Poŝtmarkoj de la Arabaj Unuiĝintaj landoj

La lando


La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas lando ĉe la Persa Golfo. La ŝtato estas unuiĝo de sep absolutaj monarĥioj: Abu-Dabio, Dubaĵo, Aĵmano, Fuĵaro, Ras-al-ĥajmo, Ŝarĵo, kaj Um-al-Kajvajno. Dum la 16-a jarcento, la areo estis kolonio unue de Portugalio kaj poste de Britio. La britoj nomis ĝin “Pirata Marbordo”, ĉar tre ofte piratoj sukcese atakis tie la britajn kaj arabajn ŝipoj malgraŭ la penoj de la mararmeoj de tiuj landoj. En la jaro 1820 la angloj subskribis la unuan interakordon kun la tribestroj de la lando por meti finon al la pirata aktivado. Sed, fakte, tiu traktato estis nur la komenco de brita protektorato kaj en majo de 1853 ili lokigis sian armeon en la tuta areo. En marto de 1892 Britio altrudis ekskluzivan akordon garantiante al ĉi tiu lando monopolon pri komercado.
La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis fondita en la jaro 1971. Antaŭ tiu dato, la emiroj de tiu teritorio regadis sur etnombra loĝantaro kies vivmaniero estis la transmigranta best-bredado en arida dezerto. En 1962 restis malkovrita en tiu teritorio nafto kaj tio draste ŝanĝis la ekonomian situacion de la regiono. Nuntempe ĝi troviĝas inter la plej riĉaj landoj en la mondo. ĝi altiras multajn investantojn de la tuta mondo dank’ al relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj pri varoj kaj salajroj kaj malmultekosta elektra energio. Gravan rolon ludas la turismo. Abu-Dabio kaj Dubaĵo havas pli ol du trionoj el la tuta loĝantaro de la Emirlandoj. La ĉefurbo de la unuiĝo de la sep emirlandoj estas Abu-Dabio kun 420.000 enloĝantoj. La emiro de tiu ŝtato estas ŝtatestro de la tuta federacio dum rolas kiel Vic-prezidento kaj ĉef-ministro la emiro de Dubaĵo. Abu-Dabio mezuras 63.340 kvadratajn kilometrojn kaj posedas pli ol 200 insuloj. Dubaĵo estas la plej loĝata kaj komerca emirlando; ĝi mezuras 3.885 kvadratajn kilometrojn. Ŝarĵo estas la tria plej grava emirejo el la federacio; ĝia areo estas 2.600 kvadratajn kilometrojn. Aĵmano estas la plej malgranda el la sep emirejoj; ĝi mezuras nur 250 kvadratajn kilometrojn. Ras-al-ĥajmo, kiu mezuras 1.700 kvadratajn kilometrojn, estas la lasta emirlando kiu unuiĝis al la federacio. Fuĵajro estas la sola emirlando el la federacio kiu situas ne en la Persa sed en la Omana Golfo; ĝia areo mezuras 1.150 kvadratajn kilometrojn. Fine, Um-al-Kajvajno, kun 777 kvadratajn kilometrojn, havas specialan altiron pro ĝiaj strandoj kaj natura rezervejo en insulo Senejah, kiu gastigas birdojn, cervojn kaj aŭtoktonajn arbojn.
La regantoj de la ŝtato investas multe da mono cele konverti la landon en kulturan centron de la regiono. Mankas tie organizita Esperanto-movado; estas nur apartaj esperantistoj.
La filatelia historio de la sep emirlandoj estas konstituita de diversaj etapoj; unue, por afrankado de pakaĵoj kaj leteroj estis uzitaj poŝtmarkoj de la brita Hindio, ĝis la jaro 1950. Post la sendependiĝo de Hindio, oni uzis britajn poŝtmarkojn refrankite superpresitajn de la koncerna valoro de la sendaĵo, sed sen informoj pri la lando el kiu la poŝtaĵoj deiris. Foje oni malfacile povis legi la nomon de la urbo el kie oni sendis la poŝtaĵojn. Poste iuj el la emirlandoj komencis eldoni kaj lanĉi siajn proprajn poŝtmarkojn. El la sep emirejoj, kiuj konstituas la federacion, kvin el ili lanĉis, ekde la jaro 1964, sen ia ajn kontrolo, nereguleblajn poŝtmarkajn seriojn pri la plej diversaj temaroj, ofte kun grandaj formatoj kaj belaj koloroj. Tiaj poŝtmarkoj estas tre altiraj por la junaj aŭ komencantaj kolektantoj, ĝenerale, sed havas ne grandan filatelan valoron. La poŝtmarkoj de la emirlando Um-al-Kajvajno foje aperas kiel Umm al Qaiwain, Um Al Qawain, Umm Al Qiwain, aŭ Um Al Qaywain. Tia spekulativa misuzo pri emisio de novaj poŝtmarkaj serioj ne altiris ian ajn intereson de la internaciaj katalogoj kiel Ivert et TellierScott, kiuj decidis ne inkludi tiajn poŝtmarkojn, kvankam Scott menciis iom pri kelkaj el la emisioj, je la fino de ĝia katalogo. Escepto pri tiuj senkontrolaj emisioj, estis la emirejoj de Abu-Dabio kaj Dubaĵo, kiuj lanĉis pri garantiaj, solventaj kaj ne tiel oftaj eldonoj. Dubaĵo komencis emisii siajn proprajn poŝtmarkojn en la jaro 1963, kaj sekvis poste la ceteraj emirlandoj: Abu-Dabio, Ajmano, Ras-al-ĥajmo, Um-al-Kajvajno kaj Fuĵajro en 1964, kaj Ŝarĵo en 1965. Post la jaro 1965 kiam formaliĝis la federacio de la sep emirejoj, la emisioj de poŝtmarkoj aperis kun la nomo de la emirlando, t. e. UNITED ARAB EMIRATES (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj).


Rimarkoj:

1.- La unuaj emisioj de poŝtmarkoj de la sep emirejoj kiuj konstituas la federacion montras bildojn de siaj respektivaj ŝejkoj aŭ emiroj samkiel de diversaj aspektoj de ciu emirlando.

2.- Malgraŭ tio ke la oficiala religio de la emirlandoj estas la islama, oni respektas la ceterajn religiojn, kaj tio respeguliĝas en kelkaj poŝtmarkaj emisioj en kiuj oni prezentas diversajn bibliajn bildojn, reproduktaĵojn de verkoj de famaj okcidentaj pentristoj, k. s.

3.- Emirates Post tre ofte malzorgas la normalajn dezirojn de la eblaj kolektantoj de poŝt-markoj de la emirlandoj; ekzemple, inter la jaroj 2000 kaj 2013, estas malsamaj formatoj de la koncernaj poŝtalbumoj. Nur tiuj de 2010 kaj 2011 havas saman formaton, kio ŝajne ne estas la plej adekvata sistemo por stimuli la filatelistojn aŭ krei novajn kolektantojn. Ankaŭ, la poŝt-albumoj de la jaroj 2014 kaj 2015 ankoraŭ ne estis eldonitaj la 4-an de aprilo de 2016.

4.-La 10-dirhama poŝtmarko lokigita sur koverto de Center for Documentation & Research, montras portretojn de la ŝejkoj de la sep emirejoj laŭ movo de la koverto, kvankam en la fotokopiaĵoj eblas vidi nur la unuan.



Abu-Dabio
Dubaĵo
Ŝarĵo
Aĵmano
Ras-al-ĥajmo
Fuĵaro
Um-al-Kajvajno
Nacia Tago
Datrevenoj
Naturo
Heredonta Princo
Sportoj
Geinfanoj
Diversaj