Je la 8:30 horo ni matenmanĝis kaj tuj sekve ni prenis la lunĉojn por fora tagmanĝado. Dekkvar membroj de nia grupo eliris el
la kampadejo Plaza-de-Mulas destine al Holmo Boneto. Antaŭ nia eliro ni adiaŭis Maribi-n, kiu malsupreniras for de la
Akonkagva Parko. De nun restas 17 anoj de nia Gijona Grupo kaj ĉiuj ni emas atingi la Akonkagvan pinton. Sed hodiaŭ, por ĉi tiu
ekspedicio al la monto Boneto, ne akompanas nin Enrique, Jaime kaj Luis Angel; ili devas ripozi hodiaŭ en la tendaro.
Sed tuj post la ekmarŝado, eĉ antaŭ la alveno al la hotelo, Alejandro revenis ĉar li sentis malbonstaton. Poste, kvankam mi ne eksciis pri tio
ĝis la alveno al la mont-pinto, survoje haltis por reveni ankaŭ Carlos kaj Toño Fierro, kiu daŭre malbonfartas. La ceteraj ni kronis la
Monton Boneton, 5004 metrojn alte.
Elirante kaj suprenirante al Holmo Boneto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Post mi alvenis al la Boneto-pinto Seve kaj Cristian, poste ankaŭ Enrique kaj Raul, iomete poste alvenis Margarita kaj preskaŭ samtempe ol ŝi
ankaŭ Antonio. Poste alvenis Isabel sekvita de Sonia, poste Fernando kaj fine Andrés. Fernando ne bone fartis tiam, ankaŭ Andrés
plendis pri tio multe kiun li penis je la fino de la suprenirado. Ŝajnas al mi que Enrique pasigis malagrablan momenton en la lasta
parto de la vojo. Sed jen ĉiuj ni troviĝis tiam je 5004 metroj alte. La GPS-aparatoj kiujn ni portis (tri, entute) indikis 5050
metrojn alte.
Multaj el ni neniam estis suprenirinte tiom alten. Por festi tiun unuan malgrandan triumfon ni tostis drinkante ĉampanon kiun ni estis portinte
tiucele. Ekde ĉi-tiu mont-pinto, vidiĝas la pinto de la relative proksima akonkagvo preskaŭ tiom alta kiom ekde la suba kampadejo, kvazaŭ ni
estus suprenirintaj neniom. En la pinto de Holmo Boneto ni restis dum sufiĉe longa tempo por adaptigi la korpon al la alteco. Tie ni tagmanĝis
la portitajn lunĉojn, kiuj enhavis, inter alie, pecon da omleto, kiu, jes ja, ne estis tro bonkvalita.
En la pinto de Monto Boneto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Poste ni efektivigis la malsupreniradon po grupoj. La lasta kiu foriris el la mont-pinto estis Andrés. Dum la malsuprenirado Antonio
kaj Margarita, kiuj marŝadis antaŭ Sonia kaj mi, forlasis la vojon kiun ni estis sekvintaj por la supreniro por eviti iun zonon je
penitentoj, kaj ni sekvis post ili. Malantaŭ ni Isabel kaj Fernando faris la samon. La voj-varianto postulis iom da suprenirado
en iu parto sed fine kondukis nin al la sama glacia zono. Do ni denove devis barakti kontraŭ la penitentoj kaj krome en iu ties
parto kie ne ekzistis vojo inter tiuj glacioj; do la reiro rezultis al ni pli pena kaj malfacila ol la iro.
Pejzaĝaj vidaĵoj fotitaj el la pinto de Boneto Holmo
Reveninte al la hotelo, Sonia profitis la okazon por telefoalvoki al ŝia hejmo. La hotelo distancas proksimume unu kilometron el la
kampadejo. Kiam ni alvenis ĉi-tien oni informis min ke demandis pri ni iuj gvardioj, kiuj volis interparoli kun la gvidanto de nia
grupo. Do, iomete antaŭ la noktmanĝado ili prezentiĝis denove kaj kunvokis ĉiujn nin en la manĝ-tendo. Ili estis tri kaj unu el ili
estis la kuracisto. Laŭŝajne nia grupo iome konfuzigis kaj prizorgigis ilin. Antaŭ ĉio surprizigis ilin la heterogeneco de nia aro ĉefe en
kio koncernas al la aĝo de la membroj de la grupo: estas gejunuloj mezaĝuloj, plenaĝuloj... Ŝajnas ke ili estis observante nin kaj
surprizigis ilin la fakto ke ni supreniris la Boneton po disaj grupoj.
Ili priokupiĝas pri la unueco de nia grupo kaj demandis al ni
ĉu ni konatiĝis de antaŭe. Ili faris al ni belan diskurson kiu efikis sur la grupanoj kaj kiu pli reliefigis la konflikton kiu
baldaŭ interfrontigos nin unuj kontraŭ la aliaj. Ĉiukaze mi pensas ke post interparoli kun ni ili restis pli trankvilaj. Ni montris al
ili nian medikamentujon, la radio-aparatojn... kaj ni eksponis al ili nian planon por kroni la Akonkagvan pinton. Ili aprobis ĉion.
Malsuprenirante revene al la Kampadejo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Tamen ilia neatendita vizito utilis por malfermi nian skatolon de Pandora kaj poste niaj grupanoj restis kontraŭfrontitaj iuj kontraŭ
la aliaj dum la noktmanĝado laŭ du malsamaj opinioj pri kiamaniere ni devus agadi dum la sekvontaj tagoj. Tiutage mi enlitiĝis kun mil
ideoj enkape kaj eĉ ne memoris pri la skribado de ĉi tiuj taglibraj notoj. Mi dormiĝis sufiĉe baldaŭ kaj tiu estis la plej bona
nokto ĝis tiam en Placo-de-Mulinoj.
El la foto-kolekto de Isabel
Sekve ni prezentas alian sonan foto-filmeton, ĉi-foje kun bildoj de fotoj faritaj en kaj ekde Holmo Boneto. Musklakante la film-startilon oni povas ekfunkciigi ĝin.