36
T
T
T
E
E
E
M
M
M
P
P
P
L
L
L
A
A
A
N
N
N
O
O
O
J
J
J
D
D
D
E
E
E
P
P
P
O
O
O
S
S
S
T
T
T
S
S
S
E
E
E
P
P
P
J
J
J
A
A
A
R
R
R
C
C
C
E
E
E
N
N
N
T
T
T
O
O
O
J
J
J
Vendrede, la 13an de oktobro de la jaro 1307, do, antaŭ preskaŭ ĝuste sep jarcentojn, en la tuta regno de
Francio kaj laŭ ordonoj de la tiama reĝo de tiu lando, Filipo la 4a, la reĝaj trupoj, en kombinita kaj sam-
tempa operacio, invadis ĉiujn kastelojn kaj komandorejojn de la ordeno de la templanoj aŭ templ-kavali-
roj. Jacques de Molay (Jaks de Mole) PlejSuperulo de tiu ordeno, kaj 140 el tiuj monaĥ-soldatoj estis su-
bite kaj neatendite arestitaj kaj poste submetitaj al torturado kiu igis ke ĉiuj akuzitoj sin deklaris kulpaj je
ĉiu-tipa sekreta krimo: herezo, samseksemeco, sodomio, idol-adorado, sakrilegio kontraŭ la kruco…
La sekvinta juĝ-proceso kulminis per la nuligo de la ordeno kaj la konfisko, pere de la reĝo, de ĉiuj bie-
noj, konstruaĵoj kaj havaĵoj en la regno de Francio. Poste sekvis simila agado en aliaj regnoj kie ekzistis
templ-kavaliroj: Anglio, Hispanio, Portugalio, Italio, Germanio… La afero alvenis al sia finiĝo sep jarojn
poste, konkrete la 18an de marto de la jaro 1314, kiam Jacques de Molay kaj aliaj templanoj, kiuj sin de-
klaris senkulpaj forĵurante sian antaŭan kulp-akcepton, estis bruligitaj en publika inkvizicia ekzekuto en
la centro de Parizo. Aliaj mortis dum aŭ post la torturado, kaj aliaj restis en malliberejo dum la cetero de
ilia vivo. En aliaj landoj, for de Francio, la punoj estis malpli severaj; ĝenerale la templ-kavaliroj estis de-
vigitaj eniri en aliajn religiajn ordenojn, kaj la riĉaĵoj de la Templ-Ordeno ne ĉiam nek tute estis alpropri-
igitaj de la reĝoj sed transdonitaj al aliaj ordenoj. Kiu plej profitis el tiu havaĵ-transdono estis la ordeno de
la Hospital-gardistoj, ordeno ĝemela de la templana, kiu ankoraŭ ekzistas sub la nomo de “Ordeno de
Malto”. En Hispanio le heredintoj de la Templ-Ordeno estis tiuj nomataj: Santiago, Alcántara, Calatrava,
Montesa… En Portugalio estis tiam kreita la Ordeno de Kristo por ricevi la membrojn kaj la havaĵon de la
estingigita Templ-Ordeno.
Sed, kiuj estis tiuj kavaliroj kiuj tiom altiris tiam la malamikecon de la reĝo de Francio, Filipo la 4a, kaj
de la tiama Papo, Klemento la 5a, kiu subskribis la nuligon de ordeno kiu ĝis tiam estis la ĉefa armeo de
la Eklezio en la batalado kontraŭ la muzulmanoj? Kaj, kiel oni alvenis al tiu stranga situacio?
La Templ-Ordeno havis duoblan karakteron: religia kaj militista; ĝi estis kreita post la Unua KrucMilito.
La fondiĝo okazis en Jerusalemo en la jaro 1118, kaj la iniciatintoj estis naŭ francaj kavaliroj subgvide de
Hugo de Payns. Rezulte de tiu krucmilito, en kiu la kristanoj de Okcidenta Eŭropo konkeris Jerusalemon
kaj ampleksan teritorion ĉirkaŭ ĝi, estis kreita la Regno de Jerusalemo. La konkerinto de la urbo, Godo-
fredo de Bouillon estis la unua reganto de de tiu Regno sed ne volis preni la titolon de Reĝo. Post lia bal-
daŭa morto, lia nevo kaj heredinto prenis la reĝan titolon sub la nomo Balduino la Unua. Estis dum la
37
reĝado de Balduino kiam la menciitaj naŭ kavaliroj entreprenis la
kreadon de ordeno kies celo estis la defendo de la sanktaj lokoj de la
kristanismo kaj de la pilgrimantoj alirantaj al tiuj lokoj.
Komence ĝi nomiĝis Ordeno de la Malriĉaj Kavaliroj de Kristo
(Pauperes Conmilitones Christi). Estis tre necesaj al la reĝo Bal-
duino tiaspecaj trupoj ĉar post la finiĝo de la krucmilito la kavaliroj
partoprenintaj en ĝi revenis al iliaj loĝlokoj en Eŭropo kaj la nova
kristana regno restis preskaŭ sendefenda. Do li asignis al la nova or-
deno iujn konstruaĵojn kiuj troviĝis ĝuste en la loko kie iam, antik-
ve, troviĝis la fama templo de Salomono. Tio igis ke poste tiuj mo-
naĥo-soldatoj estis konataj laŭ la nomo de Kavaliroj templanoj aŭ
Kavaliroj de la templo de Salomono (Milites Templi Salomonis).
La nova ordeno jam dekomence atingis la apogon de la reĝoj de
Eŭropo kaj de la Eklezia Hierarkio. En Koncilio kunvokita tiucele,
en la franca urbo de Troyes, oni redaktis la statutojn aŭ regularon de
la ordeno kaj oni difinis la uniformon aŭ monaĥ-kostumon de la or-
deno-membroj: blanka mantelo kaj ruĝa kruco sur ĝi. Menciindas ke
ĉi tiu de la templanoj ne estis la unua je tiu tipo. De antaŭ kelkaj ja-
roj ekzistis jam la menciita Ordeno de la Hospitalanoj. Fakte, la re-
gularo aŭ statutaro estis la sama por ambaŭ ordenoj, kaj la uniformo
de la hospitalanoj havis samajn kolorojn ol ties de la templanoj, sed
inverse disponitaj, t.e. ruĝa mantelo kaj blanka kruco sur ĝi. La celo
de la hospitalanoj estis atenti pri la sano kaj loĝado de la pilgrim-
antoj al Jerusalemo. Ambaŭ ordenoj, rivalaj kaj kunlaborantaj, estis
konsideritaj kvazaŭ ĝemelaj.
En la jaro 1128 la Papo Honorio la 2a aprobis la Templ-Ordenon kaj
de tiam tre rapide kreskis la nombro de la kavaliroj apartenantaj al
ĝi. La membroj de la ordeno plejmulte estis el Francio; tiurilate la
Templ-Ordeno povas esti konsiderata kiel franca ordeno, sed ne eks-
kluzive, ĉar venis ankaŭ rekrutoj el la regnoj de Britio, Skotlando,
Aragono, Kastilio, Portugalio…
Laŭ papaj buleoj la templ-kavaliroj havis kelkajn privilegiojn; ili
estis efektive aŭtonomaj rilate al la episkopoj, dependante nur de la
Papo. Ili estis ankaŭ for de la jurisdikcio de la civilaj aŭtoritatoj. Ili
povis ricevi monon kaj bienojn. Krome ili rajtis konstrui proprajn
kastelojn kaj preĝejojn, kaj superregi la teritoriojn kiujn ili konkeris
en la t.n. Sankta Lando. Ĉio ĉi, laŭlonge de la tempo, permesis al ili
akiri grandan povon kaj riĉaĵojn.
Ĉirkaŭ la jaro 1170, kvindek jarojn post la fondiĝo de la Templ-Or-
deno, ĝi havis posedaĵojn en Francio, Germanio, Britio, Hispanio kaj
Portugalio. Tiu teritoria disvastiĝo kontribuis al la pligrandiĝo de la
riĉaĵoj de la ordeno ĉar ĝi oferis al la komercistoj en Sankta Lando
deponi sian monon en iun templanan komandorejon kaj per iu
kvitanco de la ordeno retrati ĝin en alia komandorejo, enspezante la
ordeno la koncernan makleraĵon, laŭ funkciado simila al de la nun-
tempaj bankoj.
Post kromaj kvindek jaroj, ĉirkaŭ la jaro 1220, la templanoj kons-
tituis la plej grandan ordenon en Okcidento, ĉiusence, kaj de milit-
ista kaj de ekonomia vidpunkto, kun pli ol 9.000 komandorejoj dis-
lokitaj en tuta Eŭropo, proksimume 30.000 kavaliroj kaj pli ol 50
kasteloj en Eŭropo kaj MezOriento, propra ŝiparo kaj riĉa trezoro kiu
permesis al ili fari grandajn pruntojn al la eŭropaj Reĝoj.
Krom la plenumado de sia specifa tasko klopodi la sekurecon de la
38
pilgrimantoj, La Templa Ordeno konstituis gravan parton el la
armeo de la Reĝoj de Jerusalemo. La templanoj partoprenis dum
preskaŭ du jarcentoj en ĉiuj militoj kontraŭ la muzulmanoj. Kiam
la armeo de Jerusalemo marŝadis, la templ-kavaliroj konstituis la
avangardon de tiu armeo, dume la hospitalanoj marŝadis ĉiam en la
malantaŭo de la sama armeo. Poste fondiĝis en Eŭropo, konkrete
en Germanio, alia simila ordeno de monaĥo-soldatoj, tiu nomata
Teŭtona Ordeno. Ĝia celo estas kontribui al la kristanigo de la
orienta zono de Eŭropo batalante kontraŭ la tieaj paganoj, sed ta-
men estis ankaŭ teŭtonaj kavaliroj en Sankta Lando. Dume estis
templanoj ankaŭ en Hispanio kaj Portugalio, kie tiam oni bataladis
kontraŭ la muzulmanoj.
La epoko de la Sultano Saladino estis misfortuna kaj por la
kristana Regno de Jerusalemo kaj por la ordeno de la templanoj.
En la jaro 1244 Saladino konkeris Jerusalemon kaj de tiam la
kristanoj kontrolis nur malgrandan terpecon en Sankta Lando.
Tiam la templo-kavaliroj devis sin retiri al la fortreso de Sankta
Johano de Akre kune kun la du aliaj ordenoj. Okazis pliaj kruc-
militoj celante rekonkeri Jerusalemon. Kelkaj reĝoj el Francio kaj
Britio, kaj Germanaj imperiestroj partoprenis kaj gvidis tiujn
militojn. Iuj el tiuj ekspedicioj estis katastrofaj por la kristanaj
armeoj; aliaj atingis pli feliĉan rezulton kaj gajnis grandajn ba-
talojn. Sed ne eblis reakiri Jerusalemon kiel ĉefurbon de la kristana
regno en Sankta Tero. Fine la venko de iu germana imperiestro en
la lasta krucmilito atingis ke oni permesis al la kristanoj denove
loĝi en Jerusalemo sed ne fortikigi la urbon nek fari el ĝi la
reĝurbon de la kristana regno.
Tiam neatendite aperis grava ŝanĝo en la situacio en Oriento.
Okazis la invado de la mongoloj de Ĝingis-Ĥano. En Orienta Eŭ-
ropo, kie la mongoloj alvenis ĝis Polujo, ili okazigis grandan
detruadon kaj mortigon. Same okazis en la muzulmana Mezorienta
terzono. La mongoloj detruis la muzulmanan sultan-regnon de
Bagdado. Ili ne malamikis al la kristanoj de Sankta-Tero; ŝajnas ke
plejparto el la anoj de la mongola armeo estis kristanoj nestorianoj
el kiuj tre abundis en Azio. Sed antaŭ ili fuĝ-marŝadis senorda
hordo da gentoj, ĉefe hindaj, el la popoloj venkitaj kaj detruitaj de
la mongoloj. Tiu hordo, simila al tiu de la ciganoj de Eŭropo, de
sama origino kaj deveno, alveninte al Jerusalemo ekstermis la tiean
kristanan loĝantaron. Poste alvenis la mongoloj mem kaj detruis
ĉiun muzulmanan regnon kaj aŭtoritaton; tiu mongola ondo alvenis
ĝis Egiptujo sed tute ne atakis la mallarĝan kristanan franĝon de la
marbordo ĉirkaŭ Akre. La tieaj kristanoj ne sciis eltiri profiton el
tiu stranga situacio sufiĉe favora al ili. Fakte, ili estis dividitaj;
estis tiam du dinastioj kiuj disputadis unu la alia la reĝecon de
Jerusalemo. Estas klara signo de la krizo de tiu regno la fakto de
dum la hospitalanoj apogadis iun el la pretendantoj, la templanoj
subtenadis la alian. La rilatoj de ambaŭ kristanaj ordenoj tiam estis
pli je kontraŭeco kaj malamikeco ol je kunlaborado.
Poste renversiĝis la situacio. Mortinte Ĝingis-Ĥano, liaj posteuloj
kverelis pri la heredaĵo. Fine superstaris lia nepo Kubilaj-Ĥano,
sed ĉi tiu sin dediĉis al la konkerado de Ĉinio kaj malatentis pri la
aferoj de Okcidento. Tiam la muzulmanoj de Mezoriento reakiris
sian antaŭan potencon kaj adresiĝis kontraŭ la kristanoj de Sankta
Johano de Akre. Tiu ĉi urbo falis en la jaro 1291 sub la povo de la
39
muzulmanoj kaj estis ekstermita la tiea templana garnizono. La
kristana ĉeesto en Sankta Tero finiĝis kaj jam ne plu estis kruc-
militoj.
La templanoj intencis ekde Kipro organizi novan Kruc-militon.
Fakte, ŝajnas ke kiam Jacques de Molay estis arestita en Francio, li
troviĝis en tiu lando por konvinki la reĝon cele de entrepreni tian
militon. Sed en Eŭropo estis ŝanĝiĝinte la penso-maniero kaj tiam
ekzistis neniu povo interesita pri la rekonkero de la sanktaj lokoj.
Tiam la Templ-Ordeno estis riĉega, sed la sola celo de ĝia ekzist-
ado, laborado kaj batalado estis partopreni en entrepreno kiu jam
devos ne plu okazi. La devizo de la ordeno estis: Non nobis, Do-
mine, Non Nobis, Sed Nomine Tuo Da Gloriam (Ne nin, Sinjoro,
ne nin sed al Via Nomo donu Gloron). Nun oni ne povas scii ĉu ili
estus kapablaj adaptiĝi al la nova situacio, sen kruc-militoj, kiel
faris la aliaj ordenoj. Sed ĉiukaze ili ne havis okazon fari la provon.
La atako de la Reĝo de Francio kaj poste la nuligo de la ordeno fare
de la Papo trunkis ĉiun esperon de la ordeno pri la estonteco.
Filipo la 4a de Francio tre estis enŝuldita kun la templanoj, kaj kro-
me la ordeno estis granda obstaklo por la forta reĝa kaj ŝtata povo
kiun tiu monarĥo volis konstrui. Kun la helpo de lia kanceliero
Vilhelmo de Nogaret kaj la Ĝenerala Inkvizitoro de Francio Vil-
helmo Imberto, la franca reĝo konvinkis la Papon Klementon, kiu
ŝuldis al li la pap-nomumon, entrepreni juĝ-proceson kontraŭ la
templ-kavaliroj.
Sed spite al ĉiuj klopodoj de Filipo la 4a kaj ties ministroj la kulp-
eco de la Templ-Ordeno ne povis esti pruvita, kaj la Papo iome re-
zistis la reĝan premon kaj eĉ nuligis la juĝon. Fine li rezignis pri lia
rezistado kaj kvankam ne akceptis la kulp-sentencon li decidis, ta-
men, la nuligon, ne la kondamnon, de la ordeno uzante la absolutan
povon atribuitan al la Eklezia Ĉefpontifiko.
La Papo devis decidi pri la destino de la PlejSuperulo de la ordeno
kaj ties tri ĉefaj helpantoj, kiuj estis konfesintaj sian kulpecon. Res-
tis nur repacigi ilin kun la Eklezio post ilia atestado pri pento. Por
soleni tiun akton oni muntis platformon antaŭ la Katedralo de Notre
Dame por la legado de la sentenco, sed en la suprema momento
Jacques de Molay reakiris sian kuraĝon kaj proklamis la senkulpe-
con de la templo-kavaliroj kaj la malveron de liaj propraj supozitaj
konfesoj. Same faris alia el liaj subuloj. Ili estis tuj arestitaj kaj
kondamnitaj al la bruligejo la 18an de marto de la jaro 1314.
Per tio kaj la posta aplikado de la papa dispono pri la nuligado de la
ordeno en ceteraj landoj krom Francio, kulminis la malapero de la
Templ-ordeno el la historio.
La templanoj eliris el la historio kaj eniris en la legendon. Hodiaŭ
ekzistas pli ol 300 organizaĵoj el ciuj tipoj kiuj sin deklaras sekv-
antoj kaj daŭrigantoj de la templ-kavaliroj kaj ties ordeno. Krome
en multaj verkoj dediĉitaj al la templanoj kaj ties historio oni
atribuas al ili krom kolosaj trezoroj, grandan konon pri diversaj
aferoj. Iuj asertas ke la floto de tiuj kavaliroj alvenis al Ameriko du
jarcentojn antaŭ Kristoforo Kolombo. Aliaj deklaras ke ili mal-
kovris dum lia loĝado en Jerusalemo la biblian Keston de Interligo
kaj/aŭ la grialo de la sango de Kristo, aŭ iaj magiaj povoj…Oni
diras, ankaŭ, ke la framasonaro estas ia formo de pluvivado de la
templ-kavaliroj. Eble temas pri fantaziaĵoj ne malpli grandaj ol la
krimoj kiujn atribuis al ili Filipo la 4a kaj ties lakeoj.