Poŝtmarkoj en kaj pri ESPERANTO


Sovetunio estis la lando kiu dedicis la unuajn poŝtajn emisiojn por pritrakti la aferon Esperanton. Fakte, en la jaro 1925 tiu lando eldonis du specimenojn, de 7 kaj 14 kopekoj, kiuj estis registritaj en la internacia katalogo Ivert kaj Tellier per la numeroj 338 kaj 339, respektive, kies teknikaj karakterizaĵoj estas:
Dato de emisio: Jaro 1925
Postaj valoroj: 7 kopekoj kaj 14 kopekoj
Tipo: Memoriga
Formato: Vertikala
Kialo:30-a datreveno de telegrafia kreado (en ambaŭ egalaj desegnitaj poŝtmarkoj, aperas bildo de la inventisto A.S.Popov y la surskribo: INVENTISTO DE RADIO POPOV).
Koloroj: 7 kopekoj, blua; 14 kopekoj, verda.

Ankaŭ en Sovetunio, en la jaro 1926, dum la 6-a Internacia Kongreso de Socialistoj-esperantistoj okazinta en la urbo Leningrado (6-a ĝis 9-a de Aŭgusto), oni eldonis du poŝtmarkojn de 7 kopekoj kaj 14 kopekoj, reprezentantaj la Monumenton al la Libereco, en urbo Moskvo, registritaj per n-roj 357 kaj 358 en la internacia katalogo Ivert kaj Tellier. Ĝiaj teknikaj karakterizaĵoj, estas:
Dato de emisio:Jaro 1926
Postaj valoroj: 7 kopekoj kaj 14 kopekoj
Tipo: Memoriga
Formato: Vertikala
Kialo: Celebrado de 6-a Internacia Kongreso de esperantistaj socialistoj
Koloroj: 7 kopekoj, verda kaj ruĝa; 14 kopekoj, Verds kaj viola

Daŭre, en la jaro 1927 ankaŭ Sovetunio emisiis 14-an poŝtmarkon por festi la 40-an jarcenton de la apero de la unua libro de Esperanto, verkita de la aŭtoro de la lingvo, L.L.Zamenhof, kiu estis registrita per numero 381 en la internacia katalogo Ivert kaj Tellier, kun jena moto: 40-a Anniversaire de la creation de l`esperanto par le docteur Zamenhov (anstataŭ Zamenhof)
La teknika karakterizaĵo, estas:
Dato de emisio: Jaro 1927
Posta valoro:14 kopekoj
Tipo: memoriga:
Formato: Horizontala, montranta dekstre, portreton de Zamenhof ene de cirklo, kaj maldestre, kvinpintan stelon kaj sub ĝi, la vorto ESPERANTO Kialo: 40-a dat-reveno de apero unua libro de Esperanto
Koloroj: Verde kaj bruna

Finfine, denove Sovetunio, lanĉis emision de du poŝtmarkoj de 1 rublo kaj 3 rubloj. La unua el tiuj, montras konstruaĵon de Telegrafo de urbo Moskvo, kun esperanta surskribo: CENTRA TELEGRAFO EN MOSKVO, dum la alia montras hidro-elektran stacion kaj surskribon: VOLHOV-HES JE LA NOMO LENIN
. Giaj teknikaj karakterizaĵoj, estas:
Postaj valoroj: 1 rublo kaj 3 rubloj:
Tpo: Memorigaj:
Formatoj: Horizontalaj:
Koloroj: 1 rublo, blua; 3 rubloj, verda kaj bruna:

Ne estas sufiĉe kvanta la nombro da emisioj de esperantaj poŝtmarkoj. Kelkaj landoj, krom tiuj sovetaj menciitaj, realigis emisioj de poŝtmarkoj en diversaj okazoj, tiaj kiaj rememoro de naskigo de L.L.Zamenhof, rememoro de eldonaĵo de la unua libro de Esperanto aŭ celebrado de internaciaj kongresoj. En Hispanio, la tiel nomata F.N.M.T. (Nacia Entrepreno pri Mono kaj Poŝto) neniam montris ian intereson emisii esperantajn poŝtmarkojn, malgraŭ tio ke la hispana reĝo Alfonso XIII.a gastiganto de la 5-a Internacia Kongreso en urbo Barcelono en la jaro 1909 rekomendis la uzadon de Esperanto “pro konsideri ĝin kiel neŭtrala lingvo por elimini ĉiaspecajn lingvajn barilojn, razajn, religiajn au politikajn”.Tamen, tiu organizacio permesis ke ĉiu kongresa komitato uzu en la naciaj kongresoj specialajn afrank-stampilojn por leterkorespondi kun eksterlandaj aŭ enlandaj geesperantistoj, sen kondiĉi ĉu ĝiaj formatoj havas kvadratajn, rektangulajn, cirklajn, ovalajn aŭ kapricajn formojn. Kelkaj landoj emisiis glu-bildojn sen afranka valoro, poŝtkartojn, unuatagan koverton, ktp.
Jen kelkaj trovitaj esperantaĵoj.

Jen materialo pri la Centjaro de Esperanto:

Ĉi-sube, jen diversaj afrankaĵoj pri Esperanto ĝenerale:

Kaj sekve aperas poŝtmarkoj en kaj pri Esperanto aperintaj laŭlonge de pli ol unu jarcento:

Kaj fine, jen ampleksa kaj senorda kolekto da glumarkoj, sen afranka valoro, pri kongresoj kaj aliaj esperantistaj eventoj kaj temoj: