Lastan tagon de la jaro; por ĉi tiu tago ni estis planinte supreniri kiel eble plej alte. Do ni troviĝis tiam
antaŭ la plej dura tago ol ĉiuj havintaj de ni ĝis tiam. Ni ekmarŝis je la 8:35 horo. Andrés
estis elirinta jam de antau sufiĉe da tempo. Restis en la kampadejo Enrique Díez, Jaime kaj Luis Ángel. Ĉi-lasta
eble devos resti tie kroman tagon, laŭ la konsilo de Johano, la doktoro. Tamen, kun Jaime kaj Enrique Díez ni kalkulis por
la sekva tago.
Mia intenco estis marŝadi tiel lantece kiel la antaŭ tago, sed iomete da tempo post la trairado de la ponto mi troviĝis
nur iomete malantaŭ Enrique Loredo kiu fiksis tre vivecan marŝ-ritmon. Ĉar mi sentis min bonege, mi ŝanĝis la ideon kaj
komencis piediri pli rapide. Tiu zono, nomata Playa ancha, t.e. Larĝa strando, estas grandega, sed tre
plata, kaj oni povas trairi sufiĉe rapide.
Komforta irado tra sufiĉe plata vojo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
Je la ekstremo de tiu plataĵo ni troviĝis kun rivero tranĉanta nian vojon. Por ĝin trairi, mi surmetis miajn gumo-sandalojn. Sed la rivero tie faras kurbon, do,
sekvante la vojon, mi denove devis transi ĝin, revenante tiele al la komencan flankon de tiu rivero. Poste mi eksciis ke plejparto el la marŝantoj de
nia grupo, por eviti tiun duoblan rivero-transiron, pli piediris marŝante ĉiam laŭ la sama flanko de la rivero.
Superinte Playa ancha, ni alvenis al la loko nomata Cuesta brava, t.e. Brava deklivo kiu bone kongruas kun tiu nomo. Ekde tiu loko,
la ritmo de marŝado, radikale ŝanĝis. La celo estis supreniri laŭ la kapablo de ĉiu el ni, sed senhaste. La deklivo estis longa, kaj ties suprenirado estis al ni
malmola. La kapdoloro revenis dum ni supreniradis...
Dum nia marŝado tiam pli kaj pli ni renkontiĝis kun t.n. penitentes,
t.e. strangaj strukturoj formitaj el malmola neĝo, parte fandita, kaj ni pasis apud iu granda
konstruaĵo ĝuste en la malalta parto de la deklivo, kiu eble iam estis rifuĝejo, sed kiu nuntempe estas neŭzata.
Mi alvenis al Plaza de Mulas je la 14:25 horo. Tiam mi stato estis bedaŭrinda.
Mi adresiĝis al la tendoj de Baza Kampo kaj sekve pretiĝis por pasi la kuracistan kontrolon, sed oni rekomendis al mi ke mi prokrastigu tion
por la sekva tago. Mi kontrolis ke bone alvenis nia tuta pakaĵaro kaj poste mi tagmanĝis.
Kiam poste alvenis Enrique li donis al mi tablojdon de aspirino, kiu bone efikis al mi por la ĉeso de la kapdoloro. Iom-post-iom alvenadis pli da membroj
de la grupo kaj ĉiuj koincidis pri tio ke la grupo formita de Isabel, Margarita, Sonia kaj Fernando venis post ili marŝante ankoraŭ tre malproksime.
Venis nuboj kaj okazis sufiĉe drastan vetero-ŝanĝon. Subite, komenciĝas neĝado. Zorgo-plena pro la kvaropo kiu ankoraŭ ne estis alveninta, kaj timante ke
ĝi troviĝus ankoraŭ tre malproksime kaj malkuraĝiĝus pro la vetero-ŝango, mi decidis reveni por ili serĉi.
Malsuprenirante tra Brava deklivo mi renkontiĝis kun Antonio kaj Mariví, kiuj estis la solaj kiuj mankis, krom la menciita kvaropo. Ankaŭ ili diris al mi ke
la ceteraj kvar marŝadis ankoraŭ tre malproksime. Sed kiam mi alvenis al la malalta parto de tiu deklivo mi vidis ilin komencante supreniri ĝin. Ĉiuj troviĝis bone
kaj neniu el ili permesis ke mi portu sian tornistron.
Ni adresiĝis al Plaza de Mulas kaj tiel jam ni troviĝis en la Baza Kampo de la Akonkagvo ĉiuj membroj de la grupo escepte tiuj kiuj devos veni la
sekvan tagon. La instalaĵoj de Plaza de Mulas estas sufiĉe pli bonaj ol ties de Confluencia, speciale la manĝejo, kiu estas multe pli granda, kaj ne
estos necesa al ni alternigi por la manĝado. Kio daŭre estas bedaŭrinda estas la banejo, io kion ni devos nepre eviti.
Survoje al la montaro. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
Por la 20:00 horo oni preparis al ni specialan noktmanĝaĵon de Jarfino, kun kokida viando!. La kuiristo ja meritis la aplaŭdon kiun ni dediĉis
al li. Per la lasta sunlumo de la tago la Akonkagvo akiris iun belegan oranĝkoloron, kiu konstituas mirindan spektaklon por ni.
Tiam restis al ni nur atendi dum la horoj kiuj mankis por la finiĝo de la jaro, sed laŭ la tre malrapida pasado de la minutoj ni perceptis ke, pro nia ega
laciĝo, la atendado de tiu horo povos esti iu tasko pli malfacila ol la grimpado de la montpinto kiu estis la celo kiun alvenigis nin tie.
Dekomence, Fernando sin konstituis gvidanto kaj proparolanto de tiuj, kiuj volus enlitiĝi kiel eble plej bladaŭ antaŭenigante kiel eble plej la sonoril-batojn. En
nia lando ekzistas la kutimo festi la jarfinon per la dek-du sonoril-batoj de la horloĝo je la 24a horo de la lasta tago de la jaro. La plej lacigitaj inter ni proponis festi
tiun momenton laŭ la hispana horaro (kvar horojn antaŭ la argentinia horo). Tiuj, kiuj deziris prokrastigi tiun momenton ĝis la jarfiniĝo laŭ la loka horaro intencis
animi la nokton.
Dum, proksimume, unu horo kaj duono, tiuj kiuj deziris atendi -mi inter ili- sukcesis reteni la ceterajn, sed kiam mankis
malmulte pli ol 40 minutoj por la nokt-mezo, la insurekcio plifortiĝis kaj spite al senesperaj plendoj de Isabel la rezulto
estis pli ol duono el la grupo enmetitaj en la dorm-sakoj dum la ceteraj englutis la tradiciajn dek-du vinberojn (ĉi-foje
sek-vinberoj) 35 minutojn antaŭ la 24:00 horo. Fernando, jam ene de la dorm-sako, pagis sian perfidon manĝante 12 sek-vinberojn
kiuj estis enmetitaj en lia buŝo neatendite, kompreneble de la mano de Isabel.
Je la 24:00 horo jam ĉiuj ni troviĝis ene de niaj dorm-sakoj kaj, ho! surpizo! subite ekestas granda festo en la Baza
Kampo kun eksplodigado de pulvo-raketoj, laŭtega muziko... Sed por ni estas jam tro malfrue kaj neniu eliras el la
sako: la vetero estis tro malvarma por tion fari, kaj krome ni estis lacegaj...