Ĉiu unua de februaro, ekde la jaro 2009, oni festas en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj la datrevenon de la nomumo de Lia Moŝto Ŝejko Hamdan bin Mohammed bin Raŝid bin Saeed al Maktoum, kiel Heredonta Princo, laŭ dekreto eldonita de Lia Moŝto Ŝejko Mohammed bin Raŝid al Maktoum en sia rolo kiel reganto de la emirejo de Dubaĵo.

 

Por soleni la 5-an datrevenon de la nomumo, la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj eldonis poŝtmarkon en folieto, kun la bildo de la Princo, iomete turniĝita al sia dekstra flanko.

La teknikaj karakteraĵoj estas:

Dato de la eldonado: la 1-an de februaro de la jaro 2014.

Tipo: Memoriga.

Prezo. 3 dirhams.

Kialo: Datreveno de nomumo kiel Heredonta Princo.

Formato: 29 x 44 mm. En folieto de unusola poŝtmarko.

Dezajno: Emirates Poŝta Grupo.

Pres-metodo: Litografio kaj folio de arĝento.

Kvanto: 50.000 folietoj kaj 1000 kovertoj de unua tago de elsendo.

 

Oni diras ke tuj, senprokraste, post la nomumo, la nova princo surprenis la respondecojn de la nova posteno, kun determino, konstanteco kaj vido pri la estonteco por apogi la penojn de la antaǔaj gvidantoj kaj klopodi ke la emirejo kaj la urbo akiru modernistajn stilojn kaj ke ambaǔ disvolviĝu kune kiel la plej distingitaj juveloj de la Unuiĝo de la Arabaj Emirlandoj.

 

La tempo pasinta ekde lia nomumo kontentigas tiujn kiujn li elektis por tiu posteno, pro liaj ideoj por la estonteco, lia laboro kaj pro lia kompromiso kaj malavareco, trajtoj atribuitaj al la familio Al Maktoum.

 

Hamdan bin Mohammed bin Rashid bin Saeed al Maktoum naskiĝis la 14-an de novembro de 1982 kaj estas la dua filo de la ŝejko Mohammed bin Rashid bin Saeed al Maktoum kaj de la ŝejkino Hind bint Maktoum bin Juma al Maktoum.

 

Lia komenca edukado realiĝis en Dubaĵo, en la Eskola Rashid por knaboj, kaj poste sekvis en Unuiĝinta Reĝlando, kie li gradiĝis en Sandhurst kaj fine, en la Lernejo de Ekonomio de Londono.

 

La ekonomiaj analizistoj konsideras ke la princo estas la plej granda iniciatinto de la industrio, la ŝporto kaj la turismo de la emirejo Dubaĵo.

 

Pri lia persona vivo, li estas konata pro siaj poemoj pri  temaro romántica, naciisma kaj familia, sed ankaǔ pro sia kapablo kiel rajdanto aǔ pri falko-ĉaso, samkiel pro sia kolekto je luksaj aǔtomobiloj.

 

Li estas la heredonto de unu el la plej grandaj fortunoj de Proksima Oriento.

 

Per Youtube liaj admirant(in)oj dissendas multajn videojn pri li, plejparto el ili kiel seks-simbolo.

 

Oni electos lian edzinon, kvankam en la eǔropa gazetaro kuras la famo ke jam oni interkonsentis lian edziĝon kun lia kuzino, la princino Bint Saeed.

 

Cuadro de texto:  Heredonta Princo