6
Esperantista kongreso kie lingvo Esperanto ne estis uzata
Inter rumanaj kaj bulgaraj esperantistoj ĉiam estis bona kunlaboro. En la kongreso de 1910 en
Sofio, kiun ĉeestis multaj rumanaj samideanoj, oni decidis unuigi la du naciaj Esperanto-gazetojn
“Lumo” kaj “Rumana Esperantisto”, kreiĝis komuna gazeto “Danubo”, redaktita de miksita dunacia
komitato kaj presata en Bukureŝto. En la bulgaraj Esperanto-kongresoj partoprenis rumanaj
samideanoj kaj en rumanaj Esperanto-kongresoj ĉeestis bulgaraj esperantistoj. Dum la komunisma
periodo, kiam en Rumanio estis malpermesita esperantista agado, bulgaraj samideanoj el Ruse kaj
Kubrat alportis esperantaĵojn por rumanaj esperantistoj. Esperantista movado en Bulgario estis
helpata de bulgara registaro. Bulgario estis sola lando kiu havis Internacian Esperantan Kursejon en
Pisanica (montara regiono) kaj ĉe Nigra Maro (Varna). Ankaŭ en Bulgario okazis Universalaj
Kongresoj en Sofio (1963) kaj Varna (1978).
Okaze de la 67-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio, mi kaj aliaj 5 samideanoj el Rumanio
vizitis la kongreson. Ĉeestis ankaŭ 8 samideanoj (laŭ kongresa libro), el Serbio, Kroatio, Makedonio
kaj Danio. Kiam mi ricevis Kongresan Libron, skribitan en Esperanto, mi pensis ke la organizado
estas en ordo. Sabate oni malfermis la kongreson en la kunvenejo de la urbodomo. Por ni,
eksterlandaj samideanoj okazis malbona surprizo. Kial?
Dum la kongresa kunveno oni parolis nur en bulgara lingvo. Ankaŭ la afiŝo kun la kongresa
programo estis skribita en bulgara lingvo. Bedaŭrinde, oni ŝanĝis la programon, kaj informojn pri tiu
ĉi oni donis nur en bulgara lingvo. Ni pensis ke ni vizitos la koncerton kun la partopreno de la
geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro (kompreneble en lingvo Esperanto), anoncita en kongresa
programo. Granda iluzio! Ankaŭ la aktoroj legis ion en bulgara lingvo.
Pri la senhonta konduto, la estraro de Bulgara Esperanto-Asocio ofendis ne nur min, sed ankaŭ
aliajn eksterlandajn samideanojn kaj la principojn de la interncia lingvo Esperanto. Eble, la
komitatanoj de Bulgara Esperanto-Asocio forgesis la Deklaracion pri Esperantismo.
La Deklaracio pri Esperantismo, akceptita de nia Unua Universala Kongreso (jaro 1905): La
Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzado de lingvo neŭtrale homa, kiu ne
entrudante sin en la internan vivon de popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn
naciajn” donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel
paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj
en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.
Efika laboro por Esperanto devas tion ĉiam atenti. Propagandistoj de Esperanto devus antaŭ ĉio
konsciiĝi, ke venko de Esperanto proksimiĝas tiom, kiom multiĝas ĝia bezono, ebleco ĝin apliki. Do,
ne povas esti propaganda laboro por Esperanto. Simpla afero lingva, simpla studado de la lingvo,
plibonigado, pliriĉigado kaj plilogikado de ĝiaj gramatiko kaj vortaro. Tio estas nur malgranda parto
de la poresperanta laboro. La ĉefa parto de la laboro estas uzi la lingvon praktike, kaj ebligi
ĝian uzon. Kiel povas helpi disvastigon de la lingvo internacia tiuj homoj, kiuj mem prenos
for de si la povon uzi la lingvon?
Mi dezirus scii la opinion de la estraro de UEA, kie Bulgara Esperanto-Asocio estas membro.
Marian Vochin, VD de UEA, Bukareŝto, Rumanio