vunditojn. Hazar-
de, en iu poŝo de la markizo Launay oni trovis le-
teron kiun estis sendinta al li la provosto de la ko-
mercistoj, Sinjoro Flesselles. Ĉi tiu promesis sendi
al la defendantoj de la Bastilo helpo-trupojn antaŭ
la nokto-mezo. Dum kelkaj revoluciuloj restis en
la ĵus konkerita fortreso, la homamaso adresiĝis al
la Urbodomo kie troviĝis Flesselles kun la ceteraj
magistratanoj laste elektitaj far la popola povo.
Oni eksigis lin el tiu loko kaj kiam li estis elirante
oni mortigis lin per unu pafo. Poste lia kapo kaj
ties de Launay kaj la ĉefserĝento de la Bastilo es-
tis portitaj sur pik-stangoj tra la parizaj stratoj dum
la urba loĝantaro vivu-kriadis la alsaltintojn de la
fortreso. La perforto de tiu tago kaj tiuj ĉi okazint-
aĵoj signis la karakteron de la tiam komenciĝanta
revolucio. Ja, la perforto kaj la klasaj kontraŭdiroj
ene de la kontraŭfeŭdisma socia bloko, krom inter
ĉi tiu kaj la aristokrataro, signis la disvolviĝon de
la tuta revolucia periodo.
La reĝo volis pensi ke la eventoj de la 14-a de
julio estis nura popola ribelo pro la manko je viv-
rimedoj, sed li sin sentis devigita retiri la trupojn
el la ĉefurbo kaj remeti la ministron Necker-on. La
15-an li aliris al la pariza Urbodomo kaj akceptis
surmeti al si la kokardon de la revoluciuloj. Tre
emociita, li deklaris: «Mia popolo ĉiam povas kal-
kuli je mia amo». Sed de tiam la aristokrataro ko-
mencis forlasi la landon por konspiri kontraŭ la
revolucio de-ekstere. La grafo de Artois foriris
frumatene de la 17-a de julio destine al Neder-
lando kune kun siaj filoj kaj servistaro, la Princo
De-Condé kaj sia familio sekvis lin, la gedukoj de
Polignac adresiĝis al Svisio, la marŝalo De-
Broglie al Luksemburgo, kaj sekvis aliaj.
La 18-an de julio la aŭtoritatoj de la Urbodomo or-
donis la revenon al la ordinara laborado kaj oferis
mon-rekompencon por la repreno de la armilaro
kaptita de la ribelintoj. Sed ne rezultis facile la re-
veno al la normaliĝo de la situacio. La 22-an de
julio unu el la ministroj nomumitaj de la reĝo,
Foulon, kaj la intendanto de Parizo estis akuzitaj
je instigado de la kontraŭrevolucio kaj spekulaci-
ado pri cerealo. La popolamaso ekzekutis ilin en la
18
placo de la Greve, antaŭ la Urbodomo. Tio estis
indico de la apero de ia nova povo kiu ne estis tiu
de la Nacia Asembleo de Versajlo kaj ankaŭ ne tiu
de la pariza Urbodomo, sed tiu de la popolanoj
kiuj konsciis pri siaj propraj interesoj, malsamaj ol
ties de la burĝaro. Krome, la konkuro de malsamaj
povoj generis la malstabilan situacion kiu persistis
ĝis la elĉerpiĝo de la revolucia impulso.
Dum estis okazante en Parizo la historiaj eventoj
de julio 1789, la revolucia ondo manifestiĝis an-
kaŭ en aliaj urboj kaj regionoj de Francio ne
konante, en iuj kazoj, la parizajn okazintaĵojn. Oni
kaptis arsenalojn kal alsaltis tribunalojn kaj aliajn
oficialajn centrojn. Multkaze, la ribeluloj eksigis
municipajn oligarkiojn kaj lokajn regantarojn por
anstataŭi ilin per la delegitoj de la Ĝeneralaj Sta-
toj. La revolucio etendiĝis ankaŭ tra la kamparo,
kie abundis la insurekcioj de la salajritaj kampar-
anoj. Ĉi-tiuj kaj la tag-laboristoj taksis la okazon
konvena por venĝi la ne-elteneblajn altrudojn de la
feŭd-sinjoroj. La penoj pro la malabundo je nutr-
aĵoj okazigis la socian eksplodon de la viktimoj de
kelkjarcenta subpremado politika, ekonomia, socia
kaj religia. La reago de la ĝis tiam subpremitaj
kamparanoj estis altgrade perforta. Ili alsaltis kaj
bruligis feŭdajn kastelojn kaj palacojn. Ĉi tio ak-
celis la forkuron eksterlanden de multaj aristo-
krataj familioj.
Ĉi tiu nova situacio estis neatenditaĵo por la mem-
broj de la Asembleo, kiu reagis tim-zorge kaj ko-
mencis atente prikonsideri la postulojn kiujn la
kamparanoj estis registrinte en la plendo-kahieroj
kaj pri kiuj ĝis tiam ili ne estis dediĉinte grandan
intereson. Tio metis en konsideron la aferon ĉu oni
agnoski aŭ ne la proprieto-rajton bazitan sur la
feŭdismaj privilegioj. Kaj tio vekis kontraŭdiron
en la idearo de la burĝklaso ĉar kvankam ĉi tiu
rifuzadis la feŭdisman proprieton kaj la ideologion
sur kiu baziĝis tiu rajto, dume ĝi agnoskis la pri-
vatan propraĵon kiel respektinda homa rajto. Do,
jen la problemo por la burĝaro: kiel eksproprigi la
feŭdsinjorojn ne detruante la propraĵ-rajton ĝene-
rale? Tiu rilato inter la feŭda kaj la burĝa proprieto
montris eblan unuecon de ambaŭ propriet-rajtoj, t.
e. la objektivan eblecon de interakordo inter am-
baŭ super-regantaj klasoj kontraŭ la granda ama-
so da senposedantoj. Momente la sendependa mo-
biliziĝo de la amasoj malebligis tian interakordon.
En unu sesio kiu daŭris la tutan nokto de la 4-a al
5-a de aŭgusto, la Konstitucia Asembleo prokla-
mis la abolon de la feŭdeco. Konvenas analizi la
signifon de tiu formulo; ĝi estis sufiĉe ambigua
por pravigi la neadon de la feŭdismaj privilegioj
ne tuŝante la tiklan aferon de la propriet-rajto. Re-
ale, temis pri fakta kompromiso inter la altrangaj
klasoj. La liberalaj membroj de la aristokrataro en
la Asembleo rezignis pri la “super-reganta feŭd-
eco”, tio estas la rajtoj truditaj per la forto kaj
uzurpitaj al la centra povo, sed dume, laŭ konveno
de ambaŭ klasoj, oni dekretis nenion pri abolo je
rajto je privata propraĵo.
Ĉi-kaze la dispono estis grava de jura kaj politika
vidpunkto. Laŭ la dekreto de la Asembleo estis
abolitaj la jurpovo kaj la ĉasad-privilegio de la
feŭdsinjoroj samkiel la specialaj pagoj al la Ekle-
zio kaj la dekonaĵ-impostoj, kaj ankaŭ la parla-
mentaj kaj juraj privilegioj de la Unua kaj Dua
Statoj. Ankaŭ la urboj rezignis pri siaj partikularaj
rajtoj (foruoj). Tamen oni respektis la “kontraktan
feŭdecon”, t. e. la privatan propron, kiu de tiam
transformiĝis en burĝan proprieton aŭ posedma-
nieron. Laŭ tiu rajto, la eksproprigo signifus pa-
gon je monkompenso al la “legitima” posedanto.
Tio signifis la agnoskon de la burĝa proprieto en
la jura sistemo, do la apero de iu merkato de tere-
noj kiu metis je la dispono de la kapitalistoj la pro-
praĵ-eblecon de la tero. Klare evidentiĝas kiuj estis
la beneficuloj de la abolo de la feŭdeco”. Tute ne
la senposedantaj amasoj kiuj per siaj mobiliziĝo
efektivigis la venkon de la revolucio sed aliaj kla-
soj. Unue, tiuj membroj de la nobelaro kiuj estis
sukcesinte kombini siajn feŭdajn privilegiojn kun
la profitado de terkulturo. Due, nur tiuj kampar-
anoj kiuj estis sukcesinte fariĝi kapitalistoj sufiĉ-
grade por posedi iome da mono por investado.
Plejparto el la kamparanoj kaj tag-laboristoj per-
ceptis ke la dispono ne favoris iliajn interesojn, do
la mobiliziĝo en la kamparo pludaŭris.
Resume, ne estis intenco plenumi agraran refor-
mon celante ke la tero estu por tiuj kiuj prilaboras
ĝin. Tamen, ne estis tute malgrava la transformado
entreprenita de la Asembleo. La abolo de la politi-
kaj privilegioj de la feŭdsinjoroj pri la tero, la nul-
igo de la distingo inter nobelaj kaj plebaj teroj, la
starigo de homogenaj imposto-kriterioj, implicis
radikalan socian transformadon de la tero-proprie-
to kaj la rilato de la socio kun ĝi. Temis pri decida
salto el la feŭdismo al la kapitalismo. Ĉi-lasta be-
zonas kaj implicas ke la tero fariĝu komercaĵo, ke
la superregado de la proprietulo, sen ia ajn politika
rilato, estu nura superregado de la privata propr-
aĵo, de la kapitalo, senigita de ĉiu ajn politika sig-
nifo: ke la rilato inter la proprietulo kaj la laboristo
estu nura ekonomia rilato inter ekspluatanto kaj
ekspluatato, ke ĉesu ĉiu ajn persona rilato inter la
proprietulo kaj la propraĵo, ke ĝi konsistus nur je
la materia valoro de la aĵoj. De tiam kaj ĝis la nun-
tempo la burĝa kapitalismo enportas en ĝia idearo
tiun kontraŭdiron. Ja, la privata propraĵo ne estas
hom-rajto sed privilegio ĉar fakte ekzistas multaj
homoj kiuj posedas nenion. Sen egaleco oni ne po-
vas paroli pri rajtoj sed pri privilegioj.