Ĉi-tage, komenciĝo de la jaro 2006, ni dediĉiĝis al ripozado en tiu kampadejo de Plaza-de-Mulas. Mia tranoktado en tiu loko estis malbonega: mia kapo ekkomencis dolori je la 3:30 horo kaj kvankam, proksimume je la 7a horo, mi englutis aspirinon kiun provizis al mi Sonia, tiu kapdoloro ne ĉesis ĝis la ellitiĝo, kiu okazis sufiĉe malfrue. Tiam estis jam brilanta la suno kvankam la vetero restis ankoraŭ tre malvarma.
Krom la kap-doloro, tiam mi estis suferanta ĝeneralan malbonfarton; mi emis manĝi nenion, tamen mi sindevigis min matenmanĝi iom, kaj tio, kune kun la teon kiun mi trinkis kaj iom da promenado tra la kampadejo kontribuis plibonigi mian staton. La cetero el la tago estis por mi agrabla tempo kiun mi pasigis en tiu loko ĉirkaŭita de belaj montoj, kiujn mi emas "ataki", sed mi devas bridi tiun emon.
En la tendaro, krom aliaj monto-grimpistoj, estas la membroj de nia grupa ekspedicio escepte tri: Enrique Díes, Jaime kaj Luis Angel, kiuj restis en la antaŭa kampadejo. Ili reunuiĝis ĉi-tage kun ni post trairi la vojon kiun ni sekvis hieraŭ. Sekve oni povas vidi la fotojn kiujn ili faris dum ilia marŝado.

Komforta irado tra sufiĉe plata vojo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Dum la mateno ni vizitis la grandan hotelon kiun oni konstruis en iu flanko de la valo kie troviĝas la tendaro. Tiu konstruaĵo estas vere luksa kaj tute ne kongrua kun tiu loko. Por ĝia konstruado estis necesa la ekspropriigo de du hektaroj da tereno de la Nacia Parko de la Akonkagvo. Ŝajnas ke por tion fari oni devis rompi ĉiujn leĝoj rilate al la Naciaj Parkoj. En tiu hotelo oni disponas je telefono, interreta komunikado, elektro-fluo por la ŝarĝado de la baterioj de la porteblaj telefonoj, varm-akvaj duseĵoj... en kiuj oni povas preni banojn je kosto de 10 US-dolaroj. Mi profitis la okazon por fari telefonalvokon al mia hejmo kaj sendi per-retan mesaĝon al personoj kiuj atentas pri nia vojaĝo ekde Asturio.
En la ĉirkaŭaĵoj de la kampadejo troviĝas iuj strangaj strukturoj formitaj el dundegelita neĝo. La samon ni vidis en aliaj lokoj de la montaro la antaŭajn tagojn kaj vidos poste plu dum la cetero de nia tra-Akonkagva marŝado. La enloĝantoj de la lando nomas tiujn neĝo-figuraĵojn penitentes. Jen kelkaj en la sekvaj bildoj:

Penitentoj, formitaj el duon-degelita neĝo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Je la 13:30 horo estis la tagmanĝado. Ĉi-tie la tagmanĝoj estas pli leĝeraj ol la noktmanĝoj. Tiuj ni, kiuj vizitis la hotelon, revenis el tie iomete malfrue por la tagmanĝado ĉar Sonia, Isabel kaj Margarita estis sin banante tie kaj lavante vestaĵojn.
Vespere ĉiuj ni devis pasi la kontrolon ĉe la kuracisto kaj laŭ ĉi-ties opinio ĉiuj ni bone adaptiĝas al la medio kaj la kondiĉoj de ĉi tiu montaro. Poste ni pasigis la tempon kartludante kaj fotante la ĉirkaŭajojn de la tendaro kun la bela fono de la ne-malproksimaj altaj montpintoj. Dume alvenis la tri membroj de nia grupo kiuj restis hieraŭ en la antaŭa kampadejo. Unue alvenis Enrique, kaj fine alvenis Jaime kaj Luis Angel, kiu sukcesis malaltigi sian arterian tension dank' al pastelaj kuraciloj. Ni ĝojas troviĝi denove ĉiuj kune; la ĵus alvenintaj spertas hodiaŭ la malagrablajn sensaciojn kiuj la ceteraj ni suferis hieraŭ.
Finiĝinte la kartludado, mi malfermis mian dorso-sakon por iomete organizi tion kion mi portos morgaŭ dum la ekspedicio al la monto Boneto kaj tion kion mi devos fine porti al la Akonkagva pinto. Dum mi estis dediĉita al tiu tasko alvenis la horo de la noktmanĝado, kaj la noktmanĝo denove estis kaŭzo de aplaŭdado al la kuiristo: denove oni servis al ni viandon, geniege!

El la foto-kolekto de Isabel


Inter la membroj de nia grupo perceptiĝas jam iom da nervozeco kaj aperas ĉiutipaj malakordoj pri la paŝoj kiujn ni devus fari dum la sekvaj tagoj. Estas iuj rapidemaj, premataj de hasto kaj urĝeco, ĉefe Raul, kiuj volus eliri morgaŭ mem destine al Nido-de-Condor (Nesto de Kondoro), la sekva kampadejo aŭ ŝtupo survoje al la Akonkagva pinto. Aliaj, pli konservativaj, kiuj volus ofte enmeti ripoztagojn en nia ekspedician kalendaron. Mi komprenas ke ekde morgaŭ ne eblos interkonsento, do mi sekvos la kriterion kiu en ĉiu momento ŝajnos al mi la plej adekvata, sed sen antaŭplana konkretigo. Mia celo daŭre estas ke kiel eble plej granda nombro da membroj de nia grupo alvenu al la Akonkagva pinto, kaj tiurilate hodiaŭ mi estas optimista pri tio.

Kampadejo de Placo-de-Mulinoj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Musklaku la bildojn por ilin grandigi.



Morgaŭ ni supreniros la Holmon Boneton. Ne venos tiuj tri kiuj alvenis hodiaŭ; ili ripozos ĉi-tie. Ankaŭ ne venos Maribí, kiu ne celas supreniri la Akonkagvon kaj foriros jam. Estas dubinde ĉu venos Antonio Fierro, kiu malbonfartis laŭloge de la hodiaŭa tago. Ceteraj 13, almenaŭ, ekiros destine al la monto Boneto. Ĝi ne troviĝas survoje al la Akonkagva pinto sed estas diverĝo rilate al tiu destino sed tiu marŝado utilos al ni por pliadaptiĝo al la alteco kaj atmosfera premo de tiu ĉi montaro.
Se ni atingos la Boneto-pinton (iomete pli ol 5000 metroj) ĝi estos la plej alta atingita de preskaŭ ĉiuj ni ĝis nun. Tamen mi ne vidas grandan entuziasmon pro tio inter la gegrupanoj: ili estas tro obseditaj pro la proksimeco de la plej alta Akonkagva pinto. Mi esperas ke ilia teniĝo ŝanĝu kiam ni troviĝos tie morgaŭ.
Post la noktmanĝado, Sonia, Carlos, Cristina, Alejandro kaj mi, plu estis karludante dum iom da tempo, kaj enlitiĝis proksimume je la 23:00 horo. Mi skribas ĉi taglibrajn notojn estante jam enmetita en la dorm-sako, kaj dormiĝis proksimume je la 24:00 horo.

Je la sunsubiro, la pinto de la Akonkagva monto prezentas belan koloran bildon kiu evoluas de la flavo al la ruĝo laŭ la malleviĝo de la suno. Musklakinte sur la film-startilo oni povos vidi sonan foto-filmeton muntitan surbaze de ses aŭ sep fotoj faritaj al tiu monto sub la lasta sunlumo de la tago.