Antaŭ tri jarojn, okaze de la dua centjaro de la unua hispana Konstitucio, ni publikigis du numerojn de ĉi
tiu revuo, per kiuj ni pritraktis la historion de nia lando de tiuj du jarcentoj. De tiam, fine de la jaro 2012,
okazis en Hispanio ega ŝanĝiĝo kaj gravaj eventoj. Nun ni raportos pri ili kaj priskribos la nunan situacion
de la hispana socio. Per la lasta ĉapitro de nia historia raporto de la jaro 2012 ni priskribis la unuan jaron
de la regado de la dekstra partio subgvide de Mariano Rajoy: la kontraŭsociala politiko de tiu registaro, la
laboristaj kaj civitanaj konfliktoj, la brutalo de la polico sufokante tiujn mobilizojn, la ekspropriigo de
hipotekitaj loĝejoj, la privatigado de publikaj, ŝtataj entreprenoj, la skisma, sendependecema politiko en
iu regiono de la lando…
Dum la du jaroj kaj duono pasintaj de tiam, ĉiuj menciitaj problemoj pliakriĝis kaj aperis novaj aferoj.
Kreskiĝis la senlaboreco kvankam ŝajnas ke lasttempe iomete pliboniĝis la situacio tiurilate… aŭ almenaŭ
pri tio fieras la registaro. Daŭre estis konfiskado, far la bankoj, de loĝejoj de familioj kiujn ne povis pag-
adi la hipotekon tial ke ili perdis sian laborpostenojn. Foje estas ia, ne granda, civitana rezisto al tiu loĝej-
konfiskado, sed la polico perforte sufokadas tian agadon. La polico obeas la regantaron kaj ĉi tiu estas
lakea servistaro de la bankoj kaj la posedantoj de kapitalo.La ŝtataj subvencioj por socialaj servoj estas
draste malgrandigitaj, kaj oni privatigis multajn hospitalojn domaĝe al saneco de la civitanaro kaj favore
al la pliriĉiĝo de la kapitalistoj kiuj akiris tiujn sanec-centrojn. En la ŝtataj budĝetoj oni malgrandigis an-
kaŭ la fodusojn asignitaj al la universitatoj kaj la eduksistemo ĝenerale: stipendioj al la gestudentoj, lern-
ejaj manĝejoj… malplibonigante la kvaliton de la publika intruado. Tamen la impostojn kiujn nutras tiujn
ŝtatajn budĝetojn estis plialtigitaj, malplibonigante la viv-konforton de la civitanaro. Alie oni plialtigis an-
kaŭ la koston de la servoj de la justicaj tribunaloj. Tiaj kiaj restis tiuj aferoj de la saneco, la edukado kaj la
justico, nur la riĉuloj povas ĝui ilin. Cetere, la soci-ekonomia diferenco inter la plej altaj klasoj kaj la plej
malaltaj konsiderinde pligrandiĝis.
Iu problemo kiu fariĝis speciale grava en Hispanio dum la lastaj jaroj estas tiu de la koruptado. Multaj po-
litikistoj, plejmulte tiuj de la reganta partio, sin vidis/as implikitaj en skandalaj aferoj de koruptado. Eĉ
membroj de la reĝa familio falis en tiutipaj aferoj. Ĝuste antaŭ unu jaron la Reĝo Johano-Karlo la 1-a ab-
dikis la kronon favore al lia filo la princo Filipo kiu de tiam reĝas kun la nomo Filipo la 6-a. Ankaŭ la
registar-prezidento Rajoy devus demisii pro lia impliko en eksterleĝa financado de sia partio, sed tamen li
kun tre cinika aplombo daŭre efektigadas sian abomenindan politikon sciante ke en nia malfeliĉa hispana
socio ne estas tradicio de politika honesteco kaj la popolo ne bone scias defendi siajn rajtojn tiurilate.
Multaj ĉiurangaj politikistoj de la reganta partio, kaj ankaŭ iuj de aliaj partioj kiuj regadis je loka kaj re-
giona nivelo, intervenis en kazojn de koruptado konsistantaj en asigni publikajn negocojn al entrepren-
istoj kiuj pagas tiujn favorojn per eksterleĝaj makleraĵoj. Plej grave estas ke la regantaro trouzas sian poli-
tikan povon por malfaciligi la laboradon de la juĝistoj kiuj esploras tiujn deliktojn. Tiutipa agado sendube
estas tre ofta en la arabaj kaj afrikaj landoj, sed en Eŭropo, kvankam ne mankas kazoj de koruptado, kiam
ĉi tiuj estas malkovrataj la implikitoj sin vidas devigitaj demisii. Tiurilate Hispanio pli estas Tria-Monda
ol Eŭropa lando. La sensiveco pri tiuj temoj estas rekte proporcia al la grado je kulturo aŭ klereco, kaj tiu
grado en Hispanio ĉiam estis malalta, kvankam iom-post-iom tiu afero pliboniĝas.
Menciinda estis tio okazinta en monato majo de la pasinta jaro okaze de la balotado por elekti deputitojn
por la Parlamento de Eŭropa Unio. Sed unue ni devas rememori ke printempe de la jaro 2011, konkrete
ekde la 15-a de majo, okazis en preskaŭ ciuj hispanaj urboj, ĉefe en Madrido, kolosa spontana manifesta-
cio aŭ amasa koncentriĝo kies partoprenantoj baldaŭ ricevis la nomon je “indignitoj” kaj kiuj poste havis
imitantoj en aliaj landoj. Nu, tiu mobilizo, kvankam post malmultaj semajnoj estis tute ĉesinta, tamen ne
okazis vane. La plej efikaj kaj fruktodonaj revolucioj estas tiuj kiuj okazas nerimarkite, sen perforto, eĉ
kun ne-longa daŭro… Tion oni povas diri pri la movado de majo de 1968 en Parizo kaj aliaj lokoj. Post
malmultaj semajnoj restis nenio el la okazinta malordo, sed… la mondo jam ne plu estis la sama kiel an-