institucio de la Ĝeneralaj Statoj respeguladis la ske-
mon de la tri-statan socion kiu estis ellaborita dum
Mezepoko far la ekleziaj intelektuloj. Laŭ ties teorio,
iuj homoj naskiĝis por preĝi, aliaj por esti soldatoj
kaj la ceteraj por labori. Ĉiu el tiuj klasoj aŭ statoj
estis, laŭ tiu teorio, kvazaŭ organo de la socia korpo,
kiu bezonis la funkciadon de ĉiu organo por ke fun-
kciadu la tuto. Kaj ĉi tio estis tiele laŭ dia ordono.
Malantaŭ la postulo de unupersona voĉdono enestas
kompleta refuto de la tradicia konceptado de la tiam
valida socio. Laŭ la alternativa konceptado kiu en-
estis en la refut-teniĝo de la tria klaso, la homo kiel
individuo konstituas la fundamenton de organizita
socio. La politika kaj socia organizo prezentiĝas kiel
rezulto de racia kaj propravola decido kiun la homoj,
rajtegalece, interakordas. Laŭ ĉi tiu konceptado, la
malegaleco kiu ne baziĝas sur la meritoj, la talento,
la iniciato aŭ la laboro, estas aberacio de la naturaj
rajtoj de la homo. La violentado de la rajtoj de la in-
dividuoj signifas violentado de ia natura ordo bazita
sur la Racio (majuskle). Ĉi tiu burĝa konceptado de
la mondo estis disvolviĝante ekde la finiĝo de Mez-
epoko kaj komenciĝo de la Moderna Epoko laŭ-
mezure ke la novaj laboro- kaj vivo-formoj estis
diferencante la burĝaron kiel socia klaso. Multaj in-
telektuloj kontribuis koherigi tiun penson kaj inter-
preti ĝin kiel antagonismo kontraŭ la dominanta ide-
ologio. La forto de ĉi tiu konceptado centrita en la
individuo, la racio kaj la naturaj rajtoj estis pli kon-
grua kun la tiama socia realaĵo ol la skemo de la tri
statoj. La teoria produktado de tiu burĝaro kun revo-
lucia impeto atakadis la privilegiojn de la superreg-
antaj klasoj, ilia parazitismo kaj malŝparema vivo-
formo. Kompreneble, ĉi tiu kritiko estis alprenita an-
kaŭ de la kamparanoj, tag-laboristoj kaj etbienuloj.
Sed tiu penso bazita sur novaj valoroj efikis ne nur
sur la malaltaj klasoj. Ne malmultaj membroj de la
nobelaro kaj la klerikaro alprenis tiun ideologion
kiel propra. Ĝistioma grado estis disvastiĝinte la ide-
ojn de la Klerismo ke multaj el ties postulatoj fariĝis
parto el la komuna saĝo de multaj sektoroj en la epo-
ko de la Franca Revolucio.
Tial, la debato pri la formo de la asembleo-balotado,
kiu okupis kelkajn semajnojn de la Ĝeneralaj Statoj,
estis nepre ligita al la afero de la naturo de la socio.
Baldaŭ evidentiĝis ke la solvo de tiu problemo estis
esenca kaj neprokrastigebla. La fama diskurso de la
abato Sieyès pri la tria stato respegulis tiun konsta-
ton. Jen citaĵo el tiu diskurso:
Antaŭ la evoluo de la okazintaĵoj kaj de la spiritoj,
la Tria Stato devas konscii ke ĝi povas esperi ne-
nion krom el ĝia lumoj kaj kuraĝo. La racio kaj la
justeco estas ĝiaflanke kaj devas certigi ĝian tutan
forton. Ne, jam ne plu estas la momento labori por
la interakordo de la partioj. Kian pakton oni povas
aranĝi inter la energio de la subpremato kaj la ko-
lero de la subpremanto? (…) Estus senutile fermi
la okulojn antaŭ la revolucio okazigita de la tempo
kaj la forto de la aferoj: ne pro tio ĝi ĉesus ekzisti.
Aliepoke la tria stato estis sklava kaj la nobela stato
estis ĉio. Hodiaŭ, la tria stato estas ĉio kaj la no-
beleco estas nura titolo.
Estis neakceptinde ke la malalta stato, kiu reprezen-
tis 24 milionojn da francoj, submetiĝus al la volo de
iu grupo de 400-milo da privilegiuloj. La 17-a de ju-
nio de 1789 la tria stato proklamiĝis Nacia Asem-
bleo kaj invitis la aliajn du statojn partopreni en tiu
agado. Estis situacio eliranta el la kutima vojo de la
afero. La reĝo devis decidi kion fari en tia situacio
tute ne antaŭvidita kaj por kiu ekzistis nenia politika
formulo. Liaj duboj eksplikas la hezitadon en kiu li
dronis dum la sekvintaj semajnoj, kun kontraŭdiraj
decidoj. Li ne povis akcepti la postulojn de la Tria
Stato sen abdiki kaj ruinigi la socipolitikan sistemon
de la Malnova Reĝimo, kies natura subtenilo estis la
aristokrataro. Do li unue decidis politikon je rezist-
ado kaj tio signifis sin meti flanke de tiu nobelaro
kiu ĝis tiam kontraŭstaris la absolutisman povon de
la monarĥio.
La reĝa decido estis meti finon al la sesioj de Ĝene-
ralaj Statoj. Kiam la deputitoj de la ĵusnaskiĝinta
Nacia Asembleo volis kunsidi la 20-an de junio ili
konstatis ke la pordoj de la salono de la debatoj estis
fermitaj. Laŭ sugesto de la deputito Guillotin ili
adresiĝis al la tie proksima korto de la pilk-ludo. Sub
la prezidanteco de Jean Sylvain Bailly, kaj post iu
diskurso de la deputito Jean-Joseph Mounier, la de-
putitoj de la tria stato ĵuris ne eksiĝi dum kiam ili ne
estos ellaborintaj iun Konstitucion por la franca
popolo.
Sekve de tio, dum kelkaj tagoj okazis inter la Nacia
Asembleo kaj la reĝo ia streĉa procezo de cedo-
malcedo respegulanta ian faktan povo-ekvilibron, kiu
iompostiom evoluis al plifortiĝo de la pozicio de la
tria-klasa deputitaro… La reĝa sesio per kiu Ludoviko
la 16-a esprimis la ordonon de dissolviĝo de la komuna
asembleo okazis la 23-a de junio kaj signifis rompiĝon
inter ambaŭ kontraŭaj partoj. La reĝo rompis la dekre-
tojn de la tria stato, kvankam akceptis iujn petojn pri
fiska mildiĝo, kaj ordonis ke la sekvan tagon la statoj
kunsidu aparte laŭ la tradicia kutimo. Dum la nobelaro
kaj la klerikaro retiriĝis la tria stato restis senmova de-
fiante la reĝan aŭtoritaton kaj deklaris la deputitojn ne-
tuŝeblaj. La teniĝo de la Asembleo estis jam fakta ribe-
lo. La reĝo pripensis la eblecon uzi la forton kaj ordo-
nis al la palaca gvardio eksigi la deputitojn, sed eĉ kel-
kaj reprezentantoj de la nobelaro malkonsentis pri tio
kaj La-Fayette kaj aliaj faris minacan geston preni la
glavon. Ludoviko ne plu insistis, momente.
La 24an de junio plejparto el la deputitoj de la klerik-
aro aldoniĝis al la asembleo de la tria stato. Sekvint-
tage 47 deputitoj de la nobelaro estritaj de la duko de
Orleans, kuzo de la reĝo, faris la samon. Fine la reĝo
sin vidis devigita peti al la cetero el la nobelaro kaj la
alta klerikaro reunuiĝi kun la ceteraj en la Nacia Asem-
bleo, kiu de tiam transformiĝis en Konstitucia.