10
Temante pri revolucio, la studo de ties antaŭoj, t. e.
la situacio en kiu ĝi okazis, estas esenca faro. Oni
povas diri ke grandparto el la revolucia intereso si-
tuas ĝuste en la etapo antaŭ la disvolviĝo de la revo-
luciaj okazintaĵoj. Priskribi tiun antaŭrevolucian eta-
pon estas formuli la kaŭzojn de la revolucio. La kaŭ-
zojn kaj la protagonistojn, kaj ankaŭ ĉi-ties intere-
sojn kaj celojn. Do ni dediĉos la necesan atenton al
la priskribo de la situacio en Francio antaŭ la serio
da eventoj komenciĝintaj en 1789.
Dum la lastaj jardekoj de la 18-a jarcento estis okaz-
ante en multaj landoj, ĉefe en Okcidenta Eŭropo,
grandaj ŝanĝoj en la ideoj kaj en la produktad-
sistemo, kio generis ian soci-politikan evoluon de la
feŭdismo al la kapitalismo, t. e. ŝanĝoj en la formo
laŭ kiu la homoj interrilatis unuj kun la aliaj kaj kun
la naturo por organizi la produktadon. Tamen, tiuj
feŭdismaj kaj kapitalismaj interrilatoj ne koncernas
nur al la materia flanko de la produktado sed influas
ankaŭ sur la diversaj sferoj de la socia vivo, ekde la
ŝtato kaj la leĝoj, ĝis la maniero interpreti la mondon
kaj la lokon kiun la homo okupas en ĝi.
Tiel la feŭdisma kiel la kapitalisma socio baziĝas en
ia divido de la loĝantaro en sociaj klasoj kun mal-
samaj interesoj, t. e. antagonismaj soci-klasoj. En iu
flanko troviĝas tiuj kiuj laboras, kaj aliflanke situas
tiuj kiuj ne laboras kaj vivas el alies laboro. Sed
krom tiu komuna eco de ambaŭ socioj, ekzistas inter
la feŭdismo kaj la kapitalismo gravaj diferencoj
kiujn oni devas prikonsideri se oni volas kompreni
pri kio temis la Franca Revolucio. Por kompreni ke
tiu revolucio estis la solviĝo de la kontraŭdiroj inter
ambaŭ soci-sistemoj oni devas prikonsideri ke en la
Francio de la 18-a jarcento kvankam la feŭdismo es-
tis la superreganta sistemo, la kapitalisma produkt-
ad-maniero, tamen, estis sufiĉe disvolvita. Kompren-
eble, por ke estu antagonisma interbatalado devas
ekzisti antagonistoj, kaj ĝuste tio estis en Francio,
kaj krome ambaŭ antagonistoj estis sufiĉe potencaj.
Ni trastudu ilin.
La loĝantaro de Francio fine de la 18-a jarcento es-
tis, proksimume, 25 milionoj da personoj. La ekono-
mio baziĝis, ĉefe, sur la agrokulturo. Parizo, kun
650.000 enloĝantoj estis iu el la plej grandaj urboj
tiutempe. Nur Londono, kun 850.000, estis pli gran-
da. 80 procento el la francoj estis kamparanoj. La
nobelaro konsistis el 400.000 personoj, plus 100.000
membroj de la klerikaro. Estis ankaŭ metiistoj, vend-
istoj, et-bienuloj, instruistoj… kiuj loĝadis en la ur-
boj. Kaj fine estis la burĝaro mez-klaso, kiu ĝuis
pli favoran pozicion ol la kamparanoj sed malpli fa-
voran ol la aristokrataro.
La transiro de la feŭdismo al la kapitalismo estis
sufiĉe kompleksa kaj disvolviĝis laŭlonge de kelkaj
jarcentoj. En Francio kaj diversgrade en aliaj landoj,
en la kadro de la feŭdisma sistemo aperis kaj iom-
postiom konkretiĝis du malsamaj sociaj klasoj: la
burĝaro kaj la proletaro. La diferenco inter ambaŭ
grupoj estis la malsama rolo kiun ili ludas en la eko-
nomia tereno. La burĝaro aĉetas kaj igas funkcii la
laborforton de la proletaro, kiu sin vidas ekonomie
devigata vendi ĝin. Sed krom tio ke tiu ekonomia in-
terrilato ne estis tre rimarkebla nek difinita en la an-
taŭrevolucia etapo, estas la fakto ke ambaŭ grupoj
gravis malmulte en la ensemblo de la klasa strukturo
de la feŭdisma socio, kiu konsistis el grandnombro
da klas-tavoloj kun komplika sistemo de interrilatoj.
Ĉiu el tiuj sociaj tavoloj havis specifajn rajtojn kaj
devojn, kaj notindas ke la funkciado de la inter-
tavolaj rilatoj ne havis ekonomian karakteron sed ju-
ran kaj politikan. Ekzemple, la rilato inter la kamp-
aranoj kaj la nobelaro kaj laika kaj klerika estis
certigita ne per ekonomiaj meĥanismoj sed per la
uzado de la povo kaj la forto.
La franca nobelaro, kiu nombris malpli ol 2 procento
el la tutlanda loĝantaro, posedis 20 procento el la
tero. Sed krome tiu klaso ĝuis multajn rajtojn akir-
itajn jam de Mezepoko. Ili havis la monopolon pri
ĉasado, posedado de muelejoj, uvo-premejoj, oleo-
premejoj, fornoj por pano-bakado…
La antaŭ-
revolucia
situacio
11
Multaj aristokratoj havis rajton pri justico kaj kon-
trolo de kamparaj vilaĝoj. Alia privilegio de tiu kla-
so estis ke ĝiaj membroj estis liberigitaj el la reĝaj
impostoj kaj aliaj servoj, kaj male, ili ricevadis im-
postojn truditajn al la kamparanoj. Kroma privilegio
de la nobelaro estis la monopolo de la postenoj de la
centra administracio, de la municipoj kaj la regionoj,
ĉar la aliro al tiuj aŭtoritataj funkcioj posedis ian he-
redan karakteron. Kaj paradokse tio okazis eĉ en ins-
titucioj kiaj la parlamentoj, kiuj estis kreitaj de la
monarkio ĝuste por centralizi la reĝan povon limig-
ante la feŭdisman povon de la aristokrataro, kaj kiaj
la reĝaj tribunaloj kies celo estis, ĝuste, eviti la arbi-
treco de la juro de la feŭdaj sinjoroj. Ja, la parlamen-
toj estis kreitaj kiel tribunaloj de regulita rajto kaj
por registri la leĝojn. Tamen, fakte, ili fariĝis bastio-
no de la aristokratara povo kiu sukcesis verdikti tute
arbitre kaj ofte efektivigis vetoo-povon pri decidoj
de la monarkoj sin neante registri leĝojn kiuj ne estis
konvenaj por ilia klaso.
Post la komenciĝo de la reĝado de Ludoviko la 16-a,
la nobelaro kiu estis vidante ŝanĝiĝi la mondo ĉirkaŭ
ĝi, entreprenis ofensivon celante rehavi antikvajn
privilegiojn kiujn tiu klaso estis perdinta pro la cen-
tralizado de la absolutisma ŝtato. La aristokratoj res-
tarigis antikvajn altrudojn kontraŭ la kamparanoj. Ili
atingis ke nur iliaj membroj povu aspiri al la epis-
kopaj seĝoj kaj al la plej altaj rangoj de la armeo.
Tamen ene de la nobela klaso estis multaj diferencoj
de rango kaj povo, kaj granda malakordo inter la
membroj de la diversaj nobelaj tavoloj.
La katolika klerikaro konstituis apartan klason kun
siaj propraj posedaĵoj kaj privilegioj. Ankaŭ la mem-
broj de tiu klaso estis liberigitaj je impostoj kaj ser-
voj al la krono. La plej altrangaj membroj de tiu kla-
so posedis feŭdajn rajtojn kaj ĝuis la rajton trudi al
la kamparanoj la pagon de dekono el la produktado.
La Eklezio posedis dekonon el la franca teritorio, kaj
en la ideologia tereno ĝi havis enorman povon ĉar ĝi
kontroladis preskaŭ tute la eduk-sistemon kaj efek-
tivigadis la cenzuron. Krome ĝi realigadis grandan
propagandon ekde la predikejoj sur la loĝantaro alt-
grade malklera, kaj kontrolis la instrumentojn de so-
cia bonfarado. Ankene de la klerika klaso ekzis-
tis granda stratumiĝo; ekzistis profunda breĉo inter
la alta kaj la malalta klerikaro. La unua povas esti di-
finita kiel la religia parto de la aristokrataro. La dua,
pro ĝia situo en la vilaĝoj kaj ĝia viv-maniero pli
similis al la kamparanaro. Plejparto el la rimedoj el-
prenitaj en la parokejoj iris destinitaj al la kasoj de la
episkopoj kaj la monaĥejoj.
En la antaŭrevolucia epoko, 80 procento el la francaj
familioj loĝadis en la kamparo. Male ol tio okazanta
tiam en plejparto el la eŭropa kontinento, proksim-
ume triono el la francaj kamparanoj estis propriet-
uloj. Tamen tio ne signifis ĝeneralan bonstaton en la
kamparo ĉar la feŭdan ekspluatadon oni efektivig-
adis ne nur kontraŭ la kamparaj servutuloj sed ankaŭ
kontraŭ la et-bienuloj pere de diversaj impostoj.
Ja, la kamparanoj suferadis pezan ŝarĝon je rentoj,
tributoj, impostoj kaj servoj truditaj de la feŭd-
sinjoroj, pastroj kaj reĝoj. Dubindas ĉu la kampar-
anaro de Francio konstituis homogenan klason. La
evoluo de tiu kolektivo ekde antaŭ pluraj jarcentoj
generis grandajn diferencojn inter la membroj de tiu
granda homamaso. Unu el ĉiu kvaro da kamparanoj
estis proprietulo kaj alia estis tag-laboristo. Tio sig-
nifas ke estis prosperante en la kamparo la kapital-
ismaj interrilatoj. Plejsupre de la kolektivo estis iu
klas-tavolo da kamparanoj kiu fariĝis lu-prenantoj.
Ili pagadis al la terposedantoj iun renton, kiu jam ne
estis feŭd-stila sed lu-preza, po unu terpeco kaj/aŭ
best-grego, kaj akiradis salajritan laborforton. La sa-
lajruloj estis la faktaj kampar-laboristoj, taglabor-
istoj devigitaj vivadi el la salajro ricevita po unutaga
laborado. Ĝenerale, la altrangiĝo de la lu-prenantoj
estis en rilato kun ilia plenumado de iuj politikaj kaj
administraj funkcioj en la vilaĝoj; ili estis la vilaĝaj
kacikoj komisiitaj por distribui inter la familioj la
pagon de la feŭdaj ŝarĝoj truditaj al ĉiu vilaĝo. Ofte
la lu-prenantoj de la ofico de imposto-kolektisto es-
tis personoj multe pli timindaj ol la feŭd-sinjoroj
mem ĉar ili ĝisfunde konis la situacion de ĉiu fami-
lio kaj ĝuste sciis kiom ili povis postuli.
La malaltaj tavoloj de la kamparana klaso estis kons-
tituita de la t. n. “farmantoj je duono”, ia tarda formo
de la mezepoka servuteco. Tiuj terkulturistoj estis
devigitaj transdoni duonon el la rikoltaĵoj al la ter-
proprietuloj la feŭd-sinjoroj. Ili troviĝis en trans-
ira momento al la situacio de la ekspropiitaj tag-
laboristoj. Kiam la rikolt-duono kiun ili rajtis ne su-
fiĉis por la subtenado de iliaj familioj, ili devis
dungiĝi kiel salajruloj por iu ajn laboro. Tiamaniere,
la membroj de tiuj klastavoloj, cetere tre multe-
nombraj, estis samtempe ekspluatitaj laŭ la antikvaj
feŭdismaj formoj kaj la novaj kapitalistaj interrilatoj.
Iu grava faktoro de la progreso de la kapitalismo en
la kamparo estis la fiziokratiaj ideoj de la ekonomik-
istoj de la 18-a jarcento. Cele plikreskigi la profiton
de la terkultura laboro, la anoj de tiu ekonomika sko-
lo postuladis la ĉirkaŭbaron de agrokulturaj terenoj,
la privatan alpropriigon de komunaj teroj ankoraŭ
apartenantaj al la vilaĝaj komunumoj kaj la aboli-
cion de la feŭdismaj rajtoj kiuj malhelpis kelkajn ti-
pojn je industria agado. La ideoj de la fiziokratistoj
povas esti resume esprimataj per la frazo laissez
faire, laissez passer (lasu fari, lasu agi). Ili celis
transformi la feŭdisman proprieton kaj ekspluatadon
al kapitalista proprieto kaj ekspluatado, kaj konside-
ris la terkulturon kiel origina fonto de ĉia riĉeco, ĉar
nur ĝi permesus grandan gajnon je malgranda invest-
ado. La tero estus la nura vera riĉeco, aliaj ekono-
miaj sektoroj nur transformis la produktojn de la te-
ro. La terposedantoj estis rigardataj kiel la veraj ag-
antoj de la riĉeco de la lando.
Ankaŭ la metiistoj de la urboj troviĝis en procezo de
transirado de ilia enkadriĝo en la feŭdisma sociordo
al ilia transformiĝo kiel salajruloj. Ekde Mezepoko
12
la diversfakaj metiistoj organiziĝis en gildoj aŭ me-
tiaj asocioj. La gildoj estas mezepokaj korporacioj
de sammetianoj samprofesianoj, posedantaj la raj-
ton de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al ko-
lektiva disciplino. Tiu sistemo samtempe ke ĝi estis
garantio kaj defendo de la rajtoj de la metiistoj, ĝi
estis ankaŭ baro kaj malhelpo de la progreso de la
industrio de produktado de grandkvanto da necesaj
baroj por la socio. Do, la industriigado iĝis nehaltig-
ebla sed ĝi estis kreante grandamason da senrajtaj
salajritaj laboristoj. Oni povas konsideri ke la opono
de la metiistoj al la kapitalismo samtempe estis pro-
gresema –ĉar ili kontraŭstaris la kapitalistan eks-
pluatadon kaj reakcia –ĉar en ilia teniĝo kontraŭ la
kapitalismo ili postulis reiri al pasintecaj formoj de
la socio. En la revolucia disvolviĝo, ilia malamo al
la riĉularo igis ilin ludi gravan rolon en la radikaliĝo
de la revolucio.
Alia klaso kiu tre rolis en la revolucia procezo sed
kiu, tamen, havis klaran ideon pri sia intereso kaj la
maniero atingi ĝin, estis la mez-klaso burĝaro.
Sed, same kiel okazis en aliaj klasoj antaŭe menci-
itaj, ankaŭ ene de la burĝaro ekzistis grandaj diferen-
coj inter ĝiaj membroj. En la plej altaj tavoloj de tiu
klaso estis la komercistoj, ligitaj al la kolonia komer-
co, kaj la financistoj. Ĉi tiuj sociaj sektoroj riĉiĝis
dank al ilia rilato kun la reĝa kaj la nobelara povoj,
kaj iuj membroj el tiu kolektivo integriĝis en la aris-
tokrataron pere de aĉeto de nobel-titoloj edziĝo
kun filinoj de nobeloj ekonomie malfortaj. Pli multe-
nombra estis la membraro de la burĝa tavolo de la
proprietuloj de manufakturaj uzinoj. Tiuj posedantoj
de la industria kapitalo fariĝis la dominanta grupo.
La interesoj de tiu klaso samtempe ke ili estis kon-
traŭ la feŭdismo, jam de tiam –antaŭ la revolucio–
kontraŭstaris la interesojn de la laboristoj. Oni povas
konsideri ene de la burĝaro ankaŭ multajn profesi-
ulojn ligitajn al la burokrataro de la ŝtata aparato. El
ĉi tiu sektoro eliros multaj revoluciaj aktivistoj.
La franca ŝtato en tiu antaŭrevolucia etapo estis la t.
n. «absolutisma monarĥio». Estas polemiko pri la di-
fino de tiutipa ŝtato. Laŭ iuj ĝi estis plene feŭdisma,
sed laŭ alies opinio temis pri alianco inter monarĥia
ŝtato kaj disvolviĝanta burĝaro kontraŭ la povo de la
feŭd-sinjoroj. Oni perceptas en tiu reĝimo, kaj aliaj
de Okcidenta Eŭropo de la sama epoko, ecojn kaj
karakteraĵojn de ambaŭ menciitaj modeloj. Verdire,
ne temis pri senmova situacio, la kontraŭdiraj fortoj
kaj interesoj estis en bolanta stato kaj tio okazigis
konfliktojn kaj politikan kaj kulturan kontraŭfront-
iĝon de diversaj fortoj. La feŭdisma naturo de la ab-
solutisma monarkio neniel signifas ke la feŭd-sinjo-
roj ne havis konfliktojn kun la centra povo. Male, la
centralizo de la povo de la monarkio implikis senigi
la nobelaron el iuj antikvaj rajtoj kaj privilegioj. La
povo de tiuj aristokratoj ne baziĝis nur sur la pro-
prieto de la tero sed ĉefe sur hereda karaktero de po-
litikaj rajtoj. La ekzistado de lokaj armeoj estis es-
primo kaj garantio de tiu dispartigita suvereneco. Ki-
am la monarĥoj devis kontraŭfronti tiujn povojn ili
devis entrepreni militojn kiuj postulis enormajn el-
spezojn, kiuj siavice igis necesaj egajn impostojn. La
centralizo estis komuna intereso de la reĝo kaj la ur-
baj burĝaroj. Multokaze ambaŭ devis kontraŭfronti
la aristokrataron kaj la lokajn nobelojn.
Kompreneble, tiu alianco inter la monarkio kaj la
burĝklaso ne estis natura sed konjunktura. La ekzist-
ado de duraj konfliktoj inter la feŭd-sinjoroj kaj la
monarkia povo ne signifas ke inter ili ekzistus nere-
pacigebla antagonismo. En tiel kontraŭdira kaj sen-
ĉese ŝanĝanta situacio, la «absolutisma monarĥio»
neniam estis tute absolutisma.
Kiam Ludoviko la 16-a estis kronita en la jaro 1774,
restis malmulte el la absoluta povo kiu permesis al la
monarkio altrudi sian volon sur la nobelaro. La feŭd-
isma reakcio de la dua duono de la 18-a jarcento
estis vera ofensivo kontraŭ la povo de la monarkio.
Ia aroganta aristokrataro celis restarigi rajtojn kaj
privilegiojn kiuj fariĝis arkaikaj de antaŭ preskaŭ tu-
ta jarcento. Ĉi tio signifis pli grandan ekonomian
premon sur la kamparanoj. Parto de tiu sama postulo
estis la postulo de kunvokado de la Ĝeneralaj Sta-
toj. Vidante ĉi tion, povus ŝajni ke ekzistis radikala
antagonismo en Francio inter la nobelaro kaj la mo-
narkio. Tamen, la klasa intereso kiu estis malantaŭ
tiuj disputoj reaperos kiam ambaŭ kontraŭfrontos
komunan malamikon.
Priskribinte la sociajn klasojn de la antaŭrevolucia
Francio kaj ties interesojn kaj kontraŭdirojn, konve-
nas iome raporti pri la ideoj kiuj inspiris la revoluc-
iulojn. Multaj el la sociaj perturboj okazintaj fine de
la 18-a jarcento estis rekte aŭ nerekte influitaj de la
ideoj de la t. n. Klerismo. Tiuj ideoj estis respegulo
de la necesoj kaj streĉiĝoj de ŝanĝanta socio kaj
baziĝis sur la nova scienca kono de la 18-a jarcento,
kiu generis novan fidon sur la racio kaj la progreso.
Unue, tio stimulis ian rifuzon de la aŭtoritato kaj
akcepton de la Homaj Rajtoj inspiritaj en la verkaro
de Rousseau. Aliflanke, la novaj ideoj estis inspiro
ankaŭ por la monarkoj, kiuj, fine de la 17-a jarcento,
komencis koncentri kaj kontroli la povon kaj regadi
pere de burokrataraj agentoj nomumitaj de ili. Ta-
men, tiu centraligo vekis la reziston de ĉiuj kiuj ha-
vis interesojn en la Malnova Reĝimo, Eklezioj, gil-
doj kaj korporacioj kaj, ĉefe, la aristokrataro. Iliaj
lideroj sin turnis al la teorioj de Montesquieu por
pruvi ke la socio estis ia organisma formo kaj ke iliaj
tradiciaj grupoj ne nur asignis necedeblajn rajtojn al
ĝiaj membroj sed krome generis iun povekvilibron
kiu protektas la homojn el la tiraneco.
En la kadro de tiu kontraŭfrontiĝo inter la klerismaj
kaj la tradiciismaj ideoj okazis en Francio la publik-
igo de la Enciklopedio. Ĝia rekta celo estis la dis-
konigo de la novaj sciencoj, sed tion farante, fakte,
ĝi utilis por ruinigi la teorian bazon kiu subtenis la
instituciojn de la Malnova Reĝimo kaj disvastigis la
ideojn de liberpensado. Tiu kultura evoluo, plus iu
grava ekonomia krizo, ebligis la revolucion.