Ĉi tiu tago estis la lasta dum kiu ni ripozis antaŭ alfronti la celon kiu venigis nin ĉi tien. Ĉiu membro el nia ekspedicio dediĉas sian tempon al tio kion li/ŝi konsideras plej oportunan. Iuj dormas, aliaj legas...
Mi, dum la mateno, eĉ ekde antaŭ eliri el la dorm-sako, dediĉiĝas al la malŝarĝado el tio malmulte kio restis el la baterio de la fotilo ĉar mia intenco estis iri al la hotelo, tuj post la matenmaĝado, por ŝarĝi tiun baterion.
Dum la matenmanĝado, Toņo Fierro faris al ni gravan komunikon: li daŭre malbonfartas pli kaj pli, kaj decidis malsupreniri ĝis Confluencia por intenci alklimatiĝi ekde tie. Tio konstituas gravan baton por ĉiu el ni ĉar krom tio ke ni perdas lian akompanadon ni perdas ankaŭ lian sperton, ĉar el ĉiuj ni li estas tiu kiu pli da fojoj estis en altaĵoj. Lia intenco estas reveni ĉi tien se li sukcesos alklimatiĝi, sed tiam li estos tro da tagoj je malfruiĝo rilate al la grupo. Ĉiukaze mi esperas ke se li denove intencos la supreniradon, iu el ni povos akompani lin.
Post adiaŭi Toņon, mi iras al la hotelo kune kun Enrique kaj Fernando. Ni iras tien por preni duŝon. Por mi, ĉi tiu estas la unua duŝo ekde nia eliro el Mendoz-urbo kaj ĝi, ja, estas sufiĉe necesa, precipe post la longa kaj pena marŝado kaj grimpado de la lastaj tagoj. La duŝado dauras 7 minutojn kaj ĝia prezo estas 30 pesoj. Post ni venas ankaŭ aliaj membroj de nia grupo por preni duŝon. Dume la baterio de mia foto-aparato estis ŝarĝata en la hotela akceptejo, kaj poste mi pasigis la tempon ludante tablo-tenison kun iuj el miaj kunuloj. Fernando trompis nin; li rezultis esti pli sperta pri tiu ludo ol li igis nin pensi; li gajnis al ĉiuj ni, kiuj ludis kontrau li: Carlos, Cristian kaj mi.

La ŝtormo sur la Akonkagva pinto altrudas ripoztagon en la tendaro. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

En la tendaro.
ŝtormas ekde matene sur la montpinto.
Nuba fungo kovras la supron de la Akonkagvo.
Danĝera ŝtormo sur la Akonkagva pinto.
La nuba fungo etendiĝas dum la tuta tago.
La ŝtormo pliakriĝas dum la mateniĝo.
Impona bildo de la kolosa ŝtorma nubo.
Akonkagva pinto kovrita de kolosa nubfungo.
La pinto de la Akonkagvo sub la ŝtorma nuba fungo.
tagmanĝado en la tendaro.
tagmanĝado en la tendaro.
Vidaĵo de la surmonta stormo ekde la tendaro.

Mi intencis telefonalvoki al mia hejmo sed la afero ne estis tiel facile kiel mi supozis: oni povis paroli tiam nur ekde unu sola telefon-budo kaj estis longa vico da personoj atendante por telefoni ekde tiu loko. La horo de la tagmanĝado venis antaŭ mia vico por telefoni kaj mi devis lasi tiu celon por la vespero. Estas evidente ke vespere mi devos reveni al la hotelo ĉar mi volas ankaŭ sendi iujn mesaĝojn per la ret-poŝto kaj krome ankoraŭ ne finiĝis la ŝarĝado de la baterio de mia fot-aparato. Carlos estas la unika kiu decidis tagmanĝi en la hotelo, -pico, mi pensas-. La ceteraj ni revenis al la tendaro por tagmanĝi en la tiea manĝejo.
Krom Carlos, mankas en la manĝ-tendo ankaŭ Toņo kiu jam foriris destine al Confluencia kaj Luis Angel, kiu malbonfartas kaj restis kuŝante en sia tendo. Post la tagmanĝado ĉiuj ni revenis al niaj tendoj por prepari la tornistrojn por la morgaŭa marŝado. Perceptiĝas la streson kaj nervoziĝon ĉar alproksimiĝas la momento de la vero. Jaime kaj Luis multe pridubas la morgaŭan paŝon.
Kvankam Andres kuraĝigas ilin, mi, vidante ilian malpretecon, restas konvikita ke morgaŭ ni, la suprenirantoj, estos nur 14. Mi lasis la dors-pakaĵon pli malpli preta; mankis nur paki la dorm-sakon, kiun mi bezonos ankoraŭ por dormi la sekvan nokton; sekve mi revenis al la hotelo.

Ripozado de niaj ekspedicianoj en la kampadejo dum la ŝtorma tago

Ekde la hotelo, pere de iu el la tiaj komputiloj, mi sendas kelkajn ret-poŝtajn mesaĝojn al kelkaj gekonatuloj kaj ankaŭ al la adreso de nia mont-sport-klubo. Verdire, en ĉiuj kazoj estas la sama mesaĝo: mi rakontas al ili iomete pri niaj travivaĵoj ĝis la nuna momento, kaj niaj planoj por la sekvontaj tagoj.
Estis erare tio ke mi ne sendis tiam similan mesaĝon al mia hejmo; tio okazis ĉar mia intenco estis fari telefonalvokon al mia familio. Tiucele mi atendis longan vicon antaŭ la telefon-budo, kio rezultis vane ĉar kiam alproksimiĝis mia vico ĉesis fukciadi la sola telefon-linio kiu estis funkciante en tiu loko. Kaj plej malfeliĉe, pro la ne-funciado de la telefono nun ĉiuj adresiĝis al la ekzistantaj komputiloj por mesaĝi pere de la Interreto kaj mi ne povis atendi pliajn vicojn ĉar tiam la vetero estis tro malvarma kaj mi survestis leĝere tial ke kiam mi eliris el la tendaro estis brilanta la suno. Genia!. La sola loko kie mi ne sendis mesaĝon estis al mia propra hejmo!. Iuj aliaj membroj de nia grupo, kiuj intencis, ankaŭ ili, telefoni, ne povis tion fari. Menciindas ke tiuj telefon-budoj de la hotelo estis de la hispana Telefon-firmo.
Restas al nu nur unu nokt-manĝado en ci tiu Baza Kampadejo antaŭ ol alfronti la supreniron al la Akonkagva pinto. Estas maltrankvilo inter niaj grupanoj. Hodiaŭ, dum la tuta tago la montpinto estis kovrita de minaca kaj fantasmagoria nub-fungo. Ni scias ke dum tiaj ŝtormoj ne eblas supreniri tien, sed ni scias ankaŭ ke tia situacio ne daŭras pli ol unu aŭ du tagojn.
Lastaj preparoj. Morgaŭ ni devos lasi liberaj ĉiujn literojn, kaj tio, kion ni ne povos porti kun ni, ni devos ĝin lasi en la staplo.Mi faris viziton al la gardistoj por demandi al ili pri la vetero kaj komuniki al ili niajn planojn entrepreni morgaŭ la supreniradon.
Noktiĝinte, antaŭ mia enlitiĝo mi estis dum kelkaj minutoj interparolante kun Enrique kaj Isabel. Subite, tiel Isabel kiel mi vidis fulmon en la nub-fungo kovranta la Akonkagv-pinton. La gardistoj estis dirintaj al mi ke la ŝtormo persistos tie dum tri tagoj, sed, kiel kutime kiam temas pri meteologio, ili eraris.

Foto-raporto de la ripoza tago. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Akonkagva pinto kun supra nuba fungo.
Nuba fungo de ŝtormo sur la pinto de la Akonkagvo.
Aspekto de la ŝtormo sur la Akonkagva pinto.
Alia vidaĵo de la ŝtormo sur la Akonkagva supro.
Impona bildo de la Akonkagva monto sub ŝtorma nubego.
Niaj mont-grimpistoj ripozas en la kampadejo dum la ŝtorma tago.
Nia kampadejo dum la ŝtorma tago.
Nia kampadejo dum la ŝtorma tago.
Persista ŝtorma nubo sur la pinto de Akonkagvo.
kroma vidaĵo de la ŝtorma nubo sur la Akonkagvo.
Akonkagva pinto sub la ega nuba fungo.
Daŭras la ŝtormo fine de la vespero.