Mi ellitiĝis baldaŭ cele de prepari la tornistron. Nia plano por ĉi tiu tago estis starigi nian unuan altan kampadejon -survoje al
la Akonkagva pinto- en Placo-Kanado, je 5050 metroj alte. Tamen nia komenca ideo, kiam ni eliris el Gijón, estis
starigi tiun kampadejon en Kondor-nesto, sed post tio ke ni interkoniĝis kun Coldo en Penitentes kaj ni
aŭkultis liajn konsilojn, mi alvenis al la konkludo ke por la grupo estos prefere iu unua alt-kampadejo en Placo-Kanado
. Coldo estis eksplikinta al mi ke tio helpos min konservi la unuecon de la grupo ĉar iu rekta aliro al Kondor-nesto
estus ne-ebla por la tuta grupo.
Antaŭ la eliro el la kampadejo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Ni matenmanĝis je la 8:30 horo kiel kutime sed ĝis la 10:00 horo ni ne eliris el la kampadejo. Hodiaŭ, finfine, eliras kune
la 17 membroj de la grupo. La suprenirado al Placo-Kanado estis sufiĉe peniga por ni, ĝi estis iu senĉesa zigzag-irado
tra ŝtona tereno, monotone, ĉiam suprenirante. Krom nia grupo, estis suprenirante tiam multaj aliaj personoj, kaj tial ke oni
informis al mi ke en Placo-Kanado ne estas multe da loko por kampadi, kvankam komence mi iris je la malantaŭo de
la grupo, en difinita momento mi decidis antaŭenmarŝi pli rapide por rezervi al ni lokon. Fakte, ni alvenis al Placo-Kanado
sufiĉe frue por kapabli elekti la plej konvenan lokon por nia tendaro.
Fotado el Placo-Kanado. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Al Placo-Kanado alvenas la tuta grupo; ĉi tiu estos la lasta komuna atingaĵo. Ni jam ne plu estos kune la deksep
membroj de la grupo en ĉi tiu ekspedicio. Sed tiam ni muntis ĉiujn tendojn, naŭ entute; du personoj en ĉiu tendo
krom Andrés sola en unu tendo.
Ni tagmanĝis en Placo-Kanado kaj poste la plej kuraĝaj daŭrigis la marŝadon destine al Kondor-nesto.
Mi efektivigis, tiudestinen, iun unuan seriozan portadon, konkrete, mi portis la tendon de Toni-Fierro, kiu estis la deka el niaj
tendoj kaj ne estis necesa en Placo-Kanado.
Fotado en kaj el Kondor-Nesto
La vojirado ĝis Kondor-nesto rezultis por mi tre peza kaj malmola ĉar laŭ ni alproksimiĝis al tiu loko venadis al mi forta
kapdoloro. Raul akompanis min dum la tuta suprenmarŝado. Kiam fine ni alvenis al la celita loko mi ekkomprenis kiom multe estos malmola
la suprenirado al la Akonkagva pinto; tiam ni estis je 5570 metroj alte kaj mi neniam antaŭe troviĝis tiom alte.
Ni muntis la tendon, aŭ, pli ĝuste dirite, tion faris Diego, Raul kaj Enrique, ĉar mi kapablis fari nenion. Ene de la tendo ni
lasis iom da bagaĝo kaj ekris malsupren. Survoje ni renkontiĝis kun Toño kiu estis portanta, ankaŭ li, bagaĝon, kaj Raul reiris por
akompani lin ĝis la tendo.
Foto-raporto de la supren-marŝado. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
La malsuprenirado estis multe pli rapida ol la suprenirado; post malmultaj minutoj ni troviĝis denove en Placo-Kanado, kie ni haltis
dum iomete da tempo por demeti ŝtonetojn el niaj botoj, kaj post kromaj malmultaj minutoj ni estis revenintaj al Placo-de-mulinoj.
Tiu distanco, kiun ni supreniris dum kvin horoj, ni malsupreniris poste dum nur duonhoro. Tiel rapida malsuprenirado tra tiu ŝtona tereno
kontribuis pliakcentigi mian kapdoloron, sed iomete da tempo post la alveno, post trinki varman teon kaj preni aspirinon kiun estis
provizinta al mi Enrique en Kondor-nesto, iompostiom pliboniĝis mia sanstato.
El la foto-kolekto de Isabel
Post la teo-trinkado ni tualetis en la rivereto sed nur iomete ĉar tre malvarmis la akvo. Poste ni noktmanĝis kaj mi kartludis kun Toño,
kaj Cristian, sed Sonia retiriĝis por dormi ĉar la dum la pasinta nokto ŝi dormis malbone. La kartludo finiĝis malfrue; tiam jam estis
domante la ceteraj membroj de la grupo kaj baldaŭ dormiĝis ankaŭ ni, la kartludintoj. La sekvan tagon ni ne devos ellitiĝi frue ĉar
estos por ni ripoz-tago en tiu kampadejo de Placo-de-mulinoj.