9
ian ideologian enhavon kiu rilatis, ankaŭ ĝi, al ĉiamaj revoj kaj idealoj de la homaro. Konkrete, la
kontraŭsocialisma propagando dum la jardekoj de la Malvarma Milito tre emfazis la defendon de
la libereco, la demokratio… ĉar, jes ja, en la lokoj kie oni provis la socialisman ekonomion oni
agadis dekomence je la defensivo malpliigante aŭ preskaŭ nuligante la politikajn kaj civitanajn raj-
tojn de la loĝantaro. Ekspliki kial okazis tia evoluado en tiu sistemo estus tasko kiu postulus tre am-
pleksan raportadon kaj kiu preterpasus la celon de ĉi skribaĵo. Nun ni konstatu nur ke tiu evoluo
okazis kaj ke tio iome malfortigis la ideologian pozicion de la porsocialismaj fortoj.
Hodiaŭ, preskaŭ du jardekoj post la disfalo de la komunistaj reĝimoj, oni povas aserti ke la popoloj
de tiuj landoj estis vere trompitaj. La demokratio kaj la libereco, pri kiuj tiom emfazis iam la por-
kapitalisma propagando, daŭre mankas en tiu geografia zono, aŭ estas nur formalaĵo, kiel okazas,
cetere, ankaŭ en la landoj de la ĉiama kapitalista mondo. Sed dume, la konkeraĵoj de la socialismo
pri egaleco, socia protekto, laboro, edukado kaj saneco por ĉiuj… draste malaperis el la horizonto
de la ĉiutaga vivo de la civitanoj de tiuj landoj. Tio estas, la kapitalismo, eĉ formoj je sovaĝa kapi-
talismo, estis forte starigitaj en tiu socio. La historia leciono kiun oni povas eltiri el tiuj okazintaĵoj
estas tio ke kio vere gravas por la superregantoj de la mondo estas le ekonomia profito, ne la ideoj
pri libereco kaj demokratio. Ĉi tiuj estas nur ideologia materialo por trompi la popolojn. Tiu ins-
truo estas grava ankaŭ por privalorigi la nunan situacion.
Nun la milit-danĝero ne estas afero de ebla interfrontiĝo inter kapitalistaj ŝtatoj; la kapitalisma
sistemo estas sufiĉe bone starigita, stabila, sub la lidereco de Usono. Ankaŭ ne estas forta(j) ŝtato(j)
kun rasisma ideologio, kiel la naziismo de la pasinta jarcento. Kaj, kiel ni vidis, la interfrontiĝo
inter grandaj sistemoj kun malsama sociekonomia strukturo definitive finiĝis per la venko de la ka-
pitalismo. La supervivantaj socialistaj reĝimoj: Ĉinio, Kubo, Vietnamio, Koreujo… ne batalas ho-
diaŭ por renversigi la sistemon; ilia sola celo estas plibonigi sian ekonomian situacion, eĉ ene de la
koordinatoj kaj en la kadro de la tutmonda kapitalista sistemo.
Nun multaj indicoj ŝajnas montri ke la estontaj militoj estos kontraŭfrontiĝo inter civilizacioj.
Mondskale estas iu dominanta civilizacio, konata kiel “Okcidenta” civilizacio, kiu atingis la plej
altan gradon je ekonomia kaj scienc-teknika disvolviĝo ĝis nun konata, kaj kies teritoria medio
estas Eŭropo kaj Ameriko . Iu el la distingigaj elementoj de ĉiu civilizacio, la religio, ĉi kaze estas la
Kristanismo en ties diversaj variantoj sed en procezo de retroiro, almenaŭ en kio koncernas al la
influo de la eklezioj. Sed tiun elementon la Okcidenta civilizacio kunhavas kun aliaj, Centra kaj
Suda Afriko, Sudameriko… Tie aliaj lokaj civilizacioj, aŭ ties restaĵoj, kunhavas la teritorion kaj la
religion kun la dominanta kaj disvatiĝanta Okcidenta, Eŭrop-devena civilizacio. Aliaj elementoj,
kiel la menciita scienc-teknika disvolviĝo, estas imitata, celata, de ĉiuj ceteraj kulturoj en la mondo.
Ĉiukaze, la povo kiun provizas tiun scienc-teknikan potencon influas, efikas, por bono aŭ por mal-
bono, sur la loĝantaro de la tuta planedo.
La alte industriigita produktad-aparataro de tiu dominanta kulturo funkcias per nafto-devenaj
karburaĵoj. La nafto, neregule disformiĝinta surtere en la terglobo, fariĝis, ekde antaŭ pli ol unu
jarcento, grand-valora varo avide celata de ĉiuj industriaj potencoj. La kontrolo de tiu riĉ-fonto es-
tis iu el la ĉefaj kialoj de la militaj konfliktoj de la lasta jarcento inkluzive la du menciitaj mond-
militoj. En la nuntempo, en la areo de la dominanta civilizacio troviĝas la landoj plej potencaj de
militista vidpunkto, kaj, kiel vidite, la filozofio reganta (ĉi)tie estas la kapitalismo, t.e. la emo eltiri,
per konkurado, la plej grandan profiton kaj ĝui la plej altan havaĵon kaj viv-nivelon eĉ super la
mizero kaj ruiniĝo de aliaj popoloj. Klare parolante, la imperiisma(j) potenco(j) intervenas per-
milite en ĉiu ajn modparto kie riskus, por ili, la kontrolo de la ekzistanta nafto.
Tia situacio estas konstanta konflikto-fonto, sed nun la kontraŭfrontiĝo alprenas formon de inter-
civilizacia batalado. Ĝenerale, ĝis nun ne estas en la mondo granda kontraŭstaro kontraŭ la valoroj
kaj la kulturo de la dominanta Okcidenta civilizacio. Estas, jes ja, rezisto kontraŭ la rabemo kaj
ekspluatemo de la militista imperiismo, sed ne rifuzo de la kulturo kaj valoroj de la koncerna civi-
lizacio. Sed kun iu grava, tre grava, escepto. Temas pri la muzulmana aŭ Islama civilizacio, kies
teritoria medio estas norda Afriko, Meza Oriento, Ŭesta Azio…. Jes, tiuj titoloj aludas al la religia
karaktero de la popoloj de tiu terzono, la Mahometismo en ties diversaj variantoj. Ĉar ŝajnas ke ĉi
tie ni troviĝas antaŭ ia renaskiĝo de religia kulturo kiu, dum kelkaj jarcentoj, restis en situacio de
stagniĝo, senmoviĝo, marasmo…