5
Komence de ĉi jaro 2015 okazis, kun la partopreno de 50 geesperantistoj el sep landoj, en Melburno (Aŭstra-
lio) tiu esperantista aranĝo nomata Aŭstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro. Kiel sciate, en la suda
hemisferio, kie sutuas tiuj landoj, estas somero kiam vintras en nia norda parto de la terglobo.
“La kongreso okazis en agrabla etoso kaj niaj akraj internaj problemoj de la lastaj jaroj tutcerte preskaǔ mal-
aperis en la mallumo de historio,” asertis Sandor Horvath, la nuna prezidanto de Aŭstralia Esperanta Asocio.
Li aldonis: nia Trevor Steele instruis la spertulojn pri la krucmilitoj, Rikardo Newsum gvidis la “progresan-
tojn”, kaj Ilia, nia gasto el Indonezio, instruis la komencantojn. Kelkaj el la pintaj prezentaĵoj estis surscenigo
de la filmo 54 Tagoj kun subteksto en Esperanto, la indonezia vespero, kaj nia unua defora prezentaĵo, far Ri-
chard Delamore pri Esperanto-Televido. Ni esperas, ke nia venonta kongreso estos komuna, trilanda (Indone-
zio, Aǔstralio, Novzelando) dum pasko 2016 en Bandung, Indonezio. Kompreneble ni bonvenigos vizitantojn
el ĉiuj landoj”.
Ĝenerale, la kongreso kaj somerkursaro ricevis pozitivajn komentojn de kelkaj personoj (“bona”, “ĝuinda”,
“mi lernis multon”). La organizado de la evento, inkluzive de informo pri kiel iri tien, estis ankaŭ laŭditaj. Ta-
men, unu respondinto atentigis la neceson allogi pli da gejunuloj. Ankaŭ la kongresejo ricevis pozitivajn ko-
mentojn, pro sia konveneco (“ĉio en unu loko”), loĝado, manĝoĉambro, salono, manĝo kaj la amikemaj labor-
istoj. Unu homo ŝatis la vegetarajn elektojn. Tamen, unu afero pri la ejo, kiu ricevis plej da negativaj komen-
toj, estis la sendrata interret-konekto (Wi-Fi): tre malfacile konekti (nur kvar iloj povis konekti samtempe) kaj
ofte tre nefidinde kaj malrapide. La lecionoj estis ĝenerale bonricevitaj, kaj ĉiuj tri instruistoj laŭdiĝis. Tamen
kvar respondintoj el la lecionoj por progresintoj skribis ke ili preferus nivelon inter “komencantoj” kaj “pro-
gresintoj”, kaj unu esprimis malfacilon per la rekta metodo. Unu respondinto en la klaso por spertuloj plendis
ke malbona prononcado de iuj partoprenintoj (kiu malfaciligis komprenadon de la teksto) ne estis korektataj.
Pluraj respondintoj laŭdis la programon (“bona mikso de prelegoj”, “bone organizita”, “bona ekvilibro inter
ekskursoj, lecionoj kaj individuaj prezentoj”). La ekskursoj estis priskribitaj kiel “ĝuindaj” de tri respondintoj,
sed du plendis pri la konfuzo kun temp-kunordigo inter la ekskursoj “Ekologia Melburno” kaj NGV”. Du
respondintoj sugestis ke povus esti pli bona ekvilibro inter Esperanto kaj la angla, kaj unu sugestis post-
tagmezajn programerojn por komencantoj aŭ malpli spertaj esperantistoj. Aliaj sugestoj estis:
• meti elektaĵojn post vespermanĝo
• havi paroladojn pri Melburno aŭ Viktorio, por tiuj, kiuj vizitas la urbon
• havi programeron por komencantoj samtempe kiel la jarkunsido
organizi “Google Hangout”, por ke neĉeestantoj povu spekti la prelegojn samtempe el ie ajn en la mondo,
kaj por ke ni povu havi pli da prelegoj de neĉeestantoj, kiel la prezento de Richard Delamore.
Melburno (Aŭstralio)
Aŭstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro (0211 januaro 2015)