Verkis: Xabier Pikaza
Doktoro pri Biblia Teologio, Filozofio kaj Filologio
Por pli rekte centriĝi en la temo, ni situiĝu en la
13a jarcento, por studi kun Tomaso el Akvino la
teologiajn pravigojn de la perforto: tiam Eŭropo
aperas kiel kompakta kontinento, kun ties propra
identeco, tiamaniere ke ĝi devas ekskludi kaj
ekskludas elementojn kiuj staras kontraŭ ĝi. Mia-
opinie tiu estis iu necesa momento de la disvolv-
iĝo de Eŭropo, kvankam mi pensas ke tio iras
kontraŭ la evangelia esenco de la kristanismo,
kiu ne ekskludas sed inkludas, ne rifuzas sed ak-
ceptas la eblajn kontraŭulojn. En tiu ĉi momento
de firmiĝo, kiam Eŭropo sin sentis forta kiel
kristana, ĝi forpelis de sia sino la disidentojn kaj
kontraŭulojn, por pli bone identigi sin mem.
Tiusence, almenaŭ en la katolika eklezio, ni
daŭre vivadis ĝis la 20a jarcento (2a Vatikana
Koncilio) ene de iuj mezepokaj koordinatoj.
Sankta Tomaso supozas ke la fido estas iu libera
akto, tiamaniere ke ĝi ne povas esti trudita. Sed,
samtempe, ĝi havas ian socian enhavon kaj laŭ
tio, en iu kunteksto de kristaneco, povas ia-
maniere esti trudita perforte, tiel aperante kiel
principo de perforto.
Ĉi tiu estas iu mezepoka doktrino, sed ĝi estis
preskaŭ teologia regulilo kaj en la katolika vid-
punkto de Eŭropo ĝis meze de la 20a jarcento
(2a Vatikana Koncilio). Tiu doktrino antaŭ-
supozas ke la fido estas ia libera donaco kiun oni
ne povas nek devas altrudi per la forto al la ne-
kredantoj (ne kristanoj). Sed ĝi havas ankaŭ ian
socian aspekton kaj tial la kristanoj povas uzi kaj
multfoje uzis la forton ne nur por sin oponi al la
persekutantoj de la kredantoj, sed ankaŭ por dis-
vastigi la fidon kaj, ĉefe, por subteni ĝin, tie kie
ekzistis risko je apostateco aŭ forlaso el ĝi.
Tiu ĉi vidpunkto esprimas la teologian identiĝon
de Eŭropo, kiu baziĝas en la kristanismo, sed kiu
strukturiĝas en iu kunteksto kie la religio fariĝis
ia spirita povo kiu influas decidmaniere sur la
politika povo, eĉ se ambaŭ povoj ne plene kun-
fandiĝas.
Tiel oni skizas ian unuigan kaj hierarkian vid-
aĵon de la realaĵo, kie tiuj kiuj volas esti perantoj
de la evangelio de Jesuo (Papo kaj episkopoj)
prenis la spiritan povon kaj ekde la pinto
superregas (aŭ volas superregi) la ceterajn po-
vojn, dirante al la politikistoj-militistoj tion kion
ili devas fari. Tiamaniere, la fido (kiu en si mem
pretendas sin teni en ia mistika tereno, preter la
ekstera perforto) fakte restis interne ligita al la
politiko, realigante pere de ĝi egan perforton.
Supozeble tiamaniere la perantoj de la Eklezio
(portantaj ian spiritan glavon, tio estas, ian
sakramentan povon) povas gvidi kaj gvidas, ekde
supre, kun supera saĝeco, tiujn kiuj plenumas la
politikan povon. Tiele la eklezia povo estas
konceptata kiel glavo, tio estas, kiel praktikado
de reala suvereneco, kapabla distingi (dividi) kaj
puni la homojn ekde la spirita tereno, por tiele
gvidi, ekde sia alteco, la portantojn de la
politika-milita glavo.
La «spirita glavo» de la eklezio regas super la
materia glavo de la reĝoj kaj la soldatoj, al kiuj
ĝi devas provizi la normojn de ties agado, por
ĉies bono (de la politikistoj kaj la soldatoj mem).
Ni havas, do, du glavojn, sed iun super la alia. La
klerikoj, perantoj de la Eklezio, ne povas batali
per si mem, nek mortpuni iun ajn (kvankam
multfoje faris tion). Tamen, ili povas fari ion pli
grava: ili ne mortigas, sed diras kiujn oni devas
mortigi favore al la fido; ili ne batalas (principe),
sed diras kontraŭ kiuj oni povas kaj oni devas
batali, proklamante krucmilitojn, kaj juĝante he-
rezulojn, transdonante ilin al la sekulara brako,
por ke ĉi tiu plenumu tion kion diras la eklezio,
por ke tiu faru sianome la militojn kaj oni mort-
igu laŭ ĝia konsilo, la kontraŭulojn de la fido.
Tiamaniere, la glavo de la perantoj de la fido, ne
estante ĝi mem militista, gvidas la militistojn kaj
la politikistojn, por ke ili metu sian perforton
«serve de la fido». La Eklezio venis prezentiĝi
kiel supera arbitracianto kiu difinas kaj gvidas
ekde sia privilegio la disvolviĝon de la ceteraj
planoj de la socio, la politika-milita kaj la eko-
nomia-labora, laŭ la mezepoka skemo de la tri
povoj (klarikaro, nobelaro, laboristaro).
Laŭ principo, la kristana fido devas disvatiĝi sen
ekstera perforto ĉas apartenas al la tereno de la